|
BELO-Oficejo Oficejo de Bavara Esperanto Ligo r.a.
Giesübel 36, D-96317 Kronach
Deutschland
- Germanio
prezidanto:
Armin Grötzner
|
![]() |
Printempa kunveno 2007
de
BELO
„Die Villa“ / "La Vilao" en Pinsvang / Tirolo – 20a – 22a de aprilo 2007
|
|
La printempa kunveno
2007 de la Bavara Esperanto-Ligo r.a. okazis de la 20a ĝis la 22a de aprilo 2007 en la "Vilao" en Pinsvang/Tirolo.
Inter ĉirkaŭ 30 partoprenintoj ankaŭ estis gastoj el Aŭstrio, Ĉeĥio kaj
el Nepalo
|
|
La unua vespero komencigis per bongusta vespermanĝo.
Post mallonga bonvenigo fare de BELO-prezidanto Armin Grötzner la
magiisto kun la blua ŝtono Triksini kaj gastigantino Lilian Holzammer
prezentis publikan magian-muzikan vesperon kun
magiaĵo respektive kantado en diversaj lingvoj.
Okaze de tiu ĉi distra vespero ni ankaŭ povis bonvenigi kelkajn gastojn
el la regionoj Algovo kaj Tirolo, kiuj ne parolas Esperanton.
![]() |
|
|
La duan tagon de la
printempa kunveno komencis prelego de nia ĉeĥa gasto
Petr Chrdle pri la situo de Esperanto en Ĉeĥio kaj Slovakio antaŭ kaj
post la politikaj ŝanĝoj kaj post la dispartigo de la iama komuna lando
kaj pri siaj propraj Esperanto-aktivecoj.
|
|
Post la prelego okazis
la jarĉefkunveno de BELO.
Post la tagmanĝo okazis romantika migrado al Hohenŝvangaŭ, gvidado tra
la kastelo Hohenŝvangaŭ kaj migrado reen al Pinsvang.
|
|
|
|
Vespere nia gasto s-ro
Bharat el Nepalo mallonge raportis pri Esperanto kaj la Esperanto-movado
en sia lando.
Poste Josef Križ el Ĉeĥio prelegis pri la vivo de Bertha von Suttner,
kiu estis pacbatalantino kaj Esperantistino je la komenco de la 20a
jarcento.
D-ro. Michael Maitzen,
UEA-reprezentanto ĉe la Viena sidejo de la UN por pacagado suplementis
la paroladon de la antaŭa preleginto kadre de dua prelego.
|
|
|
Dum la antaŭtagmezo de la 22a de aprilo 2007 la redaktoro de „Esperanto aktuell“
kaj "Esperanto en Bavario" Alfred Schubert prelegis pri la situo de
Esperanto kaj estontaj ebloj. La prelego okazigis impulsiĝeman diskuton
inter la aŭskultantoj.
Per komuna tagmanĝo finigis la printempa kunveno 2007 de la Bavara
Esperanto-Ligo r.a. en la „Vilao“ en Pinsvang/Tirolo.
Mi povas resumi, ke mi povis travivi neforgeseblajn tri tagojn kune kun
Esperantoamikoj.
Mian apartan dankon meritas la familio Holzammer pro la ekscelenta
prizorgado kaj prola bongustaj manĝoj kaj al Alfred Schubert pro la
ekscelenta organizado de la aranĝo.
Kore salutas
Frank Kasper
BELO-komisiito por interretaj aferoj
|
La Vilao La Vilao estas instituto pri muziko, kiun manaĝas Alexander kaj Lilian Holzammer. En ilia prospekto, de kiu ankaŭ ekzistas Esperanta versio, Lilian Holzammer priskribas kiel unu de iliaj celoj: „... deziras plenigi „Die Villa“ per homoj.“
Pinsvang
Pinsvang estas malgranda vilaĝo ĉe la rivero Leĥ, kiu situas ĉe la limo inter Tirolo kaj Bavario. Post unuhora migrado laŭlonge la lago Alpsee oni alvenas al Hohenŝvangaŭ, ne fore de tie situas la kastelo Neuŝvanŝtein. Alfred Schubert
|