Nekredeble, www.Esperanto.de vivas!!
Mi povas raporti, pri miaj impresoj dum la renkontiĝoj de gesamideanoj dimanĉe, la 4an de aŭgusto 2002 en Forchheim kaj la 05.08.en Nürnberg. La gvidantino de la Forchheimer Esperanto-Grupo, Evi Geist kun grupaj kunhelpantoj invitis gesamideanojn el la ĝemelurbo Gherla / Rumanio por unu semajno. Krome venis gesamideanoj el, Ĉeĥio, Francio kaj Litovio. La riĉa programo komencis dimanĉe kun la partopreno al katolika meso en la preĝejo St. Martin kaj tuj poste okazis la akcepto de la ĉefurbestro Franz Stumpf en la bela urbodoma salono.
Li esprimis la ĝojon pri la vizito de la diverslingvaj gastoj, inter ili multaj
ge-junuloj kaj parolis iomete pri la historio de Forchheim. La prezidanto de la
Bavara Esperanto-Ligo tradukis al Esperanto kaj transdonis al Mariana Berariu el
Gherla en la nomo de BELO krom la salutoj ankaŭ kelkaj libroj por la
Esperanto-biblioteko en Gherla. Je la fino Evi Geist dankis la ĉef- urbestron
kaj ĉiujn kiuj kunhelpis organizi ĉion. Poste invitis la ĉefurbestro al bufedo
kun diversaj trinkaĵoj kaj brecoj.
En la gastejo "Fäßla" ni komune tagmanĝis kaj poste okazis interesa urbgvidado. Multaj gastoj jam vestigis sin per la "Esperanto-t-ĉemizo" kaj mi ofte aŭdis de preterpasantoj, ke ili menciis Esperanton. Post la fino de la urbgvidado la gesamideanoj travivis agrablajn horojn en bier-kelo.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Lunde la gastoj vizitis la urbojn Stein kaj Nürnberg. La unua programpunkto dum la vizito estis por la gastoj la vizito de la speciala naĝejo "Palm Beach" en Stein kaj poste ili venis al la firmao "Lebkuchen Schmidt". La 49 parto- prenantoj ne nur povis sperti per filmprezentado la preparon de la famkona- taj mielkukoj, sed samtempe gustumi ilin kun taso da kafo.
Ni preterveturis per aŭtobuso al Augustinerstrasse proksime ĉe la ĉeffoiro kaj
tie atentis ĵurnalisto de la Nürnberger Nachrichten por intervjui nin. La
ĵurnalisto kaj la fotografo akompanis nin dum nia urbgvidado ĝis la memortabulo
de Leopold Einstein. Ni preteriris al la Albrecht Dürer-domo, Imperiestra
Kastelo kaj de tie malsupren preterpasinte la Fembo domon kaj la malnova
urbodomo ĝis la Bela Puto. De tie ni iris trans la ĉefa foirejo al la urboparto
de St.Lorenzo tie estas multaj magazenoj. La urbgvidadon transprenis Keiko
Inaba-Zeilinger kaj Pit Kreiner.
Mi mem povis sperti en la magazeno Kaufhof grandan surprizon. Vestita per la
nova "Esperanto-ĉemizo" alparolis min sinjoro en Esperanto. Estis samideano el
Bremen kiu estis survoje kun la familio al Suda Tirolo kaj ili interrompis la
vojaĝon en Nürnberg. Vespere venis ĉiuj precize al Augustinerstrato de kie la
aŭtobuso ekveturis al Erlangen kaj Forchheim.
La kunesto kun la diversnaciaj gesamideanoj estis por mi vere agrabla kaj intere- sa travivaĵo kaj mi kore dankas ĉiujn por la pacienco kaj varbado por Esperanto.
Anny Hartwig
Merkredon , la 07an de aŭgusto la Esperanto-Grupo Forchheim aranĝis por la gastojn tuttagan veturadon al Rothenburg ob der Tauber.
Komence ni vizitis la urbdomon, kie la historia kel-mastro invitis nin provi la “Mastrodrinkaĵon”.
Poste ni travivis interesan urbgvidadon.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Post tagmanĝo ni vizitis la kriminalan muzeon.
Evi Geist antaŭaranĝis, ke la gastoj povis viziti la muzeon senpage.
![]() |
![]() |
Finfine ni havis kelkajn liberajn horojn por rigardi la urbon mem, antaŭ kiam nia aŭtobuso reveturigis nin hejmen je la 18a horo.
Frank Kasper
Vendredon la 9-an ni enbusiĝis al Vestenbergsgreuth, kie estis proponita te-gustumado ĉe la firmao Martin Bauer.
![]() |
![]() |
![]() |
Sekve al kio ni tagmanĝis en proksima restoracieto.
![]() |
La posttagmezo estis rezervita por la vizito de la Frankonia liberaera muzeo (Bad Windsheim), kie funkciis malnova muelejo kaj aliaj malaperintaj kamparaj industrioj, kaj kie admireblis renovigitaj malnovegaj bien-domoj : ĉio-ĉi en multhektara parko plena je vojetoj kaj riveroj.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Kiel merkredo la buso ekiris je la 18-a horo.
Tiu sunema tago en kampara loko estis tre agrabla kaj oferis eblecon por iom revigliĝi post tutsemajna densa programmo.

Francio
Sabaton, la 10-an ekde la 16.30a horo okazis rostad- kaj samtempe adiaŭa festo kun ĉiuj gastigantoj kaj iliaj gastoj en la ĝardeno de Evi.
![]() |
![]() |
![]() |
Interalie ankaŭ la urba konsilanto de Forchheim Gerhard Käding partoprenis.
Li elkore dankis al Evi pro la aranĝo de la tuta programmo por la gastoj precipe el la ĝemelurbo de Forchheim Gherla kaj al la gastoj pro ilia vizito.
Poste li transdonis memor-donacojn al la prezidantino de la Esperanto-Grupo Forchheim, Evi Geist, al la prezidantino de la Esperanto-Grupo Gherla, Mariana Berariu kaj al la urba konsilo de Gherla Adi Pop.

Poste la partoprenintoj manĝis rostaĵojn rostitaj de la edzo de Evi Ludwig Geist kaj povis trinki diversajn alkoholajn aŭ senalkoholajn trinkaĵojn.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
|
|
|
|
|
Dum kelkaj horoj ni festis, estis gajaj, babilis esperantlingve kaj finfine la "Gitarrensepp" Josef Schmitt amuzigis nin per sia muziko kaj ni ankaŭ dancis.
Laŭ mia opinio la partoprenintoj travivis agrablegan vesperon inter Esperanto-amikoj kaj aliaj gastoj kaj mi elkore dankas al Evi kaj Ludwig Geist kaj al la aliaj helpintoj por iliaj senlacaj klopodoj ebligi tion aranĝon.
Dimanĉon, la 11-an de aŭgusto finfine estis la tempo por adiaŭi de la gastoj el Gherla.
La gastigantoj akompanis siajn gaston al la aŭtobusstacio en Nürnberg por adiaŭi.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
La aŭtobuso kelkaj minutoj antaŭ la 18a horo ekveturis de la stacio kaj post 24 horoj alvenis al Rumanio.

Finis aventurplena semajno kun karaj gastoj el diversaj landoj kaj ni havis multajn eblojn uzi nian komunan lingvon Esperanto dum la tuta tempo.
Frank Kasper
Al la raporto de Mariana Berariu
Al la germanlingva raporto de Evi Geist
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“
Zur Startseite der Esperanto-Gruppe Gherla - Al la komencpaĝo de la Esperanto-Grupo Gherla