Mini - München 2002
Mini-München ekis la 01.08.2002 je 11.00 h en la -Olympia-glacieŝportejo tuj apud la "Olympiaturm" kaj vidalvide al la "Europäische Leichtathletik-Meisterschaften"
La Münchner Esperanto-Jugend estis bone reprezentita en la afiŝoj (8000) kaj en
la programo (10000+x). En la programo ni estas trifje menciita.
Komencis per "Zauberhaftes Esperanto" kun Triksini.
Je la inaŭguro partoprenis ankaŭ federacia deputito Johannes Singahmmer kun kiu, mi interkontraktis interparolon dum aŭgusto.
Mi ankaŭ renkontis kelkajn urbkonsilistojn
kaj havis la eblecon kontakti PR-manaĝeron de Siemens kun kiu mi parolis pri
informaranĝo kadre
de Siemens-Forum. Li estas interesita.
Do, la pordoj estas malfermaj ni devas nur
kuraĝi trairi.
Fritz Hilpert
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“