BELO-Oficejo
Oficejo de Bavara Esperanto Ligo r.a.
Giesübel 36, DE-96317 Kronach
Deutschland
- Germanio
telefono: +499261-1621 fakso: +499261-963850
prezidanto:
Armin Grötzner
Antaŭkristnaska BELO-kunveno kun Zamenhof-solenaĵo en Munkeno
La fondinto de la „Internacia Lingvo“, Ludoviko Lazaro Zamenhof, naskiĝis je la 15-a de decembro 1859 en la tiam al Ruslando, hodidaŭ al Polando apartenanta Bialystoko. Pro tio ĉie sur la mondo kunvenas ĉirkaŭ tiu tago la geamikoj de ĉi tiu lingvo, kiu nomiĝas laŭ ties fondinto “Esperanto”, honore al Zamenhof. Tion faris ankaŭ la BELO-membroj, ĉifoje je la 10-a de decembro en la “Eine-Welt-Haus” (Unu-mondo-domo) en Munkeno.
Dum la antaŭa oficiala membrokonferenco oni aprobis unuvoĉe etan ŝanĝon en la statuto kaj la planon de komuna printempa kunveno de la BAVELO kaj BELO en Neu-Ulm. Ĉi tiu kunveno okazu inter la 31-a de marto kaj 2-a de aprilo 2006 en Neu-Ulm. La invito atingu ankaŭ la Esperanto-geamikojn en la najbaraj landoj. Por la poste sekvonta jaro 2007 estas antaŭvidata kunveno en Pinswang/Tirolio. – La prezidanto menciis ankaŭ la feston de la 100-jara ekzisto de la Germana Esperanto-Asocio, kiu okazos inter la 2-a kaj la 5-a de junio 2006 en Brunsvigo.
La Zamenhof-solenaĵo mem, preparita de la munkena Eo-klubo, viglis aparte pro la ravaj muzikkontribuoj, nome de la el Nurembergo veninta kantgrupo Olga-Grigory-Sergej kaj de la prezentado de “Stenka Rjasin” far Frieder Weigold. Mondolo Terano prelegante provis pere de la radiko „amik-“ demonstri la derivadsistemon de la lingvo.
Al la fotoj de la zamenhoffesto faritaj kaj publikigitaj de Grigory Grin
Armin Grötzner
BELO-prezidanto
Reen al „BAVARESPERANTOINFO“, eldono 03/05, informoj el Bavario
Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“, eldono 03/05
Reen al la grupprogramo de la Esperanto-Grupo Nurembergo r.a.