Kristnaskan saluton de la Papo en Esperanto
"Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron!":
estis la hodiaŭa
esperanta saluto de la pola Papo Johano Paulo
inter sesdeko da
lingvoj.
Ĝojeme reagis grupo de
Esperantistoj
kiuj kunportis
grandan afiŝon
kun la vorto E.S.P.E.R.A.N.T.O.
meze de la Plazo de
Sankta Pietro, en Romo,
dissendita tutmonde de la RAI internacia televido.
Karaj geamikoj,
mi rigardis la
dissendon el la placo Sankta Petro, kie la Papo diris siajn salutojn en 62
lingvoj, inkluzive de Esperanto.
La esperantistoj,
kiuj estis tie por reprezenti nin
ĉiujn, faris ekterordinare bonan laboron. La vorto Esperanto en
la placo estis ofte vidata. Kaj ankaŭ la pozicio de la saluto, je la fino antaŭ
la pola kaj la latina, estas aparte bona. Pri tio ni devas, evidente, danki la
papon mem (kaj la katolikajn sperantistojn, kiuj verŝajne influis al tio).
Gratulegojn al niaj
kolegoj en la placo, kaj
ĉefe al la animo de ĉi tiu iniciato, Gianni Conti, kaj
gratulegojn al ni ĉiuj pro la konateco, kiun ili portis al ni!
Reajn bondezirojn al
ĉiuj!
Renato Corsetti
*********************
Renato Corsetti
via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
*********************
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“