AGADO ESPERO - LERNEJOJ POR EVOLUO

 

 

Universala Esperanto Asocio kaj la Asocio Changamano" proponas al vi
"Adopti lernejanon en Tanzanujo"

La itala organizaĵo Changamano [pr.: ĉangamano] ("solidareco" en la
suaĥila) jam de pli ol unu jaro havas inter siaj helpprojektoj peradon de
lerneja adopto de infano en Tanzanujo, kiu per 50 eŭroj ricevas ĉion
necesan por viziti lernejon dum unu jaro (tio estas: pago de la enskribiĝo,
lerneja uniformo, kajeroj, libroj kaj skribiloj).

La mono estas transdonata al la infanoj pere de tanzana esperantisto
kunlabore kun eŭropa pastro, sed la infanoj ne estas elektataj laŭ religia
kriterio. Ili estas elektataj de loka komitato, en kiu partoprenas la
lernejestroj, lernejaj reprezentantoj de la gepatroj, la vilaĝestro kaj
loka esperantisto.

La ideo estas, ke ĉiu esperantisto, kiu donacas 50 eŭrojn al la konto ĉe
UEA (cgmn-g) de la Asocio Cxangamano, rajtas "adopti" (tio estas: helpi de
malproksime) unu infanon en la vilaĝo Njamusuxa (Nyamuswa), en la regiono
Mara. Oni povas, krome, morale sindevigi helpi difinitan infanon dum la

tuta lerneja periodo (7 jaroj). En tiu kazo oni pagos po 50 eŭrojn jare kaj
ricevos ĉiujn detalojn de la helpata infano.

Al la infano estos samtempe donacita lernolibro de Esperanto "Jifunze lugha
ya kiesperanto" kaj kopio de la libreto pri Esperanto "Kwa kulinda tamaduni
za Afrika", kiu espereble estos legata ankaŭ de la gepatroj kaj
instruistoj.

Kontribuoj estu akompanataj de informoj pri la donacantoj: nomo, adreso,
k.s. Eblas sendi tiujn informojn ankaŭ per:  
www.changamano.org

----------------------------------------------------
Renato Corsetti,

Via del Castello, 1

IT-00036 Palestrina

Italujo
tel. +39-06-9575713  

 

Karaj vizitantoj de ĉi tiu paĝo!

 

Mi volas uzi la okazon mencii ke donacoj por tiaj projektoj ĝenerale povas funkcii tra la fondaĵo Mondo  . 

 

Tiun vojon oni prefere tamen nur elektu, se oni nepre bezonas kvitancon por la
financoficejo.

 

Donacoj ĝis la alteco de 20.450 Eŭroj al fondaĵoj povas esti subtrahita de la impoŝtenda sumo.

Kore salutas

Martin Schäffer

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“