El Popola Ĉinio fondis Turisman Fakon

 

Estimataj, samideanoj,

Ni ĝoje informas vin, ke ni (El Popola Ĉinio) fondis Turisman Fakon  por akcepti esperantistojn kaj amikojn el diversaj landoj de la mondo.
Bonvolu kontaktiĝi kun Wang Ruixiang (Direktoro de la Fako), se vi  interesiĝas pri tio.

Multajn dankojn al vi.

Nun, ni rekomendas al vi tri konstantajn itinerojn je viaj referenco kaj elekto.

Itinero 1, Orienta parto de Ĉinio:
Pekino --- Nankino --- Suzhou --- Hangzhou ---Ŝanhajo
La itinero komenciĝas de Pekino, kie troviĝas famaj antikvaj konstruaĵoj, kiaj la Granda Muro, Somera Palaco kaj Imperiestra Palaco. En Suzhou kaj Hangzhou estas la plej belaj ĝardenoj de Ĉinio kaj allogaj naturaj pejzaĝoj; kaj Ŝanhajo estas la plej prospera urbo de Ĉinio. Ĉi tiu itinero karakteriziĝas per kunfandiĝo de antikvo kaj moderno.

Daŭro: 10 tagoj.

Prezo: 400 USD/persono,inkluzive de manĝaĵoj, loĝado, veturado per trajnoj kaj aŭtobusoj inter kaj en urboj de Ĉinio, biletoj por vindindejoj, kaj privata asekuro.

Itinero 2, Silka Vojo:
Pekino --- Xi'an --- Lanzhou --- Jiayuguan --- Dunhuang --- Turpan ---Urumqi --- Kantono

(julio --- septembro )
Raportaĵoj pri la Silka Vojo aperis en nia gazeto en 1996--1998, kaj multaj el niaj legantoj montris grandan intereson. Laŭ la itinero vi vidos la falangon de terakotaj militistoj kaj mlitĉaroj, la okcidentan ekstremon de la Granda Muro, la misteran budhan kavernaron en Dunhuang, la senhoman dezerton kaj kolorriĉajn morojn de nacimalplimultoj.

Daŭro: 15 tagoj.
Prezo: 1,500 USD/persono, inkluzive de manĝaĵoj, loĝado, veturado per aviadiloj, trajnoj kaj aŭtobusoj inter kaj en urboj de Ĉinio, biletoj por vindindejoj, kaj privata asekuro.

Itinero 3, Tibeto:
Pekino --- Ĉengdu --- Tibeto (Zedang -- Lhasa -- Xigaze -- Lhasa) --- Kantono
(julio --- septembro)
Tibeto, loko plena de beleco de neĝa altebenaĵo, kun mistera lamaismo kaj riĉa tibeta kulturo, ĉiam altiras al si interesitojn.

Daŭro: 15 tagoj.

Prezo: 1,960 USD/persono, inkluzive de manĝaĵoj, loĝado, veturado per aviadiloj, trajnoj kaj aŭtobusoj inter kaj en urboj de Ĉinio, biletoj por vindindejoj, kaj privata asekureco.

Mi deziras, ke nia kunlaboro gajnos grandan sukceson, kaj baldaŭ ricevos vian respondon.

Nia retpoŝto:  Turismafakodeepc@sina.com  aŭ libroservodeepc@163.com  
Telefono: +86-10-68995937
Telefakso: +86-10-68321808
Poŝt-adreso:

Turisma Fako de El Popola Ĉinio
P.O. Kesto 77
100037 Beijing
Ĉinio

 
Amike via
Wang Ruixiang

 

Folklora Duopo

DEK KORDOJ

Ni ludas

VIOLONON, MANDOLINON

GITARON, FLUTOJN

kaj faras muzikon el

Irlando, Usono(Bluegrass), Germanio,

Svedio, Francio, Orienta Eŭropo

 

Ĉu vi volas aŭdi pli?

Informu nin!

 

Karin Schmidt kaj Hermann Bieber

Rennweger Ring 14, D-97070 Würzburg

Retadreso: BrokenGlasses@gmx.de

Telefono: (+49)(0)931 / 16380

 


 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

pres-indikaĵoj

 

Zurück zur Startseite von “BELO-INFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“