Informo pri la inundo kaj la sekvoj por la eldonejo KAVA-PECH ... kaj peto
Kun
koramikaj salutoj al
ĉiuj,Petro
Telefone mi eksciis de filino jam en
Brazilo, ke en miaj eldoneja
stokejo kaj ekspedejo kaj en garaĝo
estis akvo en la alto pli ol 2
metroj, sed ankaŭ,
ke
ŝi
sukcesis savi la aŭtomobilon
kaj veturigi
ĝin
al sekura loko kaj savis ankaŭ
komputilon kun la presilo el la
ekspedejo, kaj eĉ
parteton de libroj. Sed la inundo iris tiom rapide,
ke plejparto de la libroj, libra tranĉmaŝino
kaj multaj aliaj
ekipaĵoj
restis sub akvo.
Post mia reveno de Brazilo la akvo ne plu
estis tie, mi kun kelkaj
amikoj, kiuj sindone helpis al mi tuj
komencis forĵeti
ĉion.
Mankis
elektra energio, telefono, sed precipe
akvo, kiu mankas
eĉ
hodiaŭ
la
22-an de aŭgusto,
dum mi skribas
ĉi
tiujn liniojn. La akvo en la
putoj estas infektita, do oni ne allasas
ĝin
eniri la akvokondukan
sistemon kaj
ĉiam
kiam mi ekaŭdas
la signalon, mi kuras kun aliaj
loĝantoj
por ekhavi akvon de la suraŭtomobila
akvujo. Tamen, la
elektra energio jam estas kaj ekde hieraŭ
jam funkcias unu de miaj
telefonaj linioj.
La stokejon mi ne havis asekuritan, vere
neniu eĉ
en la sonĝo
povis
imagi, ke la akvo transiros altan barilon
kaj la
ŝtelistoj
ja ne
interesiĝas
pri stokejoj de libroj. La valoro de la libroj, kiujn mi
devis forĵeti,
estas proksimume 50000 EUR, de tio pli ol triono
libroj en Esperanto aŭ
por Esperanto(lerniloj, vortaroj).
Mi ne nomas tion katastrofo,
ĉar
la vivo jam instruis min, ke estas
pli altaj valoroj en la vivo ol posedi ion.
Kaj kompare kun aliaj,
kiuj estis pli trafitaj, mi havas sekan loĝejon
kaj savitajn multajn
teknikajn ekipaĵojn.
Do - mi akceptas, kion ne eblas
ŝanĝi,
same
kiel mi devis akcepti pli dolorigajn
perdojn, ekzemple morton de mia
28-jara kaj komplete sana bofilo, kiu
postlasis mian filinon kun
kvarmonata bebo (imposto de aŭtomobilismo)
kaj sekve forpason de mia
edzino Stanjo pro rapida kancero. Mi ne
plu okupiĝas
pri "kio povus
esti, se ...", sed rigardas la estontecon,
kiun mi ne vidas komplete
nigra.
Danke al Dio mi ne plu havas iujn
ŝuldojn,
kiujn mi devus repagi,
krome mi havas iom da
ŝparita
monrezervo por ne devi rezigni pri mia
firmao kaj povi rekomenci ankaŭ
kun la eldonejo. Eĉ
restas savitaj
stok-partoj de tri bone vendeblaj libroj,
Novaĵoj
en ortografio (en
la
ĉeĥa),
Slovaka-ĉeĥa
kaj
ĉeĥa-slovaka
vortaro de malsimilaj
vortoj kaj Gramatiko de Esperanto. Krome
mi jam reaĉetis
kelkajn
ekzemplerojn de miaj libroj de
Ĉeĥa
Esperanto-Asocio por povi
plenumi eventualajn mendojn. Tamen, bedaŭrinde
komplete malaperis
lernolibroj de Esperanto kaj vortaroj,
ĉiu
Esperanto-beletro
inkluzive la novaĵojn
“La skandalo pro Jozefo”, Rakontoj ne nur
ŝercaj
kaj “Les bases de l'espéranto”, kiujn mi
prezentis unuan fojon dum la
ĉijara
UK, kaj
ĉiuj
fakaj libroj en Esperanto.
Feliĉe
malfruiĝis
tri planitaj eldonaĵoj,
Kantolibro honore al
Stanjo, Ilustrita frazeologio de la aŭtora
duopo Sabine Fiedler kaj
Pavel Rak kaj Kompleksia medicino kaj
akupunkturo Sa-am de Puramo
Chong. Se ili estus jam produktitaj, ankaŭ
ili estus malaperintaj
komplete.
Kiel skribite pli supre, restis al mi iom
da
ŝparita
mono, kiun mi
dediĉos
al reeldono de kelkaj libroj en la
ĉeĥa
por resti en
subkonscio de
ĉeĥaj
librovendistoj kiel eldonisto. Sed apenaŭ
restos nun mono por realigi miajn
eldonejajn planojn rilate Esperanton
(krom la verko de Puramo Chong, kies
eldonon li mem afable komplete
financos), ne rigardante al nepre bezonata
noveldono de la verkoj jam
eldonitaj, kiuj tamen malaperis sen povi
atingi legantojn. Forŝovi
por longa tempo mi devos du
ĉefajn
verkegojn de la
ĉeĥa
klasika
literaturo, jam ankaŭ
preskaŭ
prespretajn: “La bravan soldaton
Ŝvejk”
de J. Hasek kun ilustraĵoj
de J. Lada kaj Malnovajn
ĉeĥajn
mitojn
de A. Jirasek kun ilustraĵoj
de M. Ales. Kaj komplete mi rezignas pri
finskribo kaj eldono de mia verko pri
Japanio kun koloraj fotoj, pro
kiu mi planis ankoraŭfoje
viziti Japanion
ĉivintre
por kompletigi
miajn fotografaĵojn
faritajn pli frue kaj konsulti la tekstojn. Tio
nun restas komplete nereala, sed eble mi
povos reveni al tiu projekto
post iom da jaroj.
Por povi realigi almenaŭ
ion de la eldonejaj planoj de mia eldonejo
KAVA-PECH mi aŭdacas
turni min al vi, kelkaj miaj amikoj, pri kiuj mi
esperas, ke ili
ŝatas
Esperanto-literaturon kaj pretos helpi savi
Esperanto-eldonejon KAVA-PECH. Kredu, ke eĉ
la plej modesta monrimedo
helpos.
Al
ĉiuj,
kiuj afable helpos restarigi mian eldonejon, mi jam
anticipe dankas. Estas klare, ke mi
esprimos sian dankon ankaŭ
poste, inter alie
ĉiuj
donacantoj ricevos la sciigon, kiom da mono
kolektiĝis,
kiu donacis (krom se iu deziros resti anonima) por apero
de kiuj libroj ilia mono estis uzita (estos
nur por la libroj en
Esperanto aŭ
pri Esperanto!).
Do, se iu de vi
ŝatus
kaj povas kontribui (mi vere ne atendas
grandajn donacojn kaj danke akceptos ankaŭ
malgrandajn sumetojn),
eblas plej simple pere de mia konto pchr-s
ĉe
UEA, eventuale ni
interkonsentos pri alia eblo, ke ni ne
nutru bankojn per internaciaj
ĝiroj
(ĉe
malgrandaj sumoj ili povas eĉ
superi la sendatan kvanton
da mono).
Kun amikaj salutoj samideane,
Zurück zur Startseite von “BELO-INFO” - Reen al la komencpaĝo de „BELO-INFO“