NEKROLOGO por Josef Weidacher
(24.06.1920
– 08.07.2000)
|
Je 8a
de julio 2000 mortis la honora membro kaj iama vicprezidanto de la Esperanto-Klubo
Munkeno Josef Weidacher 80jaraĝa. Jam 1951 li komencis kun Esperanto kaj
lernis siatempe ĉe S-ro Hauzeneder en la fervojista loka grupo. Per Josef
Weidacher forpasas tre granda aktivulo de la 70a.j kaj 80aj jaroj. Jam komence de la 70aj jaroj li aktvis kiel
distrikta estro de la GEFA-grupo Munkeno. En 1975/76 li aranĝis ekspoziciojn
en Holzkirchner Bahnhof. Pere de tiu ekspozicio mi
konatiĝis kun la lingvo. Plej granda aranĝo de li estis la ekspozicioj en
Muzeo pri etnografîo (Völkerkundemuseum) en Munkeno. Sur 200 kvadrataj metroj
ni povis siatempe ekspozicii. La materialon plej parte li prizorgis helpis
ankaŭ siatempe iomete Günter Conrad. Plia ekspozicio estis la ekspozicio
"Esperanto kaj la laborista movado" en sindikata domo en Schwanthalerstrato.
Krome li aktivis en la fervojista loka grupo kaj helpis ĉe multaj inforimaj
aranĝoj. Plurvoje li aranĝis la Inteniacian Skisemajnon de la Fervojistoj.
Ankaŭ per etaj skeĉoj en Esperanto li amuzis la grupvesperojn. Ĉe la entombiga ceremonia merkrede 12a de julio
en "Ostfriedhof" ĉeestis ankaŭ multaj membroj de la Munkena grupo
kaj ankaŭ membro de BELO de ekstere. |
Fritz Hilpert
Munkeno, la
13.07.2000
Reen al la indekspaĝo pri nekrologoj por mortintaj
BELO-membroj
Zurück zur Startseite von BELO