Nova ttt-paĝo kaj antaŭmendo de nova PIV
Karaj geamikoj, estimataj klientoj
finfine estas preta mia ttt-paĝo :
www.esperanto-buchversand.de
Tie vi tage kaj nokte ne nur trovas aktualajn librojn, sed ankaŭ parton de
mia normala oferto. Iom post iom la paĝo certe pligrandiĝas kaj, ankaŭ
pro viaj bonvenaj sugestoj, pliboniĝos.
Mi kore invitas vin, viziti mian paĝon, kaj se eblas, rekomendi ĝin al
aliaj legemuloj.
Cetere, vi jam povas antaŭmendi la novan PIV ĉe mi!
Kore salutas
Esperanto-Buchversand
Dr. Wolfgang Schwanzer
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“