BELO-Oficejo
prezidanto: Bernd Krause
Stauffenbergstr. 8, D- 91301 Forchheim (Oberfranken)
Germanio
telefono: (+49) (0)9191 / 7336383
fakso: (+49) (0)180 / 3551860783
PREZENTAS SIN:
Bavara Esperanto-Ligo
Bavario estas
unu el dek-ses landoj de la Federacia Respubliko Germanio. Ĝi situas en
Sud-Germanio, havas pli ol 10 milionojn da enloĝantoj kaj la ĉefurbo de tiu
federacia lando estas München (Munkeno).
En Bavario jam
dum jardekoj ekzistis Esperanto-Ligoj en diversaj formoj. La Bavara
Esperanto-Ligo (BELO) en la hodiaŭa formo kiel registrita asocio estas fondita
en 1976.
Laŭ statuto
BELO volas disvastigi kaj uzi la internacian lingvon Esperanto por ebligi pli
facile la interkompreniĝon kaj la rilatojn inter popoloj kaj homoj sen
diferenco de nacieco, raso, religio, politika sistemo kaj sen lingvo-hegemonio
sur la bazo de egalrajteco kaj reciproka estimo kaj respekto. Por atingi tiujn
celojn BELO estas landa ligo de la
Germana
Esperanto- Asocio (GEA) .
Unu el la
fondiĝmembroj de BELO estas samideano Hermann Schmid, kiu ankaŭ gvidis la ligon
ĝis 1998, do dudek-du jarojn. Longa tempo, en kiu li gajnis multajn meritojn.
Tial la
membrokunveno en 1998 nomumis lin Honora Prezidanto. Alia tre grava kaj
memorinda persono en la bavara Esperanto-historio estas Leopold Einstein
(1833-1890). Pri li Zamenhof diris en sia inaŭgura parolado en Boulogne-sur-Mer
(1-a kongreso, 1905), rememorante al fervoraj kunbatalantoj (citaĵo): “La plej
frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia
afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia
disvastiĝado en Germanujo.”
En Bavario
okazis kaj okazas multaj naciaj kaj internaciaj kongresoj de diversaj asocioj,
semajno-seminarioj, ferio-tendaroj aŭ aliaj Esperanto-renkontiĝoj. Speciale
menciindas, ke eĉ Universalaj Kongresoj okazis en nia bela bavara lando, kaj
nome 1923 en Nürnberg, 1951 en München kaj 1985 en Augsburg.
Kolonoj de la
Esperanto-movado en Bavario estas la lingvo-grupoj, kiuj estas tre aktivaj. Mi nur mencias la
klubon
en Nürnberg (Nurenbergo) . Tiu klubo
fondiĝis en
1885 (Mondlingva Klubo) kaj okupiĝis pri Volapuko. Einstein ekkonis la superecon de Esperanto
super Volapuko, ricevinte la Unuan kaj Duan Librojn de „Dr-o Esperanto“. Li
initiatis la ŝanĝon de la lingva klubo de Volapuko al Esperanto. En 1888 la
unua Esperanto-grupo estis fondita en Nürnberg. La 1-an de septembro 1889
aperis en Nürnberg la unua numero de la monata gazeto « La
Esperantisto » (ĝis 1895).Kompreneble tiu superrigardo ne estas kompleta.
Sed vi almenaŭ povas vidi, ke en Bavario regas vigla Esperanto-vivo.
La
listo de la lokaj grupoj helpas al ĉiuj
interesuloj kontakti kun Esperantoparolantoj
en certa regiono. BELO volonte akceptas salutojn aŭ proponojn aŭ demandojn
el multaj landoj. Ni respondos ĉiujn skribaĵojn. Bonvolu skribi al :
BELO-oficejo
Bernd Krause (prezidanto)
Stauffenbergstr. 8, D- 91301 Forchheim (Oberfranken)
Germanio
telefono: (0049)9191 / 7336383
Bernd Krause, prezidanto
de la Bavara Esperanto-Ligo
Forĥhejm, la 07-an de novembro 2009