|
En la fruo de la 22-a de novembro 2000, eĉ ne du
monatojn post sia 75-a naskiĝtago, forpasis en la hejma lito Margarete Schmid,
honora membro kaj de GEA kaj de BELO. La emerita fervoja sekretariino lernis
Esperanton en la jaro 1947 en kurso gvidita de Ludwig Goppel, frato de la
iama bavara ministro-prezidanto Alfons Goppel, kaj poste fariĝis delegito de
UEA por sia naskiĝurbo Regensburg. Tiun oficon ŝi plenumis ĝis 1970, kiam ŝi
transloĝiĝis al Augsburg, kie ŝi ekaktivis en la loka grupo.
En 1960 la tiama f-ino Kammerer estis konatiĝinta dum Esperanto-ekzameno en
München kun Hermann Schmid, al kiu ŝi edziniĝis en 1966. Krom sia aktiveco
kiel sekretariino de Esperanto-Grupo Augsburg, ŝi subtenegis sian edzon ĉe
preskaŭ senfina serio de Esperanto-Kongresoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj,
kulminiĝinta sed ne finiĝinta per la Universala Kongreso de Esperanto dum la
2000-jara jubileo de la urbo Augsburg en 1985.
Ankaŭ en la historio de Bavara Esperanto-Ligo (BELO), unu el kies
fondomembroj estis Margarete Schmid, ŝi ludis gravegan rolon. Dum jaroj
sekretariino de la Ligo, ŝi kunredaktis ĝian Bultenon kaj zorgis pri ĝia
aspekto.
Eĉ en Germana Esperanto-Instituto Margarete Schmid servis ĉirkaŭ 20 jarojn
kiel membro de la loka ekzamena komisiono de Augsburg.
Loke "Grenjo", kiel ŝin nomis la edzo kaj geamikoj, riĉigis
ekzemple la Zamenhofajn Festojn, per kulturaj kontribuoj, kiel "Zauberlehrling"
en Esperanto, la altgermana lingvo kaj la ŝvaba dialekto, kiun ŝi kiel
orientbavarino tamen majstre imitis.
Kiel BELO-prezidanto Gosbert Gehlert skribis, "Ŝia laboro por Esperanto
kaj por BELO estas nepagebla!" Mi volas aldoni ke al ni ĉiuj mankos ŝia
personeco: modesta, kapabla, lojala, boneca ŝi restu en nia memoro.
La sekvoj de kolapso de balkono sur kiu ŝi troviĝis en la aĝo de dek jaroj
kaŭzis al ŝi multajn dolorojn kaj operaciojn, la astmo ŝian transiron en
alian mondon. Nun Grenjo havas - kaj havu - la merititan pacon!
|