Jubileo: 100 jaroj Esperanto en Augsburg

(Sabato, la 3-an kaj dimanĉo, la 4-an de majo 2008)

 

 

Tri okazaĵoj igis min, la unuan semajnfinon en majo 2008 aĉeti veturbileton al Aŭgsburgo:

 

-          - 100 jara jubileo de Esperanto Lingvoklubo en Aŭgsburgo

-          - 100 jara jubileo de Germana Esperanto Instituto

-          - Printempa kunveno de la Bavara Esperanto Ligo (BELO)

 

Por esti ĝustatempe komence de la programo en Aŭgsburgo, mi devis jam frue leviĝi; en Nurenbergo mi renkontis mian amikon Frank; kune plaĉis al ni pli bone la veturo al Aŭgsburgo. Proksime de la ĉefstacidomo ni atingis nian renkontejon en la kunvenejo de la evangelia diakoninejo.

 

La programo komenciĝis kun aŭdienco ĉe la ĉefurbestro en la princo-ĉambro de la urbdomo; ĉefurbestro d-ro Kurt Gribl tuŝis en sia parolado la jam longe ekzistantajn ekonomiajn kaj kulturajn interplektadojn de lia urbo kun la novaj tutmondaj pretendoj – kaj al tio apartenas ankaŭ Esperanto kiel internacia, popolinterliga lingvo.

 

Poste ni parolis en membrokunveno pri internaj aferoj; post la tagmanĝo Jomo Ipfelkofer montris al ni dum mallonga traurba promenado „Ni promenas kun Bert Brecht“ (en Esperanto) la belecojn de sia urbo. Samtempe la fakgvidantoj de la Germana Esperanto Instituto renkontiĝis por paroladi pri fakaj problemoj.

 

Post la vespermanĝo ni renkontiĝis por la festvespero en la granda salono de la diakoninejo; la muzikan parton de la programo akceptis la ĥoro „Sammelsurium Musicum” sub la gvidado de Andrea Nussbächer.

 

Post la saluto kaj la voĉlego de kelkaj salutvortoj far Stefanie Tucker entreprenis Stefan Maul koncizan superrigardon tra „100 jaroj Esperanto en Augsburg” ekde la komenco ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito, dum la jaroj 1933 ĝis 1945, kiam ĉe ni Esperanto estis malpermesita, ĝis la hodiaŭa momento. Kiel kulmino okazis la sekvantan tagon la malfermo de la nova kunvenejo de la Esperanto Lingvoklubo en Augsburg Hochzoll.

 

Poste parolis la festparolanto prof. d-ro Martin Haase pri „Lingva diverseco”. Per helpo de tre ilustraj ekzemploj estis prezentitaj kelkaj parencecoj kaj karakteroj de strukturoj; memkompreneble ĉiam ĉi tiuj rezultoj estis rilatitaj pri analogaj elementoj en Esperanto.

 

Post paŭzo sekvis ĉefe muzika prezentado „Esperanto estas internacia – ni ankaŭ!”, en kiu nia gasto el Francio, Jacques Le Puil kun sia gitaro interpretis kantojn en Esperanto, enkadrigita de dek Esperanto-amikoj el dek malsamaj landoj.    

 

Fine salutoj estis prezentataj el Bourges kaj Liberec, la ĝemelurboj de Aŭgsburgo. Multa aplaŭdo rekompencis ĉiujn kontribuantojn.

 

Frank kaj mi tranoktis en junulargastejo; la sekvantan matenon ni atingis niajn geamikojn en la diakonineĵo post promenado tra la bela centro de la urbo. De tie ni atingis per urba aŭtobuso al Aŭgsburgo Hohenzoll la novan kunvenejon de la Esperanto Lingvoklubo, kie ni festis ĝian solenan malfermon.

 

Post matenmanĝo kun „Blankaj Kolbasoj”, akompanata per akordionomuziko de Helmut Obele, Christel Kindler el Forchheim raportis en lumbildparolado pri la veturo de la Esperanto grupo Forchheim al Gherla / Rumanio kaj parolis pri „Ĝemelurbeco per Esperanto laŭ ekzemplo de Forchheim kaj Gherla  /  Rumanio”.

 

Dum la sekvanta paŭzo ni povis gustumi membakitajn kukojn de niaj gastigantoj el Aŭgsburgo.

 

Fine Mramba Simba Nyamkinda el Tanzanio parolis pri „Vivkondiĉoj en Tanzanio – Helpo per Esperanto?”. Detale estis ilustritaj la problemoj pri la putokonstruado, pri la helpo por georfoj, pri la konstruado de mezlernejo kaj pri mikrokreditsistemo. Ankaŭ financaj solvoproponoj estis prezentataj.

 

Poste la tempo urĝis; per urba aŭtobuso ni atingis ĝustatempe la ĉefstacidomon kaj veturis hejmen; ĉiam ankoraŭ en niaj pensoj ĉe tio, kion ni travivis dum la du tagoj.

 

Kara Stefanie Tucker, kara Gerald Tucker, kara Jomo Ipfelkofer,  kara Stefan Maul, kara Armin Grötzner, al vi ĉiuj mi kore dankas por la du belaj tagoj en Aŭgsburgo; por la belega kaj interesa programo, por la multa nevidebla laboro dum la preparado por la programo kaj por la bonega paso de la programo. Mi ankaŭ tre ĝojas, ke multaj samideanoj partoprenis la multajn aranĝadojn.

 

 

Gerhard Klingenhöfer

Erlangen

 

 

Mallongaj informoj rilate al la jubileo 100 jaroj Esperanto en Aŭgsburgo 2a - 4a de majo 2008

 

Reen al la indekso-paĝo de BELO

 

Reen al la indekso-paĝo de la Aŭgsburga Esperanto-Lingvoklubo