Universala Esperanto-Asocio,
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando;
tel.
+31 10 436 1044; fakso +31 10 436
1751;
retpoŝto:
uea@co.uea.org
POR PLI
VASTA KOMUNUMO
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Kial finfine mi devus aliĝi
al:
-la loka Esperanto-klubo?
-la
nacia landa asocio?
-la asocio de mia fako au hobio?
-Universala Esperanto-Asocio?
Ekzistas almenaŭ
du bonaj kialoj.
• La Esperanto-asocioj je
ĉiuj
niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo sen lingva kaj kultura
diskriminacio, unuvorte ili laboras por “lingva demokratio”.
Se vi opinias, ke
tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin. Aliĝante
al via loka klubo aŭ
al la nacia, faka aŭ
monda asocioj (eventuale eĉ
al ĉiuj
tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu
jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je
ĉiuj
niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankaŭ
en la lingva-kultura kampo justeco valoras pli ol forto.
• Samtempe vi eble
ŝatas
simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la internacian lingvon Esperanto.
Vi eble ŝatas
renkonti aliajn parolantojn de Esperanto, vi
ŝatas
aĉeti
librojn en Esperanto, vi
ŝatas
vojaĝi
al fremdaj landoj kaj koni ties loĝantojn
kaj eventuale eĉ
esti gastigata de lokaj esperantistoj.
Ĉion
ĉi
la membroj de Esperanto-asocioj faras tute nature,
ĉar
ili estas daŭre
informataj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-paĝoj,
la korespond-anoncoj kaj la vojaĝ-eblecoj.
LA EBLAJ MEMBRO-KATEGORIOJ
- MG: Individua Membro kun Gvidlibro tra la
Esperanto-movado
- MJ(-T): Individua Membro kun Jarlibro
(kaj
ĝis
inkl. 29 jaroj, membro de TEJO kun la revuo Kontakto sen plia abonpago)
- MA(-T): Individua Membro-Abonanto: kiel
MJ(-T) plus la revuo Esperanto
- DM(-T): Dumviva Membro: pagas por la tuta
vivo 25-oblon de la kotizo MA; ricevas la Jarlibron, la revuon Esperanto, kaj
ĝis
inkl. 29 jaroj, la revuon Kontakto kaj TEJO tutmonde
- DMJ(-T): Dumviva Membro Jarlibro: pagas
por la tuta vivo 25-oblon de la kotizo MJ; ricevas la Jarlibron kaj
ĝis
inkl. 29 jaroj, membrecon en TEJO kun Kontakto kaj TEJO tutmonde
- SA: Simpla abono al la revuo Esperanto,
sen membreco en UEA
- Kto: Abono al la revuo Kontakto, sen
membreco en UEA/TEJO
- SZ: Kotizo por Societo Zamenhof: mecenata
kategorio (aldoniĝas
al alia kotizo; ne inkluzivas membrecon en UEA)
- PT: Patrono de TEJO: pagas 3-oble la
kotizon de MJ(-T) por subteni TEJO (ne inkluzivas membrecon); ricevas la revuon
Kontakto kaj aliajn eldonaĵojn
de TEJO
PLIA MODERNA SERVO
La revuo Esperanto ekde 2003 estos abonebla
ankaŭ
en elektronika formato.
Individuaj membroj-abonantoj de UEA rajtos
aldone kaj senpage mendi la revuon en unu el la elektronikaj formatoj oportuna
por ili: . HTML, simpla teksto aŭ
PDF. La mendojn akceptas la ret-adreso
reto@uea.org .
La elektronika revuo estos sendata al la
mendintoj rete baldaŭ
post la finredakto de la papera versio kaj antaŭ
ol ĝi
dissendiĝos
per ordinara posto.
Kompreneble,
spertinte la novan servon, ili rajtas ankaŭ
rezigni pri ricevado de la papera versio.
La elektronika
versio de la revuo estos abonebla ankaŭ
por la esperantistoj loĝantaj
en B-landoj, kiuj ne estas membroj de UEA aŭ
abonantoj de la papera versio de la revuo. La kosto de la servo estas fiksita
kiel duonigita B-landa abonkotizo: 7,50 eŭroj.
KOTIZTABELO DE UEA POR 2003
Lando/valuto
MG
MJ(-T)
MA(-T)
SA
Kto
SZ
Aŭstrujo,
Belgujo, Finlando, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hispanujo, Irlando, Italujo,
Luksemburgo, Nederlando, Portugalujo/eŭro
8
20
50
32
19
100
Britujo/pundo
5
13
32
20
12
64
Danlando/krono
60
150
370
235
140
740
* * *
BONVOLU KOPII KAJ RESENDI AL
sekretario@co.uea.org .
Mi membriĝas
por la jaro 2003 en kategorio: MG / MJ / MJ-T / MA / MA-T / DM / DMJ (forviŝu
la nevalidajn).
Mi volas aboni la
revuojn: SA (Esperanto) / Kto (Kontakto) (forviŝu
la nevalidajn).
Mi volas aldone subteni UEA/TEJO pagante
por: SZ (Societo Zamenhof) / PT (Patrono de TEJO) (forviŝu
la nevalidajn).
Mi pagas la sumon de _____________________
(bv. indiki valuton).
Mi krome pagas la sumon de
_____________________ (bv. indiki valuton) por la persono indikita
ĉi-sube.
_____________________________________________________________________________________________
Pagmanieroj (forviŝu
la nevalidajn):
- Mi pagas al la kotizperanto en mia lando
(vidu p. 28-30 en Jarlibro 2002).
- Bv. debeti mian UEA-konton, kie estas
sufiĉa
bonhavo.
- Mi pagas al poŝta
konto de UEA (por pago al konto ekster via lando bv. aldoni 5 eŭrojn).
- Bv. debeti mian
karton American Express / Visa / Eurocard / Mastercard / JCB:
numero (16 ciferoj):
………………………………………………………………………….
valida
ĝis:
………………………….
sekurec-kodo: ……………………
NOMO______________________________________________________
UEA-KODO (se konata) ______________
ADRESO________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________
NASKIĜJARO
__________
DATO ___________________________
Poŝtaj
kontoj de UEA: Nederlando 378964; Belgujo: 000-1631831-97; Germanujo (Köln) 3182
91 509 BLZ 370 100 50; Svedujo 74374-0; Svislando (Bulle) 12-2310-0
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti, via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti@uea.org
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“