Hamburga Somero - 1-a informilo
Antaŭ la Internacia Junulara Kongreso en Lesjofors / Svedio 19.- 25.7.2003
kaj la 88-a Universala Kongreso en Gotenburgo / Svedio 26.7. - 3.8.2003
survoje* atendos vin la
H A M B U R G A S O M E R O 17. - 25. 7. 2003
*) De Hamburgo, situanta en la nordo de Germanio, estas pluraj trajnoj al Kopenhago - Gotenburgo. De Kiel - 100 km / 1 trajnhoro de Hamburgo - eblas ĉiutage rekte pramŝipveturi vespere al Gotenburgo (nokta vojaĝo, la pramŝipo forveturas en mallonga distanco de la stacidomo de Kiel. Rigardu: www.stenaline.com ).
Temo de la programo: HAMBURGO - NIA URBO, NIA VIVMEDIO
- ĝin ni volas prezenti al vi!
Ni planas renkontiĝon kun programo, kio havos multajn ofertojn por informiĝi kaj mem sperti la vivon kaj vivkondiĉojn en grandurbo, esplorante ĝin kun gesamideanoj, vespere ripozante en amikeca rondo.
Hamburgo kiel iama riĉa hansa urbo, nun eŭropa grandurbo kun 1,7 milionoj da enloĝantoj, havas vidindaĵojn, la bone konatajn, kaj multajn kaŝitajn. Ĝi ofertas multflanke abundan kulturan programon. Hamburgo estas urbo kun multaj parkoj, grandega lago en la centro, riverego - tiaj ejoj kie somere eblas agrable pasigi tempon. Hamburga Esperanto-Societo (HES) intense preparas sin por gvidi vin esperantlingve al tiaj diversaj vidindaĵoj, al muzeoj, al koncertoj - kaj ankaŭ al kaŝitaj lokoj, kiujn "normalaj" turistoj neniam spertus:
· La grandega haveno de Hamburgo vid-al-vide de la urba centro
· La fama dimanĉmatena "fiŝfoiro" ĉe la riverego Elbe, la amuzkvartalo "Reeperbahn / St. Pauli", muzikteatroj kun nuntempe famaj muzikaloj - ekzemple "Titanic", "Mamma Mia"
· Vivoplenaj historie interesaj malnovaj urbokvartaloj - kaj ekkonstruata ĉerivera novurbo, baldaŭ la plej granda konstruloko en Eŭropo
· Interesaj lokoj kiel ekzemple la scienca esplorejo "Germana Elektron-Sinkrotrono" esploranta subatomajn partiklojn en longega subtera tunelo
· La malnova urbo de Lübeck - monda kultura heredaĵo, 60 km norde de Hamburgo, kaj la proksima Balta Maro
Krome okazos prelegoj, ekzemple pri la historio de Hamburgo, komunaj distraj vesperoj kun kuirado en nia klubejo proksime de la centro de Hamburgo kaj dum la unuaj tagoj speciala programo por gejunuloj.
TRANOKTADO: Kun la 2-a informilo vi ricevos liston de zorge elektitaj hoteloj kaj tranoktejoj de malaltaj ĝis mezaj prezkategorioj. Vi povos uzi `Pasportan Servon` (posedante la libron) en nia urbo por senkoste tranokti (limigita kvanto da litoj).
KOTIZO: Tagaj biletoj 10 EUR, 3 tagoj ĝis tuttempa ĉeesto 25 EUR
La kotizo kovros la kostojn por preparlaboroj, organizado kaj akompanado, fare de HES, kaj la informmaterialon.
Vi mem decidos, kiom da mono la renkontiĝo krome kostos al vi - mem pagante tranoktadon, manĝadon, enirprezojn, publikajn trafikilojn. Ni helpos vin multflanke per informoj, ke ekzemple vi nur pagos moderajn prezojn, bone trovos la vojojn.
ALIĜU kun via(j) nomo(j) kaj adreso al
Hamburga Esperanto-Societo, Klaus - Groth - Strasse 95 , D-20535 Hamburg,
Tel. +49 - 40 - 250 30 65 (telefono de nia klubejo, kun respondilo; ĵaŭde vespere atingebla / funkcios dum la Hamburga Somero kiel informtelefono); retpoŝta aliĝo: hamburg@esperanto.de , vidu ankaŭ www.esperanto.de/hamburg
La aliĝo validas kun samtempa pago de la minimuma kotizo de 10 EUR - kun la indiko "Hamburga Somero" , via(j) nomo(j) kaj tempo de ĉeesto.
Ĝiru al: (nomo) Esperanto Hamburg - (banko) Postbank Hamburg - ĝirokonto 17322207 - germana bankkodo 20010020 - aŭ al nia konto ĉe UEA: hamb-w
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“