1902 –Esperanto en Kijlo centjara– 2002

Ekde la 20.09. ĝis la 22.09.2002 kuniĝis 23 samideanoj el Germanio, Svisio, Kubo kaj Danio por festi en amikeca etoso la 100jariĝon de la unua Esperanto-grupo en la urbo Kijlo (germane Kiel).

Vendrede post komuna vespermanĝo okazis Interkona Vespero dum kiu ĉiuj havis eblecon interkonatiĝi kun novaj vizaĝoj kaj babili kun malnovaj konatoj.

Sabate kadre de tuttaga ekskurso al la urbo Rendsburg okazis la jarkunveno de la provinca asocio Ŝlesvig-Holstinia Esperanto-Ligo / ŜHELO en suna kunsido apud la fama fervoja ponto kun sia rulpendanta pramo, kiu reprenzitiĝis sur poŝtmarko lastjare. Post promenado tra la iama garnizona urbo, la partoprenantoj ĝuis 3-horan ŝipvojaĝon tra la Kijla Kanalo ĝis la enurba haveno. Ili poste denove renkontiĝis en la restoracio "Malnova Fumaĵejo" por kune frandi festmanĝon kun kiel kulmino 3 grandaj salmoj bakitaj en centimetrodika salkrusto. Christian Darbellay skizis en mallonga parolado la historion de Esperanto en la urbo Kijlo, ne forgesante atentigi la aŭskultantojn ke la nomo Kijlo nun enestas PIV2. Pluraj ĉeestantoj trandonis salutojn el siaj grupoj auŭ eĉ landa asocio, kiel Dana Esperanto-Asocio, interalie Pit Kreiner gratulis nome de la plej malnova grupo de la mondo Nürnberg kaj Hella Lanka transdonis belan florkronon nome de Hamburga Esperanto-Societo. Krome legiĝis multaj gratulkartoj, leteroj kaj retmesaĝoj eĉ el Kanado kaj Afriko.

Dimanĉe la Esperanto-amikoj promenis iom tra Kijlo, vizitis la urban muzeon kaj disiĝis post lasta komuna manĝo en ĉina restoracio apud la forirejo de la pramŝipo al Gotenburgo, kiun certe multaj uzos por atingi la tiean UK 2003.

Jam nun la Kijlanoj invitas vin survoje al Gotenburgo partopreni Antaŭkongreson en Kijlo kaj sia regiono, la lando inter la Balta kaj Norda Maroj.


Esperanto-Kiel
Christian Darbellay
Kaiserstr. 39
DE - 24143 Kiel /Germanio
+49 - 431 - 73 77 88
Esperanto-Kiel@web.de

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“