Besucher seit 26.08.2001:

Vizitantoj ekde la 26.08.2001:

 

GOWEBCounter by INLINE

BELO-INFO

 

daŭre aktualigita Interreta informilo de la

Bavara Esperanto-Ligo r.a. (BELO)

 


 

 


Lasta aktualigo:                             31.05.2002


 


BELO-Oficejo: Gosbert Gehlert, Am Kehlgraben 61, DE-96317 Kronach, Telefon + Fax: +49/(0)9261/40376


BELO-INFO: Frank Kasper, PF 73 01 28, DE-90243 Nürnberg, Telefon: +49(0)911/9904930 / Fax: +49/(0)911/451051


 

Inhalt / Enhavo:

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

pres-indikaĵoj



 

Ŝatataj legantoj!

 

Ekde oktobro 2001 mi redaktas la interretan informilon de la Bavara Esperanto-Ligo nomita „BELO-INFO“.

La informilo fondigis je la ĉefa skopo sciigi la uzantojn de la interreto pli rapide pri aktualaj eventoj en la bavara Esperantujo laŭ propono de la du redaktoroj de la papera informilo de BELO “Esperanto en Bavario”.

Kiel vi certe rimarkis finfine la plej multaj informoj, kiuj publikigas je “BELO-INFO”, estas el aliaj regionoj el Germanio aŭ el la eksterlando, sed ne el Bavario.

La ĉefa kaŭzo ne estas, ke nenio okazas en Bavario, sed ke la samideanoj aŭ la grupoj ne scigas min pri la eventoj, kvankam ni sciigis la kontaktakt-eblojn al ĉiuj membroj de BELO per nia bulteno. Ankaŭ okazis, ke mi ricevis antaŭinformon pri kelkaj eventoj, sed poste nenian raporton.

 

Ĉar tial mankas la bazo por realigi la ĉefan celon de “BELO-INFO”, nome informi pri la Esperanto-vivo en Bavario  mi ankoraŭfoje alvokas ĉiujn bavarajn gesamideanojn kontribui al la estonta sukceso de BELO-INFO kiel informilo el la bavara Esperantujo sendonte informojn el la grupvivo, pri aktivecoj k.t.p. al mi.

 

Mi samtempe dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al “BELO-INFO” per artikloj, sciigoj k.t.p. ĝis nun kaj deziras al ĉiuj legantoj ĉion bonan.

 

Kore salutas vin ĉiuj

 

Frank Kasper

Redaktoro de “BELO-INFO”

 

 

===

Informationen aus Bayern / Informoj el Bavario

 

Karaj amikoj,


delonge ni volas kune a
ĉeti novajn t-ĉemizojn, kiel eble antaŭ 10 jaroj faris nian amiko
Otto M
üller. Mi trovis en la interreto fabrikon, kiu vendas tiujn ĉemizojn en diversaj
kvalitoj je moderataj prezoj ( 7 - 9 E
ŭro, depende de la kvalito kaj la kvanto).
Ni volas mendi je la grandecon de S, M, L kaj XL.


Ĉu vi volos havi persone iujn, do annoncu vian grandecon kaj kvanton per la e-poŝto.

Mi elektis jenan tekston:

 

Nekredeble, www.esperanto.de vivas !!!


Pri detaloj rigardu la aldonitan bildon.


Pri la firmao vi povos informi vin je http://www.t-druck.de/

Saluton


Karl Breuninger

kasisto de la munkena esperanto asocio
konto: 9658809 cxe Postbank BLZ 70010080
Tel.: 089-846522

 

         ===

BELO- Hauptversammlung 2002

Jahresversammlung des Esperanto-Sprachklubs Pfaffenhofen

Radio-elsendo pri Esperanto en Munkeno

Novaĵoj el Nurenbergo

Termine der bayerischen Ortsgruppen

BELO- ĈEFKUNVENO 2002

Jarkunveno de la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen

===


 

BELO- ĈEFKUNVENO 2002 EN NEUSÄß ĈE AŬGSBURGO

 

La membroj de la Bavara Esperanto-Ligo dum la semajnfino 25./26.05.2002 kunvenis en la gastejo "Schuster" en Neusäß ĉe Aŭgsburgo.
Dum la du tagoj ni faris gravajn decidojn rilate la estonto de BELO kaj elektis novan estraron.
Krome ni travivis agrablajn rondojn kaj sabate posttagmeze festis la 80an naski
ĝtagon de nia honora BELO-prezidanto Herrmann Schmid.


Kiel gastoj ni salutis la prezidanton de GEA Andreas Emmerich kaj samideanon
d-ron Werner Bormann.
 

La estraro de BELO (de maldekstre):
 

Gerald Tucker, Franz Knöferl,  doktoro Gottfried Noske,

Grazyna Herrmann, Gosbert Gehlert, Alfred Schubert, Frank Kasper


 

 

Dum la posttagmezo preskaŭ 90 gratulintojn de diversaj partioj kaj sociaj organizaĵoj, inter ili la prezidanto de GEA Andreas Emmerich, reprezentantojn de SAT kaj BELO-membroj festis la 80-an naskiĝtagon de la honora BELO-prezidanto Herrmann Schmid.
 

La BELO-prezidanto gratulas la jubileulon

Nia jubileulo Herrmann Schmid

La GEA-prezidanto Andreas Emmerich gratulas


Post kafopa
ŭzo okazis agrabla interbabilado inter la partoprenintoj.

Nia jubileulo Herrmann Schmid inter siaj gastoj

La GEA-prezidanto Andreas Emmerich babilinte kun la BELO-prezidanto Gosbert Gehlert



Post la bongusta vesperman
ĝo malavere pagita de Herrmann Schmid li invitis nin rigardi teatraĵon. Li aranĝis la samideanojn profesor d-ro Martin Haase kaj Thomas Bormann, kiuj surscenigis la amuzan verkon de la ĉeĥa prezidanto Vaclav Havel "La aŭdienco" en Esperanto.
 

Profesor d-ro Martin Haase kaj Thomas Bormann sursceniginte la amuzan verkon de la ĉeĥa prezidanto Vaclav Havel "La aŭdienco" en Esperanto

Profesor d-ro Martin Haase kaj Thomas Bormann sursceniginte la amuzan verkon de la ĉeĥa prezidanto Vaclav Havel "La aŭdienco" en Esperanto


La teatra
ĵo treege plaĉis ĉiujn.

Diman
ĉe antaŭtagmeze la membroj de BELO denove kunsidis por diskuti pri problemoj de la publikaj rilatoj.

Komence
Gosbert Gehlert laŭtlegis gratulojn al Herrmann Schmid, kiuj alvenis per ret-poŝto de la membroadministranto de GEA Jörg Gersonde, de Mariana Berariu el Gherla (Rumanio) kaj de Marcel Delforge el Belgio.

La BELO-prezidanto ankora
ŭ memorigis, ke la aŭtuna BELO-kunveno kun komuna Zamenhoffesto okazos sabaton, la 30an de novembro 2002 en Nürnberg.
Krome estis proponita aran
ĝi la BELO-jarkunvenon 2203 okaze de la Germana Esperanto-Kongreso dum Pentekosto 2003 en Kaufbeuren kaj la aŭtunan kunvenon dum oktobro 2003 en Kronaĥ.

Post komuna tagman
ĝo la BELO-prezidanto dankis ĉiujn partoprenintojn por ilia veno kaj la BELO-jarkunveno 2002 en Neusäß ĉe Aŭgsburgo finis.

El Neusäß raportis por vi

Frank Kasper
sekretario de BELO

SEK-02/120
Estimataj estraranoj de
Bavara Esperanto-Ligo

La estraro de Brazila Esperanto-Ligo salutas kaj komplimentas la novan estraron de Bavara Esperanto-Ligo kaj deziras al la estimataj samideanoj fruktodonan administradon.

Lício de Almeida Castro
Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo
<bel@esperanto.org.br>

 

 

 

===