Informstando en Nürnberg
La 15-an de junio 2002 venis frumatene ĉe belega sunbrilo
nia kasistino Erna Herrmann al mi por transporti la necesajn uzaĵojn al la
Museumsbrücke en la urba centro kie okazis nia informtablo.
Ni tre ĝojis pri la bela vetero kaj post mallonga tempo venis la gastiganto de
Pasporta Servo, Bernhard Maurer el Erlangen kun tri gesamideanoj el Litovio kaj
ni havis la eblecon tuj praktigi la internacian lingvon Esperanto.
Post kelka tempo ili preterveturis al Munkeno kaj de tie ili intencis vojaĝi al
Freiburg.
Kelkan tempon poste li denove akceptis en la ĉefstacidomo Nürnberg junan gaston
el Marokko kiu nuntempe studas en Zwickau. Pri ĉi tiuj gastoj ni
estis tre ĝojigita.
Ek de la jaro 1979 ni tradicie informas ĉiujare pri Esperanto, sed ĝis nun
neniam malhelpis nin fulmotondro kun forta pluvo.
Post kelka tempo ni povis daŭrigi nian
varbadon, sed la sunbrilo kaj parte ankaŭ la intereso de la preterpasantoj estis
for.
Pro tio ni finis nian informadon pli frue ol planite.
|
|
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“