"Eŭropa – tio vi estas! – Ĉu Eŭropo bezonas komunan lingvon?"
Komuna Esperanto-semajnfino de BAVELO kaj BELO
Ekde vendredo, la 31an de marto ĝis dimanĉo, la 02an de aprilo 2006 okazis komuna Esperanto-semajnfino de la Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) kaj
la Bavara Esperanto-Ligo (BELO) en la „Gemeindezentrum de la Andreasgemeinde“ en Neu-Ulm-Ludwigsfeld.
.jpg)
Vendrede, la 31.03.2006, la Germana-Internacia-Asocio Ulm invitis al interkoniĝvespero kun vespermanĝo
Sabate, la 01.04.2006 post bonveniĝo de la partoprenintoj fare de la prezidantoj de la du landaj asocioj paralele okazis la jarĉefkunvenoj de la du asocioj BAVELO respektive BELO
kun novelektoj de la estraroj.
.jpg)
Sekvis komuna kunsido de ambaŭ asocioj kun vigla diskuto pri organizaj temoj, publikaj rilatoj, junularaj rilatoj k.t.p.
Tagmanĝe la Esperanto-Junularo surtabligis bongustajn spagetojn kun du specoj de saŭcoj. Parto de la partoprenintoj tagmanĝis civilajn manĝojn ĉe la restoracio "Silberwald".
Ekstra kulminacio de la Esperanto-semajnfino estis la merkato de eblecoj, kiu okazis sabate posttagmeze. Krom Esperantistoj tie interalie ankaŭ reprezentiĝis la Eŭropa-Unio kaj ai.
Post la merkato de eblecoj patent-advokato J. Weinmiller prelegis pri la temo : "Esperanto ol pontolingvo por Eŭropo?"
Je la fino de la unua tago de laborkunsidoj informatikisto Dr. R. Fößmeier prelegis pri la temoj: "Esperanto kaj scienco, kiu bezonas kiun?" kaj "La Esperanto-universitato AIS".
La Esperanto-Junularo surtabligas manĝad-bufedon ol vespermanĝo.
Sekvis gajhumora kaj amuza vespera programo.
.jpg)
Karl Breuninger prezentis prezentadon pri la temo: "Esperanto ĉe la BUGA 2006 en Munkeno"
Poste la membroj de la bardo-muzik-trio Aspiro el Nurenbergo, Olga Litvinova kaj Sergej Orlovskij muzikumis. Ili prezentis ekscelentan programon kun kantoj en Esperanto
kaj la rusa lingvo. La ĉeestintoj honorigis la artistojn kun ege longa kaj neignorebla aplaŭdado.
.jpg)
La vespero finis temperamentoplene kun muziko kaj dancado.
La dimanĉo komencis kun ekumena diservo, kiun gvidis pastro Kronenberger.
Dum la antaŭtagmezi la partoprenintoj ankoraŭ povis sekvi du prelogojn de A. Grötzner kaj R. Fössmeier.
Sekvis mallonga analizo de la kunveno fare de la prezidantoj de ambaŭ landaj asocioj. La unua komuna kunveno de la landaj asocioj de Bavario kaj Baden Virtembergo estis granda sukceso kaj ke ĝi denove aranĝigus. Oni jam pripensas pri la aranĝo dum la jaro 2008 denove en Ulm / Neu-Ulm.
Post komuna tagmanĝo ĉe la restoracio "Silberwald" ankoraŭ okazis urbgvidado en Ulm kun vizito de la katedralo kaj de la kvartalo de fiŝkaptistoj, kiun la lokaj Esperantoamikoj preparis kaj aranĝis kun ege granda diligenteco kaj fervoro.
![]() |
Tiu ĉi paĝo je la nomo de BELO estas redaktita de
Frank Kasper
interret-komisiito de BELO
Al la raporto pri la BELO-jarĉefkunveno