IKUE*-kongreso en Kremsier
ekde la 20a. ĝis la 27a.de aŭgusto 2002
Ĉar la ĉijara Universala Esperanto-kongreso okazis en Fortalezzo/Brazilo, partopreno ne taŭgis por mi
pro la longa distanco kaj la altaj kostoj. Sed ĉiujare prezentiĝas kiel alternativo malgrandaj
kongresoj, kiuj ja ne estas tiom altnivelaj nek proponas tiom da programeroj, sed anstataŭe la
etoso estas pli intima kaj amika. Oni povas kontaktiĝi kaj paroli preskaŭ kun ĉiuj partoprenantoj.
Ĉar ĉijare la ĉeĥa sekcio okazigis la IKUE-kongreson en Kremsier (Kroměřiž)/Ĉeĥio kaj mi
ankoraŭ ne konis Moravion, mi decidis partopreni. La urbo mem situas ĉirkaŭ 100 km nordoriente
de Nikolsburg/Mikulov, kie estas la landlimo al Malsupra Aŭstrio. Kiel kongresejo estis elektita la
ĉefepiskopa gimnazio, kie ankaŭ la manĝajoj estis prenataj kaj la plejmulto tranoktis.
Estis ja aliĝintaj 175 personoj el 12 landoj, sed kelkaj ne povis veni pro diversaj kialoj (unu intertempe mortis), anstataŭe aliaj alvenis sen anonco, tiel ke finfine la partoprenaro atingis preskaŭ la saman nombron. La plej multnombra grupo estis la Poloj (60), preskaŭ samnombraj la Ceĥoj, Germanion reprezentis nur 6 kaj Rusio nur unu. Ankaŭ kelkaj infanoj kaj nemalmultaj junuloj partoprenis.

Post la alvetura tago, la 20a de julio, la kongreso komencis per solena sankta meso, kiun celebris la helpepiskopo Hrdlicka de Olmütz/Olomouc, kaj per solena inaŭguro en la Deputitara Salonego (Reichstagssaal) de la Ĉefepiskopa Kastelo. En tiu ne nur partoprenis la episkopo kaj la ĉefurbestro, kiu invitis elektitajn delegitojn en la urbodomon la venontan tagon, sed estis ankaŭ laŭtlegataj la salutvortoj i.a. de la prezidanto de la papa konsilio por la laikoj, de kardinalo Vlk de Prago kaj de la ĉefepiskopo Graŭbner de Olomouc samkiel tiuj de la prezidantino de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
La dimanĉa vespero estis dediĉita ne nur al la reciproka interkono, sed enkadrigata de morav-slovaka grupo "Lipina", kiu ne nur montris dancojn de sia regiono, sed ludis ankaŭ muzikpecojn per respektivaj instrumentoj kaj kantis folklorajn kantojn.
Dum la sekvantaj tagoj prelegoj dediĉis al la kongrestemo "Malfermu la pordon al Kristo" , inter kiuj tre estis kortuŝaj la travivaĵoj de iu Litovano dum la sovjeta erao kaj tre interesa la referajo de la rusa diakono pri la diferenco inter la kulto de la Dipatrino ĉe la katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj.
Dum IKUE-kongresoj estas kutimo viziti pilgrimlokojn. Tial ĉijare la kongresantoj pilgrimis al Sankta Hostýn.
Tiu surmonta pilgrimloko estas la plej konata kaj plej vizitata en Moravio. Ĉar tie figuro de la Virgulino Maria estas tre honorata kaj kultata, kiun laŭ malnova popola rakonto la slavaj apostoloj Cirilo kaj Metodio estis kunportintaj. Tie 1241 la Moravanoj ankaŭ sukcesis venki kaj forfuĝigi la Tartarojn, kiuj subpremis kaj detruis Moravion. Tien venis ankaŭ la iama ĉefepiskopoko de Olomouc mons. Otčenašek, kiu, asistata de 9 sacerdotoj el kvar nacioj, celebris sanktan meson kaj predikis en Esperanto.
Aliaj celoj estis la belega baroka pilgrimpreĝejo Křtiny kaj la paroĥeja preĝejo, kie la sankta Johano Sarkander estis animzorganto.
Sed ankaŭ la turisma programo ricevis sian parton. Kompreneble estis rigardataj la historiaj vidindaĵoj de Kremsier, ties belegaj preĝejoj, la Ĉefepiskopa Kastelo, la Flora Ĝardeno ktp.
Kulmino estis la tuttaga ekskurso en la Moravia Karsto, kie estis vizitataj la abismo de Maco- ĥa (= duonpatrino) kaj la Punkva Grotaro, kiun parte ni traveturis per boatoj.
Ke inter la Esperantistoj estas ankaŭ verkistoj kaj artistoj, montris la vesperaj aranĝoj, dum kiuj, precipe dum la Adiaŭa Vespero, profesiaj gekantistoj faris koncerton, gepoetoj laŭtlegis el siaj verkoj, ludis sur siaj instrumentoj violinisto kaj pianistino (83jaraĝa fratulino, kiu entuziasmigis ĉiujn) kaj junuloj aktoris en tre kritikema teatraĵo.
Bedaŭrinde ĉio bela havas sian finon. Tiel sabaton, la 27an de julio, post la solena fermo la kongresantoj devis adiaŭi sin reciproke kaj Kremsier.
* IKUE= Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Dr. Gottfried Noske
Windthorststrasse 4
DE- 82515 Wolfratshausen
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“