La unua Benina Esperanto - Kongreso

De la 5-a ĝis la 7-a de julio 2002 en la porinfana lernejo CESE-Pilote de la urbo Lokossa  (Benino) okazis la unua BEK (Benina Esperanto-Kongreso) kun la temo "Ĉu Esperanto havas ŝancon en Benino ?". Ĝin partoprenis 26 Esperantistoj Togolandaj, 2 Niĝeriaj kaj 61 Beninaj.

Vendredon la 5-an, ekde la 16-a horo la estraro de BEF akceptis la kongresanojn.
Post la vespermanĝo la kongresanoj interkonatiĝis ĝis la okazigo de la programero "Nekonata amiko". Tiun ĉi gvidis s-roj AFANTCHAO-BIAKOU Yao kaj Gaston HOUSSOU.


Sabaton la 6-an de julio, la programeroj komenciĝis je la 7-a horo per la
unua parto de la ekzameno A de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando.
Sekvis poste la diskutrondo 'kial mi lernas Esperanton“ enkondukitan de la
prezidanto FABOSSOU Christian de BEF. La agrablaj diskutoj ne povis finiĝi, kiam alvenis la invititoj por la inaŭgura ceremonio.


La urbestro  kaj reĝo de Lokossa ĉirkaŭataj de estraranoj de BEF kaj
membroj de la loka kongresa komitato ( LKK) estis sur la podio. La prezidanto de LKK, d-ro GBOZO Clement bonvenigis la kongresanojn. Sekvis poste vortoj de s-ro GBEGLO Koffi. Tiu ĉi esprimis sian ĝojon pri la kongreso, kaj kuraĝigis la Beninajn Esperantistojn daŭrigis siajn klopodojn ege fruktdonajn. La urbestro adresis siajn vortojn, kiujn sekvis legado de salutmesaĝoj senditaj de eksterlandanoj : Hans BAKKER, Renato CORSETTI, ktp. Per sia parolado la reĝo de Lokossa malfermis la kongreson.
Li estis ege kontenta pri la entuziasmo de la Esperantistoj, kiujn li kuraĝigis labori plu kaj pli, ke la internacia lingvo enradikiĝu en Lokossa, kaj cetere disvastiĝu tra la lando. Tiu ĉi solena malfermo de la kongreso estis ankaŭ okazo enkonduki la kongresan temon. Necesis atendi la foriron de la invititoj kaj la tagmanĝon, antaŭ ol okazigi en la posttagmezo la ĝeneralan asembleon.

S-ro GBADAMASSI Latifou, la respondeculo pri la kongresa temo, prezentis siajn vortojn, al kiuj aldoniĝis tiuj de kongresanoj. La ĉeestantaro venis al la konkludo, ke Esperanto ja jam havas ŝancon en Benino pro la aktiveco kaj entuziasmo de la Beninaj Esperantistoj, kaj nun necesas fortigi tiun ŝancon.
Tiujn vortojn sekvis aliaj pri la vivo de kluboj en Benino: Geamikoj de Dio nkaj Verda Stelo de la urbo COTONOU, Egaleco de la vilaĝo CODJI, Pacaj Metiistoj kaj Benina IKUE-sekcio en Lokossa kaj la klubo de Aguidahoue. Ankaŭ la niĝeria kaj Togolanda delegacioj parolis pri la movado en sia respektiva lando. La orfa lernejo ESPERANTISTA de Tonzoume, la gvidantoj de Esperanto-kursoj en la lernejoj de CODJI kaj Aguidahoue prezentis siajn laborojn.

Dum iuj kongresanoj promenis por malkovri la kongresurbon, aliaj
partoprenis la E-kurseton, kiun gvidis FABOSSOU Christian. Je la 18-a horo sekvis  la dua parto de la ekzameno. La Esperantista nokto fermis tiun ĉi tagon 6-an de julio en la Kongresa loko.

Dimanĉon la 7-an de julio, post la matenmanĝo, la kongresanoj
kolektiĝis en la kongresa halo por informiĝi pri la esperanta-movado en Benino kaj Afriko. Sekvis disdono de atestiloj al la 8 sukcesintoj el 13 kandidatoj, kiuj trapasis la ekzamenon. Post la legado de la kongresaj rezolucio kaj raporto, okazis grupa fotiĝo, kaj la kongresanoj, unu post la alia reiris al sia respektiva loĝloko.


REZOLUCIO

La unua BEK (Benina Esperanto-Kongreso), kiu okazis en Lokossa  de la 5-a
ĝis la 7-a de julio kun ĉeestantoj el Benino, Niĝerio kaj Togolando, estis la okazo por amikiĝi kaj diskuti pri la temo  "Ĉu Esperanto havas ŝancon en Benino?".
- Konsciante, ke  longtempe la E-movado dormetis en Benino,
- sciante, ke la disvastigo de Esperanto sukcesos dank'al instruado en la
E-kluboj,
- Notinte, ke Esperanto en Benino suferas pro manko de komunikado inter la
kluboj kaj la landa asocio;


REKOMENDAS KE:


1.
BEF (Benina Esperanto-Federacio) organizu kaj kunordigu la agadojn de E-kluboj per        

   strategio por pli da efikeco,


2
. BEF plifortigu siajn rilatojn kun la afrika oficejo (AO), UEA kaj aliaj landaj asocioj.

Lokossa, la 7-an de julio 2002

 

La Unua Benina Esperanto-Kongreso


 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“