Novaĵoj el Hesio
Hodiaŭ finiĝis la landa renkontiĝo de
Hesa Esperanto-Ligo (HELO) en
Michelstadt, kiu estis - kun entute 30 partoprenantoj - sufiĉe sukcesa.
Elektiĝis tie nova estraro:
Peter Hauser (prezidanto)
Ulrich Matthias (vicprezidanto)
Reinhard Pflüger (kasisto)
kaj Norbert Bludau.
La adresoj de la novaj estraranoj jam troviĝas sur la hejmpaĝo de
HELO:
http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/helo.htm
Fotoj faritaj de
Robert Bogenschneider el Radolfszell troviĝas
je
http://foto.aliaflanko.de/helo261002/helo261002.html.
HELO planas organizi ekde 2003 ĉiujare seminarion kun diversnivelaj
Esperanto-kursoj, kaj turisman renkontiĝon kun Esperanto-kurseto kaj
jarĉefkunveno.
Ne tiel sukcesa estis ĝis nun la provo instali dissendoliston de la
hesaj esperantistoj: Ĝis nun aliĝis al la "helolisto" nur 6 homoj, el
kiuj 4 loĝas ekster Hesio, kaj unu plia estas la moderatoro mem ...
Tamen ni esperas, ke la listo vigliĝos:
http://de.groups.yahoo.com/group/helolisto/
Amike
Ulrich
**************************************************
Ulrich Matthias, Rückertstr. 6, D-65187 Wiesbaden
Tel. 0611-466712; < >
http://Ulrich.Matthias.bei.t-online.de
**************************************************
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“