Pli vasta komunumo

 

Jen la unua teksto, kiun la Centra Oficejo de UEA dissendis la 16.10.2002
al multaj esperantlingvaj gazetoj.

Temas pri la kampanjo "Por pli vasta komunumo". Ĝi estas
varbokampanjo, sed ne nur por UEA, anka
ŭ por landaj asocioj, fakaj
asocioj kaj lokaj grupoj.

Simple aldonu al
ĉi tiu teksto la informon pri viaj (landaj aŭ
lokaj kotizoj) kaj plusendu
ĝin en papera formo aŭ rete.

La celo estu, ke ne restu e
ĉ unu ĵus komencinta komencanto, kiu ne
ricevis
ĉxi tiun tekston kaj la informojn kiel aliĝi al la movado.
Ĉu tio povus okazi ankaŭ en Germanujo?

Amike

Renato


(R)estu membro de la E-komunumo!

======================

Mi volas rediri al vi, kial indas esti kaj resti membro de la
Esperanto-komunumo. La samon pli-malpli mi jam diris pasintjare, kaj
mi restas nun samopinianta. Esence al la
ĉiama demando: "Kial
finfine mi devus ali
ĝi al la loka Esperanto-klubo, al la nacia landa
asocio, al la asocio de mia fako a
ŭ hobio, al Universala Esperanto-
Asocio?" mi kutimas respondi, ke ekzistas almena
ŭ du kialoj:

1) La Esperanto-asocioj je
ĉiuj niveloj laboras por pli bona mondo,
por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio; mallonge dirite, ili
laboras por lingva demokratio.
Se vi opinias, ke tiu estas bona celo,
vi certe volas subteni ilin. Ali
ĝante al via loka klubo aŭ al
monda, nacia a
ŭ faka asocio (eventuale eĉ al ĉiuj tiuj), vi estos
parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu jarcento
laboras por homaj lingvaj rajtoj je
ĉiuj niveloj, kaj kiu provas
konvinki la mondon, ke anka
ŭ en la lingva-kultura kampo justeco
valoras pli ol forto.

2) Samtempe vi eble ŝatas simple esti parto de la komunumo, kiu
parolas la internacian lingvon Esperanto. Vi eble
ŝatas renkonti
aliajn parolantojn de Esperanto, vi
ŝatas aĉeti librojn en
Esperanto, vi
ŝatas vojaĝi al fremdaj landoj, koni ties loĝantojn
kaj eventuale e
ĉ esti gastigata de lokaj esperantistoj. Ĉion ĉi la
membroj de Esperanto-asocioj faras des pli nature, estante da
ŭre
informataj per siaj asociaj ligoj pri la revuoj, la libroj, la
kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-pa
ĝoj, la korespond-anoncoj kaj
la voja
ĝ-ebloj je sia dispono. Kaj se vi apartenas al la komunumo de
tiuj, kiuj normale
ŝaltas sian komputilon antaŭ la matenmanĝo, vi
trovos (a
ŭ jam trovis), ke esperantistoj ĉeestas pli kaj pli en la
tutmonda reto kaj ser
ĉas kontaktojn kun similaj esperantistoj.
La avanta
ĝoj de asocia membreco estas similaj ankaŭ ĉi-kaze.
Ekzistas diversaj diskutgrupoj por UEA-membroj, ekzemple, kaj
nuntempe anka
ŭ eksperimenta eblo ricevi la revuon Esperanto per
Interreto en komputila formato.

Do estas grave, ke vi klopodu ali
ĝi al Esperanto-organizaĵoj je
ĉiuj niveloj (loka, landa, faka aŭ internacia). Ni kompreneble
invitas vin ali
ĝi aŭ re-aliĝi al UEA, sed ankaŭ se vi aliĝas nur
al faka asocio a
ŭ al via loka klubo, tio jam estas io bona; kaj se
vi ali
ĝas ankaŭ al via landa asocio, tio estas io ankoraŭ pli
bona, ktp.

UEA pretas
ĉiukaze sendi al aranĝantoj de naciaj aŭ lokaj
renkonti
ĝoj stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun
cirkuleroj por dis- donado al la partoprenantoj - oni devas tiurilate
nur peti la Centran Oficejon. La celo de nia kampanjo estas "vastigi
la komunumon", tio estas vastigi la nombron de organizitaj kaj
interligitaj esperantistoj je
ĉiu nivelo. Nia ĉefa celo estas ke la
membroj de
ĉiuj Esperanto-organizaĵoj pliiĝu kaj estu en kontakto
inter si. Oni vastigas la komunumon
ĉefe per informado pri Esperanto
kaj instruado de Esperanto, sed anka
ŭ tio estas senefika en la longa
da
ŭro, se la parolantoj de Esperanto ne poste iel restas kune.

Ni restas je via dispono por kunlabori kun vi pri tiu ĉi celo.

Renato Corsetti, Prezidanto de UEA
 

Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.
+31 10 436 1044; fakso +31 10 436 1751; retpoŝto uea@uea.org ;
TTT
http://www.uea.org

*****


 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“