2a Kijla Lingvo-Merkato 2002.09.26
Kadre de la 11aj Interkulturaj Semajnoj en Ŝlesvig-Holstinio kaj okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj la urbo Kijlo organizis la 2an Kijlan Lingvo-Merkaton. 16 asocioj kaj lingvolernejoj prezentis sin en la urba biblioteko.
Pro manko de varbado la vizitantoj ne estis tro multnombraj. Tamen la membroj de la Kijla Esperanto-Klubo kontentiĝas pri la interesiĝo. Ili havis la eblecon prezenti PIV2 al ĵurnalistoj kaj de Kieler Nachrichten kaj de televido Regional N24. El ĉirkaŭ 10 interesiĝantoj 3 partoprenos semajnfinan kurson kaj aliaj 2-3 intencas lerni per la brazila reta kurso. La esperantistoj ankaŭ profitis la okazon por prezenti sin pli detale al la prizorgantoj de la aliaj informstandoj kaj interŝanĝi spertojn.
Ni ĉiuj konsentis, ke malgraŭ ĉi-jaraj manketetoj ni jam pretas por la 3a Lingvo-Merkato.
Esperanto-Kiel
Christian Darbellay
Kaiserstr. 39
DE - 24143 Kiel /Germanio
+49 - 431 - 73 77 88
Esperanto-Kiel@web.de
La
UEA-prezidanto Renato Corsetti skribis jenajn liniojn al la Esperanto-Klubo
Kijlo:
Kara Christian,
kiel internacia aktivulo vi certe scias, ke apartenas al la labordifino de la
prezidantoj de UEA la lino: sendi senenhavaj salut-mesaĝojn
tra la mondo.
UEA bezonas vin kaj la grupojn de Norda
Germanujo. EEU bezonas vin kaj la grupon en Norda Germanujo. Pro tio mi estas
aparte kontenta pri via renkontiĝo
(kaj ne malpli pri la partopreno en la
Lingvo-merkato) kaj mi sendas postfaktajn gratulojn.
Amike
Renato Corsetti
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“