Büro der Bayerischen Esperanto Liga e.V.

BELO-Oficejo

 1. Vorsitzender – prezidanto: Bernd Krause  

Stauffenbergstr. 8, D- 91301 Forchheim (Oberfranken)

Deutschland - Germanio
Telefon  - telefono: (+49) (0)9191 / 7336383 

 Fax - fakso:         (+49) (0)180 / 3551860783

Onlinekontakt - reta kontakto

 

 

 

Raporto pri interparolo kun reprezentantoj de la Bavara Kulturministerio en München pri Esperanto

 

presita en la lokala gazetaro de Kronach, „Neue Presse“ (NP) de la 13-a de majo kaj „Fränkischer Tag“ (FT) de la 16-a/17-a de majo 2009

 

Superskribo laŭ NP „Trovinte malfermajn orelojn – Esperanto-Ligo / Ministerio pri kulturaj aferoj montris in atentema“  kaj laŭ FT „ En la lernejoj eblas instrui Esperanton – Akcepto / Armin Grötzner parolis kun la ŝtatsekretario d-ro Marcel Huber pri la internacia lingvo“
 


 

 

 

 

Akcepto de Esperanto! Ke tio ne estas vana iluzio, montriĝis dum interparolo okazinta inter membroj de la Bavara Esperanto-Ligo (BELO) kaj eminentaj reprezentantoj de la Bavara Kulturministerio komence de majo en München. Sekve de iniciato de Armin Grötzner el Kronach dum prezentaĵo  de la Eŭropa Unio Lichtenfels s-ro Christian Meissner, landa deputito de la CSU, ebenigis la vojon por kunveno kun la ŝtatsekretario d-ro Marcel Huber kaj kun s-ro Walter Grimm, la plej supera ministeria oficisto respondeca
pri la novaj lingvoj.
 
Partoprenis
la tri-kvaronhoran interparolon flanke de la BELO krom s-ro Grötzner la nova prezidanto Bernd Krause el Forchheim kaj la vicprezidantino, instruistino en mezlernejoj kaj lernejoj por blinduloj, Stefanie Tucker el Augsburg. Gerald Tucker kiel komisiito pri ekzamenoj de la Germana Esperanto-Instituto estis speciale aŭtorizita por ĉitiu interparolo far ties prezidanto prof-ro d-ro Martin Haase, universitato Bamberg. Ankaŭ la estro de la plej granda Esperanto-klubo en Bavario kaj BELO-komisiito pri kontaktoj al politikistoj kaj sociaj korporacioj, la bankspecialisto Fritz Hilpert el München, partoprenis la aranĝon.

 

 

 

 

Por sia celo,  akiri konkretan kontaktlokon en la kulturministerio, la BELO-reprezentantoj trovis malfermajn orelojn. La plej supera oficisto de la ministerio, s-ro Walter Gremm, promesis zorgi pri tio. Sed indikante al leterinterŝanĝo koncerne Esperanton kun sia oficejo li montris jam ekzistantan aferkonon. Li ankaŭ substrekis, ke Esperanto jam de jaroj estas permesita kiel nedeviga fako en bavaraj lernejoj. Li ja deziris, ke la de li nomita kontaktejo estu ĉiam informota pri aktivecoj rilatantaj Esperanton.
 
Oni devus ankoraŭ pripensi, diris s-ro Gremm, ĉu kaj kiamaniere la kvalifikado de instruistoj, ofertota de la Germana Esperanto-Instituto, kaj la fina ekzameno laŭ la eŭropa referenckadro por lingvoj akordiĝus al la konceptoj de la kulturministerio. Gerald Tucker emfazis, ke al la Germana Esperanto-Asocio multe valoras la akceptita kvalifiko de kompetentaj instruistoj.
 
Efikan
subtenon de instruado de Esperanto en lernejoj pli ol la jam eblan nedevigan instruon la kulturministeriaj reprezentantoj promesis por la kazo, ke iam ekzistos tiurilata bezono, do publika postulado. –  Sekve tio signifas por la favorantoj de la Internacia Lingvo, ke ili devas plue celkonscie informi la publikon pri ties avantaĝoj, por plifortigi la jam vaste senteblajn komencojn en la pozitiva prijuĝo de ĉitiu lingvo.

 

Gazetartikolo verkita de Armin Grötzner

kaj  esperantigita de la anoj de la Esperanto-rondo             
en la Popola Altlernejo de Kronach

 

 

Reen al la BELO-komencpaĝo