111 jara jubileo de la Esperanto-Klubo München e.V. la 21.09.2002
 

 

En la "Eine Welt-Haus" okazis la festo kun ĉirkaŭ 50 partoprenantoj. Varbefike estis la varbilo sub la enirejo kun "www.esperanto.de“  -
“Wir machen Völkerverständigung“, kiun vidis multaj aspektantoj de la oktobrofesto.


Samtempe okazigis la estraro de GEA laborkunsidon kaj tiamaniere la partoprenantoj havis la eblecon konatiĝi la estraranoj kaj inverse.


 
 Unue ni havis la eblecon sperti la preterpason de la "Einzug der Wiesenwirte" kaj je la dekdua horo la ĉefurbestro spilis barelon kaj malfermis oficiale la "Oktoberfest".

 Poste la dua prezidanto Fritz Hilpert bonvenigis la partoprenantojn el diversaj urboj kaj la prezidanto Uli Ender ankaŭ spilis etan barelon okaze de la jubilea festo. Viktoria Hilpert kaj aliaj helpantoj bone zorgis por diversspecaj manĝaĵoj kaj kun la biero el la barelo ni povis ĝui bongustan tagmanĝon.
 
 Dum la oficiala parto Fritz Hilpert prezentis la interesan historion de la klubo ek de la fondiĝjaro 1892 ĝis nun. Krome li menciis la diversajn skribajn gratulojn de urbaj gravuloj kaj de diversaj gesamideanoj.
Eĉ Mario Amadei el Bolonio / Italio sendis bondezirojn. La Esperanto-Grupo A. Tellini en Bolonio festis dum la sama semajnfino la 90-an fondiĝfeston.
 
 Inter 14:00 - 14:30 estis ebla starigi demandojn al la estraranoj kaj ili respondis. S-ino Donat organisis tombolon kies gajnon kune kun la mongajno de la festo ricivos Bona Espero  kaj alia helporganizo en Brazilo.
 
 Post la kafopaŭzo restis tempo por babili aŭ fari etan promenadon. Je la dekoka horo komencis la "Brazila Vespero" kun tipa brazila musiko kaj la brazilaj gastoj multe dancis kaj ĝojigis la ĉeestantojn.
 La organizantoj de la jubilea festo meritas grandan laŭdon kaj dankon pro la multega laboro.

 

Anny Hartwig




Jen kelkaj fotoj faritaj de Alfred Schubert:

 

La munkeno urbestro salutas la ĉeestantojn veturante al la "Oktoberfest"

 

Uli Ender malfermas barelon da biero

 

Fritz Hilpert festparolis pri la historio de Esperanto en Munkeno

 

 

 

Ĉi tie vi trovas aliajn fotojn faritaj de Karl Breuninger

 

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“