Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Karaj geamikoj,
la celo de ĉi tiu informo estas memorigi vin pri la ekzisto kaj bona funkciado
de servo de la Akademio de Esperanto.
Temas pri la tiel nomata Konsultejo de la Akademio. Se vi havas lingvan
dubon, ne mem solvu ĝin. Antaŭ ol decidi pri la plej bona solvo
por vi, demandu la Akademion per mesaĝo al la direktoro de la
Konsultejo, Stefan Maul.
Akademianoj, kiuj kunlaboras kun la
Konsultejo, rapide debatos la peton rete kaj vi
rapide ricevos la respondon.
La servo estis uzata dum la pasintaj jaroj en ĉi tiu maniero ĉefe de
esperantlingvaj ĵurnalistoj, kiuj troviĝis antaŭ la neceso nomi tre
lastatempan aĵon aŭ aferon.
La servo, tamen, funkcias ankaŭ laŭ la tradicia maniero, per letero al
Stefan Maul
Pferseer Str. 15
DE-86150 Augsburg
Germanujo
Kaj en tiu kazo oni ricevos respondon per letero.
Bonvolu utiligi la servojn de la Akademio de Esperanto.
Amike
Akademio de Esperanto
La estraro
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“