Printempa kunveno
de
Bavara Esperanto-Ligo
en
Forchheim (Supra Frankonio)
kun gastoj el la novaj landoj de la Eŭropa Unio
kaj el la ĝemelaj urboj de Forchheim
22.-24. aprilo 2005
Okaze de la 1200jara datreveno de la unua mencio de la nomo "Forchheim" Evi Geist organizis la ĉijaran BELO-kunvenon en sia hejmurbo.
Bavara Esperanto Ligo r.a. - printempa kunveno en FORCHHEIM
vendredon, la 22an de aprilo 2005 ĝis dimanĉo, la 24an de aprilo 2005
![]() |
ESPERANTO EN LA NOVA EŬROPO
Vendredo, 22a de aprilo 2005
La granda salono de la urbodomo estis la renkontejo por la alvenantaj gastoj. Tie okazis granda ekspozicio de libroj, esperantaĵoj (grandparte propraĵo de Evi) kaj de informmaterialo kaj informtabuloj.
Lotumado de preskaŭ 200 donacoj allogis kaj ĝuigis la amikojn de Esperanto. Ekde la 16a horo okazis urbgvidado; Armin Grötzner tradukis la informojn kiujn donis la gvidantino al la aŭskultantoj.
|
|
|
Al la restoracio por vespermanĝo la partoprenantoj estis ŝoforataj per aŭtobuso. Sed antaŭ la manĝaĵo ni devis unue suprengrimpi monton. Survoje ni havis la eblecon viziti unu el la keloj en kiuj antaŭtempe (kaj ankoraŭ nun) oni stokis pro fridigado la bieron.
Sabato, 23a de aprilo 2005 publika aranĝo
Sabate ekde la 9a horo la gastoj denove renkontiĝis en la granda salono de la urbodomo. Inter la gastoj estis kvar amikoj el Italio, kvin amikoj el Ĉeĥio, ĉirkaŭ 10 amikoj el Rumanio, amikino el Litovio kaj ĉirkaŭ 30 ĝis 40 germanoj el tuta Bavario kaj ankaŭ el Baden-Virtembergo.
|
|
![]() |
Evi malfermis la printempan BELO-kunvenon per bonveno de ĵus tiuj gastoj. Poste la ĉefurbestro de Forchheim, Franz Stumpf, prelegis la historion de Forchheim en Esperanto. Vere kuraĝa kaj imitinda! Li aludis ankaŭ la fakton, ke la "Unua Libro" de L. Zamenhof aperis la 26an de julio 1887 - kaj la Anna-festo ankaŭ okazas la 26an de julio omaĝe al la Sankta Anna. Nun Armin Grötzner - la prezidanto de BELO - salutis la ĉeestantojn. Interalie li ankaŭ citis el la salutvortoj de d-ro Würmeling - tre favoraj vortoj al Esperanto. Poste ankaŭ Petr Chrdle salutis el Ĉeĥio kaj nur mallonge atentigis pri InPaSem (Internacia Paroliga Semajno) en oktobro 2005.
|
|
![]() |
Nun sekvis profunda prelego pri Litovio - la gastlando de la UK 2005. Stanislava Sobanska prezentis la geografion, la lingvon kaj la socion de Litovio. Ŝi ankaŭ menciis la faman sukcenon, kion oni povas kolekti ĉe la marbordo. Stanislava ankaŭ parolis pri la ĉefurbo Vilnius kun 600.000 enloĝantoj. En pratempoj ĝi havis 200 preĝejojn, sed nun nur restis 40 el ili. Pri la festoj tra la jaro ŝi rakontis tre detale - pri festoj, moroj, tradicioj: religiaj kaj nereligiaj. Per bildkartoj kaj mapoj - ronddonataj inter la aŭskultantoj - ŝi donis al ĉiuj impreson pri la lando Litovio kaj ties beleco.
Inter la 12a kaj la 14a horo ni tagmanĝis en "StadtLOCkal" proksime de la urbodomo. Tie ni okupis du salonojn, sed tamen evoluiĝis interesaj konversacioj.
Post la tagmanĝo ni ĝuis prelegon pri la urbo Gherla / Rumanio. Mariana Berariu donis al ni superrigardon pri la historio de Gherla. Poste ŝi skizis la rilaton inter Forchheim kaj Gherla. Tria parto de la prelego pritraktis la ĝeneralan historion de Esperanto ekde 1887 ĝis hodiaŭ.
Sekvis mallonga priskribo de la arto pentri ikonojn sur vitrojn. Pri tiu arto laŭ Cristina Manu oni sin okupas en vilaĝeto Nicula en Transilvanio.
Nun estis ebleco ĝui kukon kaj kafon dum mallonga paŭzo.
La lasta prelego temis pri numismatiko kaj kalkulmoneroj. Josef Kriz el Ĉeĥio skizis ankaŭ la kalkuladon sur la linio, por kiu oni uzis en pratempoj tielnomatajn kalkulmonerojn. La moneroj do ne servis kiel pagmoneroj sed senescepte por kalkuli sumojn kaj por fari pli kompleksajn kalkulojn.
De la 16a ĝis la 18a okazis la jarĉefkunveno de BELO - memkompreneble nur por membroj.
Ekde la 18a ĉiuj havis la eblecon partopreni diservon. Tie la "Patro Nia" estis preĝata Esperant-lingve - nia nelacigebla Anny Hartwig incitis tion kaj prizorgis disdonon de Esperanto-lingva versio antaŭ la diservo ĉe ĉiuj enirpordoj de la preĝejo.
Nun ĉiuj iris al la restoracio, kie ni vespermanĝis enkadrita de muziko; kelkaj ankaŭ dancis. Komence Armin Grötzner ankoraŭ enmanigis akton al Anny Hartwig pro ŝia 25jara membreco ĉe BELO - por ŝi tute ne atendita kaj surpriza okazaĵo.
Dimanĉo, 24a de aprilo 2005
Dimanĉo estis dediĉita al ekskurso. Per aŭtobuso ĉirkaŭ 40 personoj veturis unue al Pottenstein. Tie la grupo vizitis la groton "Teufelshöhle". Malgranda grupo da ses personoj ne ŝatis eniri la groton - ili nutrigis la trutojn.
|
|
![]() |
Tiam ni veturis direkte al Pottenstein, kie ni tagmanĝis kaj iomete promenis. Poste la vojo kondukis nin al Gößweinstein, kie ni rigardadis la faman bazilikon. Sinjoro Martin Turban gvidis tra la preĝejo kaj klarigis al ni elektitajn arta ĵojn. La vizito nur estis interrompata de mallonga edifa preĝado.
Ĉe la aŭtobuso ni gustumis bonan kukon kaj kafon aŭ teon antaŭ ol ni reveturis al Forchheim.
Ni ĉiuj dankas al Evi Geist kiu tre lerte aranĝis la tutan kunvenon. Kaj ankaŭ dankon al ŝia edzo Ludwig kiu preskaŭ nevideble sed tre efike laboris en la fono - kaj kiu lernis ĉiun tagon unu vorton Esperanto.
Helmut Sebastian
La sekvaj dank-mesaĝoj de eksterlandaj partoprenintoj post la fino de la sukcesplenaj BELO-tagoj en Forchheim alvenis ĉe Evi Geist:
Kara Evi,
nia vojaĝo de reveno estis bona ankaŭ se pluvis la tutan tempon.Ni revenis al
nia kutimado, kaj ĉio estas en ordo.
Mi volas ankoraŭ tre danki vin por ĉio kion vi faris por ni! Vi estis kiel ĉiam
tro ĝentila kun ni!
Ankaŭ Alessandra fartis tre bone.
Koran dankon por ĉio!
Kaj nun bonan ripozon!!
Fartu bone!
Salutu Ludwig, Manuela, kaj ĉiuj aliaj!
ĜIS
IVANA, SLVANO,
MARIO, ALESSANDRA, MONIKA, CARLO
La 22-24-an de Aprilo, 2005 en
germana urbo Forchheim okazis ĉi-jara kunveno de BELO. Krom germanaj
esperantistoj (ĉefe el tuta Bavario) partoprenis ankaŭ gastoj el Italio, Ĉeĥio,
Rumanio, Litovio. Litovion reprezentis instruistino el litova urbo SALCININKAI,
Stanislava SOBANSKA. La aranĝo ĉefe okazis en urbodomo, tie okazis ankaŭ granda
ekspozicio de Esperanto-libroj, aliaj esperantaĵoj, informiloj k.s. Urbestro de
Forchheim, Franz STUMPF, prelegis pri urba historio en Esperanto . Stanislava
SOBANSKA faris longan kaj profundan prelegon pri Litovio - lando de la ĉi-jara
90-a Universala Kongreso de Esperanto, ŝi prezentis geografion, lingvon, socion
de nuntempa Litovio, pli detale ŝi konatigis ĉeestantojn pri la ĉefurbo de
Litovio Vilnius - ĝuste en tiu urbo okazos UK. Speciala atento estis direktita
al tradiciaj festoj tra la jaro, moroj, tradicioj.
Povilas JEGOROVAS
Al la germanlingva versio de la raporto
Reen al la indeks-paĝo de BELO
Reen al la komencpaĝo de la Esperanto- Grupo Forchheim
Reen al la komencpaĝo de "BAVARESPERANTOINFO", eldono 02/04
Reen al "BAVARESPERANTOINFO", eldono 02/04, informoj el Bavario
Reen al la komencpaĝo de "BAVARESPERANTOINFO", eldono 01/05
Reen al "BAVARESPERANTOINFO", eldono 01/05, informoj el Bavario
Reen al la komencpaĝo de "BAVARESPERANTOINFO", eldono 02/05
Reen al "BAVARESPERANTOINFO", eldono 02/05, informoj el Bavario