La Finow-Kanal-Kunveno 22/23a de JUNIO 2002

 

Ĉe la bordo de la lago Übersee proksime de Eberswalde troviĝas naturamika domo meze de belega arbaro. Modernigitaj ĉambroj kaj bonegaj manĝaĵoj regalis la partoprenantoj de la Finow-Kanal-Kunveno.

Jam vendredon, la alventagon, ni ĝuis la belan vesperan veteron sur teraso kaj babilante interkonatiĝis.

Sabaton antaŭtagmeze okazis renkontiĝo, dum kiu D-ro Karl-Hermann Simon prezentis sian "Lexicon Silvestre", kiun li en diversaj lingvoj preparas jam de jaroj. Kiel li detaligis en sia parolado la vortaro rilatas al arbaraj kreskaĵoj kaj vivomedioj kaj estas grupigita laŭ nocioj kaj ne laŭ unuopaj nomoj. Oni jam aperigas tiun vortaron iom post iom en volumoj kaj laŭvice en diversaj lingvoj.
 

Post la tagmanĝo ni veturis al Eberswalde kaj de tie faris haŭladan ŝipveturadon (Treidelfahrt) sur la Finow-Kanalo. La ŝipo estis tirata de la blanka ĉevalo "Blitz". La suno brilis, estis varmege. Surŝipe ni trinkis kafon kaj manĝis kukon.
Vespere en nia loĝejo atendis nin kradrostaĵon kaj poste Hannelore Brunow faris prezentadon de ventrodancado surhavante belegan hindan veston.

Dimanĉon matene ĉiuj veturis denove al Eberswalde por viziti la ĝardenkulturan ekspozicion. Kondukis bone informita gvidantino, kiu ne nur parolis pri la eksponaĵoj, sed ankaŭ pri historiaj eventoj.

Post la tagmanĝo en nia loĝdomo ni adiaŭis kaj bedaŭris, ke tiu bela kaj interesa semajnfino pasis tiel rapide.
 

La sekvonta FKK okazos 21/22a de JUNIO 2003. Pro la limigita nombro de litoj ni rekomendas al ĉiu interesulo senprokraste mendi loĝejon ĉe la naturamika domo.

 

Delia PICK

Schedestr. 24B

DE-20521 Hamburg

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“