Esperantlingva Urb(delog)gvidado

Kadre la ĉijaraj urb(delog)gvidadoj en Nürnberg la 12. kaj 13.07.2002 la loka Esperanto-Grupo Nürnberg aranĝis sabaton, la 13.07.2002 urbgvidadon laŭ la moto „ Nürnberg – la lulilo de la Esperanto-movado.

 

Antaŭ la gvidado Pit Kreiner ricevis la eblecon mallonge prezenti Esperanton je la ĉefa podio de la aranĝo.

Anny Hartwig kaj Bernhard Maurer aldonis  al la partoprenintoj informilojn pri Esperanto kaj Esperanto-aktivecoj.

Poste sinjorino Zeilinger-Inaba gvidis la interesulojn esperantlingve tra la malnova urbo kaj Pit Kreiner tradukis la gvidadon al la germana lingvo.

Interalie sinjorino Zeilinger montris al la partoprenintoj la iaman presilon de la unua Esperanto-gazeto „La Esperantisto“ kaj la memortabulo al la fondinto de la unua Esperanto-Grupo de la mondo Leopold Einstein, kio troviĝas je la domoWeinmarkt 14.

Laŭ mia opinio la partoprenintoj travivis interesan urb(delog)gvidadon kaj mi esperas, ke kelkaj lernos Esperanton kaj venos al niaj grup-aktivecoj.

 

Frank Kasper

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“