Turisma Projekto

 

 

La membroj de la diskutlisto per-esperanto-turismo ja jam konas tiun ĉi turisman projekton.

Por la aliaj  nun mallonga informo, ĉar tiu ĉi projekto - iniciatita da Renato Corsetti (la prizorganto de per-esperanto-turismo) kaj aliaj listanoj - estas vere tre interesa.

Oni planas komunan hejmpaĝon pri turismo en Esperantio. Pro tio Stefano el Svisio  estas preparanta retpaĝojn kun interesaj informoj kaj aligoj al
la turismaj retpaĝoj de la diversaj landoj.

La projeko ankoraŭ estas en la komenco, sed daŭre estos plivastigaga.

Do, vidu mem ĉe
http://www.discountweb.ch/turismo.htm


Kio signifas tion nun por ni mem?

Koncernante Aŭstrion ni kolektu informojn pri turismo, ĝeneralaj informoj pri Aŭstrio, ktp. en Esperanto.

Ni informu pri niaj libroj pri Vieno kaj Krems, Radio Aŭstrio Internacia, ktp.

Eble ankaŭ gastigantoj de Pasporta Servo, renkontiĝoj, ktp

Planitaj ankaŭ estas aligoj al ĝeneralaj turismaj paĝoj (horaroj de trajnoj; vetero, informoj pri vizo,...

Plej bone se vi ankaŭ kundiskutus kun ni ĉe

per-esperanto-turismo@yahoogroups.com

 

Antaŭ kiam vi povas kundiskuti bonvolu aliĝi al la dissendolisto ”Per-Esperanto-Turismo” sendante malplenan mesaĝon al la adreso

mailto:per-esperanto-turismo-subscribe@yahoogroups.com



Kun koraj salutoj,


Otti Liebhart

 

La sekva mesaĝo alvenis al la dissendolisto “Per-Esperanto-Turismo” :

Estimataj,

 

jen kelkaj informoj/ligoj aldonitaj al niaj retpaĝoj:

"Turismo per ESPERANTO"

http://www.discountweb.ch/turismo.htm .

 

Bonvolu sendi al mi viajn informojn por la redaktado: bunta.mondo@discountweb.ch. Kiam estos sufiĉe da materialo publikiginda, tiam, laŭ la enhavo, la definitiva aspekto de la paĝoj povos ekaperi.

 

Mi certas ke svarmas en la mondo esperantlingvaj informoj, informiloj, broŝuroj, retejoj, retpaĝoj pri turismo.

 

Kontaktu viajn geamikojn aliflanke de la terglobo (kaj kial ne samurbe...) kaj petu ilin pri tiaj informoj!

 

Ĉu vi partoprenas kongreson, konferencon, regionan, fakan aŭ alian e-kunvenon? Kunprenu faldfoliojn kaj aliajn turismajn inform(il)ojn kiujn vi trovas en tiuj renkontoj. Tiuj informiloj surhavas adresojn, kontaktojn de la eldonistoj, ktp. ...

 

ĝis baldaŭ,

Stefano 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“