La ĉijara Esperanto-Kultur-Premio de FAME kaj de la Urbo Aalen en Baden-Württemberg transdonigis pro ekumena verko
En Aalen, la 13an de oktobro 2002, dum
solena matineo, Ulrich Pfeifle, ĉefurbestro de Aalen, kaj d-ro Werner Bormann el
Hamburg, prezidanto de la FAME-fondaĵo, transdonis la Okan
Esperanto-Kulturpremion al la pastroj Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj
Albrecht Kronenberger, pro ilia ekumena agado, kies kulmino estis la apero de la
libro ADORU. La ĉekon pri 3 000 eŭroj
danke akceptis la administranto de la ŝuldoj por la libro, pastro Eichkorn.
KMD Ernst Leuze, kiu zorgis pri la gitaraj akordoj de la libro, enkonduke ludis
verkon de la litova komponisto Mikolajus Konstantinas Chiurlionis, kies
muziknotojn estis transdoninta en Kaunas pastoro Erikas Laiconas okaze de la 11a
ekumena kongreso.
La laŭdacion faris
dipl.theol. Stefan Sassenberg el Leipzig, lerte kombinante la aperon de tiu
kunliga libro kun la situo de la urbo Aalen ĉe la iama romia limeso, kiu dividis
du kulturojn, la romian kaj la germanan, ĝis la misiistoj el Irlando kaj
Skotlando venis kun la evangelio kaj forigis tiun dividon.
La dankon de la premiitoj
esprimis pastro Eichkorn, menciante la ĵusan aperon de mini-diskedo OekuRom kiu
surhavas i.a. midiojn por la melodioj de ADORU apud la tekstoj de la libro kaj
la tuta Biblio kun la dua-kanonaj libroj en Esperanto (Londona Biblio) kaj en la
germana (Einheitsübersetzung). Li ne forgesis danki ankaŭ al Kreissparkasse
Ostalb, kies direktoro ĉeestis, pro ties financa subteno de la premiado.
Andreas Emmerich, prezidanto
de Germana Esperanto-Asocio, varme gratulis al la premiitoj, kiuj ja aktivas
ankaŭ ene de GEA, la ĝenerala Esperanto-movado.
Eklezia muzikdirektoro Ernst
Leuze ludis spritan komponaĵon nove faritan por n-ro 768 en ADORU - Floris mia
ĝoj´- laŭ franca kanto pri psalmo 122, kiel specimenon de sia momenta laboro -
li verkas komponaĵojn pri ĉiuj melodioj de ADORU.
La ĉefurbestro konkludis la belan festan horon, invitante la multnombrajn gastojn al abunda bufeda regalo, kiun donacis la urbo.
Gastoj el foraj lokoj devis rapidi al siaj trajnoj - al Dresden aŭ Leipzig aŭ Svislando aŭ aliaj. Sed multaj restis por la Ekumena Diservo en la historia preĝejo de S-ta Johano, situanta tuj apud la limes-muzeo.
Belan muzikon ĝuis la adorantoj, apartan donacon de la geedzoj Franz Georg kaj Rita Roessler el Speyer (orgeno kaj fluto). La tri premiitoj kune celebris la Lima-Liturgion, kiun iam ellaboris oficiale komisiitaj teologoj el ĉiuj eklezioj; la rezulto ĝis nun nenie estas oficiale agnoskita, sed dormas en la tir-kestoj de la respondeculoj. Des pli gravas la aktiva alproprigo fare de kristanoj ĉe la bazo.
Multajn kolorajn fotojn vi povas rigardi en la reto sub
http://bavelo.aliaflanko.de
La sekvan artikolon ellaboris Giorgio Bronzetti el Italio tuj , kiu partoprenis en Aalen:
La ĉijara Premio FAME, kiu laŭ volo de la fondinto estas destinita al iniciato, kiu favoras alproksimiĝon de popoloj, estas asignita al eldona produkto t.e. al verko titolita "Adoru", kolekto de pli ol 900 liturgiaj kantoj kaj preĝoj de diversaj religioj, kaj transdonita la 13an de oktobro ĉe la salono de la urba bibloteko de Aalen de la urbestro Ulrich Pfeifle al aŭtoroj Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger.
.jpg)
La aparteco de la evento estas ke la aŭtoroj verkis la kolekton en la internacia lingvo Esperanto, kiu laŭ asertoj de multaj katolikaj kleruloj estas la moderna latina de la Eklezio. Lasttempe fakte aperis libro de D.ro Ulrich Matthias :“Esperanto, das neue Latein der Kirche“ , kiu rondiris tra la mondo kaj la subtenantoj de Esperanto estas kuraĝigitaj de la fakto ke la Papo, samlandano de Ludwig Zamenhof, aŭtoro de la planlingvo, ĉe la Paska kaj Kristnaska benoj adresas mesaĝon ankaŭ en Esperanto.
Tamen, kiel asertas S.rino Anny Hartwig, prezidanto de la Esperanto-Grupo de Nürnberg, urbo en kiu publikiĝis en 1889 la unua gazeto en Esperanto, ĉeestanta la ceremonion, „Esperanto estus egalrajta solvo de la lingva problemo ankaŭ por la Eklezio sed ekzistas tre multaj pastroj, mi tion spertis persone,kiuj ,ankaŭ pro manko de korekta informo, ne estas sentemaj al lingva egalrajteco de popoloj kaj opinias ke la Eklezio jam havas internacian lingvon…la anglan.“
La artikolo estas
destinita al gazetaro ekstermovada.
El Aalen raportis
Giorgio Bronzetti
kaj
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“