Informoj pri Esperanto en N1

 

Dimanĉe la 24-an de novembro loka radiostacio en Nurenbergo  N1 informis inter la 12a ĝis 13a horo pri Esperanto.

La redaktoro Wolfgang Schadow intervjuis nian membron Bernhard Maurer, Erlangen telefone dum la dissendo.

Li havis la eblecon raporti pri la historio de Esperanto.
Pri la ebleco uzi la lingvon internacie ekzemple dum kongresoj, renkontiĝoj, personaj kontaktoj kaj korespondado.
Li parolis pri la Pasporta Servo kaj la gastigado.
Pri la ebleco trovi multajn informojn en interreto:
 www.esperanto.de,

ankaŭ pri lokaj grupoj, lerni Esperanton pere de kurso en interreto aŭ ĉe lokaj kluboj.
Inter la diversaj demandoj kaj respondoj estis aŭdebla muziko speciale por gejunuloj.
Ni tre esperas, ke ĉi tiu dissendo scivolemis gejunulojn lerni Esperanton.

Anny Hartwig

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“