Besucher seit 26.08.2001:

Vizitantoj ekde la 26.08.2001:

 

GOWEBCounter by INLINE

BELO-INFO

 

daŭre aktualigita Interreta informilo de la

Bavara Esperanto-Ligo r.a. (BELO)

 


 

 


Lasta aktualigo:                             22.03.2002


 


BELO-Oficejo: Gosbert Gehlert, Am Kehlgraben 61, DE-96317 Kronach, Telefon + Fax: +49/(0)9261/40376


BELO-INFO: Frank Kasper, PF 73 01 28, DE-90243 Nürnberg, Telefon: +49(0)911/9904930 / Fax: +49/(0)911/451051


 



 

Senpaga kurso de esperanto (en pluraj lingvoj, eĉ germana).

Gramatiko, vortaro, prononco (mp3), ekzercoj, ktp.
www.cursodeesperanto.com.br


Emilio Cid
R.XV de Novembro, 217
11310-400 - Sao Vicente - SP
Brasil
tel. (13) 3468 5230

Esperanto - Lingua Internacional
http://www.esperantointernacia.hpg.com.br/
 

 

Inhalt/Enhavo:

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

Informationen aus der Welt

Esperanto-Kongresse und Veranstaltungen

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Informoj el la tuta mondo

Esperanto-Kongresoj kaj -arangxoj

pres-indikaĵoj

 

 

Saluton!

Inter la 28-a de aprilo kaj 5-a de majo en Jugoslavio okazos seminario
Esperanto@Interreto kun ĉeftemo "Rete lingvumi" pri uzado de interreto,
lingvoinstruado, eblo envolviĝi en intrenaciaj projektoj kaj kun malalta
kotizo, alta repago de vojaĝkostoj!

Prelegantoj - Bertilo, Argilo Ralf Froelich...

 

La seminario taŭgas ankaŭ por Esperanto-komencantoj parolantaj la anglan.


Pliaj informoj kaj aliĝilo ĉe 
http://www.tejo.org/seminarioj/echei2002_jug.jsp.

Bonvolu plivastigi la informon!

Amike,
Sonja Petrovic

 

 

Manifesto

 Al la Tutmonda Esperantistaro

            
* LA INTERRETA OPORTUNO DE ESPERANTO *

                    Versio de: 2002.03.03

 

TEZOJ

Interreto estas decidiga oportuno por la estonto de Esperanto:
Ĉu por "Esperanto venkanta" aŭ por "Esperanto venkata":

Esperanto venkos en la mondo aŭ estos venkata en la mondo,
se ĝi venkas en Interreto aŭ estos venkata en Interreto.

Rilate Esperanton la reto povas ludi tre ekstremajn rolojn:

"plej granda danĝero" aŭ "plej granda helpanto".

Ni, kiuj volas helpi Esperanton atingi ĝian celon esti mondskale
disvastigata kaj komune akcpetata kiel La Internacia Lingvo,
devas profiti favore al nia lingvo la grandan povon kiun Interreto
havas por esti nia "plej granda helpanto".


FAKTOJ

Interreto estas ege grava por *iu* internacia lingvo:

La "babela problemo", kvankam konata teorie far multaj homoj,
estis antaŭe travivata, vere spertata, nur far malmultaj homoj:
Nur tiuj kiuj havis sufiĉan monon, socian tavolon, aŭ intelektajn
interesojn por vojaĝi aŭ rilatiĝi per legado, poŝto aŭ
telefonado internacie kun aliaj homoj.
  
Nun, Interreto estas la populariĝanta tutmonda UNIKA
FENOMENO KIU FRONTIGAS ĈIUJN HOMOJN ANTAŬ LA
LINGVA DIVERSECO. Ĝi portas tekstojn kaj voĉojn el foraj
landoj kaj en strangaj lingvoj ĝis la tablo kaj -baldaŭ- ĝis la
poŝo de iu ajn homo, en maniero multe pli vasta ol kurt-onda
radio kaj satelita televido. Samtempe la Reto permesas ke
propra persona esprimo estu konata tuj en foraj landoj, en
maniero multege pli facila ol kiun ebligis posedo de presilo aŭ
radia aŭ televida sendilo.
  
Tiel la "babela problemo" tuŝas, por la unua fojo, ĉiujn
individuojn, kaj la batalo por la pozicio de internacia lingvo jam
ne estas nur disvolviĝanta en la politikaj, diplomatiaj kaj
komercaj sferoj, sed en la reto, je vere populara tavolo.
  
Nuntempe ne malpliiĝas la graveco de tiuj ceteraj menciitaj
sferoj en kiuj unue kaj tradicie sentiĝis la bezono de komuna
lingvo, tamen la nuna pli granda akirebleco de scio kaj
teknologio, produktas plialtiĝon de la povo de individuoj kaj
homgrupoj, ne nur milita sed ankaŭ informa kaj komunikada.
  
La individuoj kaj homgrupoj nun havas la kapablon esti
rimarkinde povaj aktoroj en la batalo por solvi la babelan
problemon. La nuntempaj individuoj devus konsciiĝi pri tio, pri
sia povo ankaŭ en tiu-ĉi afero tutmonda.
    

PROPONITA AGADPLANO

Simile kiel interreto rapide disvatigis tutmonde sciojn pri teknikaj
aferoj (Ekzemple: "Linux", "Java", HTML, kaj senpagaj programoj
de "GNU"), la Reto povas esti profitata far Esperanto por rapide
disvastiĝi kiel la plejbona solvo por la "babela problemo":
SENPAGA, FACILA KAJ EFIKA lingvo internacia.

Por tio, mi proponas jenon:

Kvankam eble mi kontraŭas ĉi-rilate la opiniojn de kelkaj
instruistoj, mi opinias ke la reguleco de Esperanto ebligas
lernadon multe pli efika ol tiu celata en la plimulto da lernolibroj,
kiuj ŝajnas inspiritaj el nacilingvaj lernolibroj, ĉar tiaj lingvoj
estas ege neregulaj kaj malfacilaj. Tiaj instrumetodikoj
-miaopinie kaj miasperte- metas aferojn kaj ripetadojn kiuj en
Esperanto estas nenecesa balasto por la baza lingvo-akiro.

Eblas desegni "la plej efikan esperanto-kurseton por ĉiu nacia
lingvo" kaj meti ilin en la Reto, por ke iu ajn homo elŝutu ilin
SENPAGE KAJ SENKOPIRAJTE.

Ekzemple, en kelkaj kazoj oni povas profiti maksimume
similecojn inter vortoj aŭ gramatikaĵoj de Esperanto kaj de la
nacia lingvo. Kie tio ne eblas, la nura reguleco de Esperanto
ebligas ekonomion en la prezento de la baza gramatiko kaj
vortaro, simple *nekredebla* kompare kun tiuj de naciaj lingvoj.

Mi ne diras ke iu ajn homo, lerninta el tia kurseto, verkos baldaŭ
beletron konkursindan, sed certe akiros esprimivon je nivelo kiu
en iu ajn nacia lingvo postulus multege da tempo, mono kaj
mensa streĉo. Tio estas komenco.

La ideo pri tiaj kursetoj ne estas nova, ekzistis presaĵoj kun
nomo "Ŝlosilo" de Esperanto por pluraj lingvoj, sed bedaŭrinde
ŝajnas ke iuj kritikis ilin ĝis malaperigi ilian plian eldonadon.
La ideo estas en tiu linio, kaj eble pli en la linio de
"Fulmo-kursoj", kiuj ankaŭ ekzistas en Esperantio.

Mia propono, do, estas:

1- Desegni tiajn bazajn kursetojn, lernolibretojn, specife kaj
    plejefike desegnitaj por ĉiu nacia lingvo.
  
2- Meti en Interreton tiujn lernolibretojn, elŝuteblajn SENPAGE,
    SENKOPIRAJTE, KAJ KUN PERMESO POR KOPI, PRESI,
    MULTOBLIGI KAJ DISDONI ILIN.

3- Amase reklami pri la ekzisto de tiuj lernolibretojn.

4- Fari la samon, SENPAGE KAJ SENKOPIRAJTE, kun aliaj jam
    ekzistantaj kaj novaj lernolibroj kaj legolibroj en Esperanto.

La nuntempa kaj estonta akiro de scioj estas kaj estos pli rilata
al memlernado ol al instruado. Do, ni devas faciligi kaj disvastigi
la rimedojn por MEMLERNADO pli ol insisti en la trejnado de
instruistoj, kiuj ĉiam restos nesufiĉaj por la nombro de
parolantoj kiun ni celas.

Ni povas profiti la Reton por okazigi favore al Esperanto saman
fenomenon de perreta rapida (eĉ "virusa") diskonigado, kiu
okazas pri teknikaĵoj kiel "Linux".

Ni devas fari ke Interreto estu ilo por la triumfo de Esperanto. La ecoj kaj karaktero de nia Lingvo faciligas tion, sed necesas nia helpo por montri ĝin al la popolo kaj ebligi la akiron de la lingvo en la plej apartaj mondopartoj.

Esperanto venkos en la mondo aŭ estos venkata en la mondo,
se ĝi venkas en Interreto aŭ estos venkata en Interreto.


Amikece:
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://LuisGuillermo.com
Medellín, Kolombio, 2002.03.03

 

 

 

 

         ===

Das Aktuellste – La plej aktuala

 

BEL-KOMUNIKADO-2002/005
========================

OFICEJO DE "AMERIKA KOMISIONO"

Universala Esperanto-Asocio decidis starigi oficejon por Amerika Komisiono en Brasília, ĉefurbo de Brazilo.
La Oficejo ekfunkcios la 2-an de majo ĉi-jare, en ĉambro kiun Brazila Esperanto-Ligo prunte disponigis al UEA.
La poŝta adreso de la Oficejo estas: Cx. Postal 03811, Brasília, (DF)-Brazilo, 70084-970.
La telefon-numero kaj la e-adreso estas provizore tiuj de BEL -
(61) 226-1298-branĉo 20 kaj <
bel@esperanto.org.br>, respective, ĝis oni akiros proprajn telefon-linion kaj retaliron.
La Oficejo certe estas granda paŝo kiun UEA faras por la antaŭenigo de nia movado en la amerika kontinento.

 

DEPARTEMENTO PRI KOMUNIKADO
BRAZILA ESPERANTO-LIGO

===========================  

 

 

 

Urbo et Orbi 2

 

Karaj ropaj Gesamideanoj

Parma, 2002-03-03

Ĉu vi scias ke dum la Dimanĉo de Pasko 2002 ni aranĝos la duan internacian renkontiĝon kun E-flagoj kaj standardoj en Placo S.kta Petro de Romo okaze de la Solena Parolado de la Papo ene de lia Anĝelusa preĝo kaj tradiciaj plurlingvaj salutoj al la tuta Mondo?

Ni nomas nian duan ĉeeston "Urbi et Orbi 2" honore al la Papo Johano Paŭlo II, kiu ekde la jaro 1994 adoptis, por saluti la tutan mondon, ankaŭ la internacian lingvon Esperanton.

Tial ke la evento estas entute tre grava por la esperanta movado - sendepende de niaj personaj religiaj kredoj - unuafoje aro da gesamideanoj jam pensis aranĝi la "Urbi et Orbi 1"-renkontiĝon okaze de Kristnasko 2001. Ĝi tute sukcese disvolviĝis kun granda intereso de la ĉeestantoj, kiuj petis informojn pri nia iniciato, pri eblecoj kontakti E-organizojn en siaj hejmlandoj kaj kie lerni la internacian lingvon.

Nun Pasko estas proksima kaj ni estas preparantaj nin iri denove al Romo. La renkontiĝo okazos sur la belega kaj famkonata placo S.Petro apud la obelisko inter la 10.30a kaj la 11.00a horo de la 31a de marto. Ni multe dankas al ĉiuj eŭropaj kaj ekster-eŭropaj gesamindeanoj, kiuj pretos helpi kaj kuniĝi al ni profitante de la porokaza tutmonda televid-elsendo por doni gravecon al nia lingvo inter la lingvoj plejofte uzataj.

E-standardoj kaj sandviĉ-panelo kun la literoj de la vorto E-S-P-E-R-A-N-T-O estas jam pretigitaj. Treege bonvena estas via helpo kaj kontribuo por ke la iniciato estu vere sukcesa. Ekzemple faldfolioj, vizitkartoj kun la adresoj de via regionaj kaj naciaj E-kluboj kaj artikoloj kun foto por la gazetaro estus tre bonvenaj kaj oportunaj.

Fakte ni intencas laŭtvoĉe respondi al la esperantaj bondeziroj de la papo per trifoje ripetota "Longan vivon al la Papo".
Ĝi ŝajnas al ni la plej konvena kaj trafa bondeziro nuntempe por la episkopo de Romo.

Do, venu al Romo laŭ nia devizo: "Natale con i tuoi...Pasko kun ni esperantistoj"

Por pliaj informoj bonvolu kontakti nin <
pianetaurano@libero.it>,

Giovanni Conti <
cont.giovanni@tiscalinet.it >

aŭ Carlo Sarandrea <
ikue@ikue.org>

Elkore

Vittorio kaj Luisa Madella

===

 

Tre valora ekspozicio

 

FILATELA EKSPOZICIO- MATERIALO

LA RETROVITA ŜLOSILO DE LA BABELTURO

La ekspozicio-materialo estas havebla en la franca, en la itala, en la angla kaj en esperanto. Venontan jaron versio en la germana estos havebla. Bonvolu precizi la mendatan version!

Tiu ekspozicio de Jean-Pierre Ducloyer celas :

  1. Montri, per proksimume 300 filatelaĵoj el 36 landoj, ke Esperanto estas universala lingvo, kiu vigle hodiaŭ vivas.
  2. Montri per citaĵoj de eminentuloj el multaj landoj, el multaj politikaj aŭ religiaj tendencoj, ke Esperanto estas serioza afero en nia planede interkomunika mondo.

Ĝi enhavas tri ĉefajn ĉapitrojn :

  1. Naskiĝo kaj disvolviĝo de Esperanto
  2. Universala utileco de Esperanto
  3. Kontribuaĵo de la filatelo al da disvolviĝo de Esperanto

 

Estas entute 103 kolorfotokopiaj folioj (A4), akireblaj je 90 Eŭroj (inkl. afranko en Eŭropa Unio), mendeblaj per e-mesaĝo : jpducloy@club-internet.fr

 

Tiu ekspozicio estis multfoje montrita en diversaj esperanto-kongresoj(UK Montpeliero, tutamerika-postkongreso en Oaxaca (Meksikio), internaciaj kaj naciaj fervojistaj kongresoj ktp

 

Josette DUCLOYER

 

===

 

Ekoturismo

 

estas konate, ke la jaro 2002 estas deklarita fare de UNO "Jaro de la ekoturismo". Ties ĉefa celo estas subteni edukon de homoj cele esti pli amikaj al naturo, ekkonon de la naturo precipe en naciaj parkoj kaj turismon en ĝiaj formoj, kiuj ne postlasas negativajn ŝpurojn en la naturo.

Ankaŭ esperantistoj aliĝas al tiu agado. Por ekoturisma renkontiĝo EKOTUR 2002 (2002-06-11/16) estis elektita Kvilda, vera kerno de la plej ampleksa nacia parko en Meza Eŭropo
Sumava/Bömerwald (ĉelima regiono sur teritorioj de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio, deklarita kiel Eŭropa pejzaĝo de la jaro 1999/2000).

Oni dumtage piede ekkonos la plej valorajn lokojn de la montaro (fonton de la rivero Vltava (Moldau), Praarbaron Boubin, unikajn faŭnon kaj floron kaj tre interesajn profundajn torfmarĉejojn.

Vesperoj estos dediĉitaj al prelegoj kaj diskutoj pri ekoturismo, ekologio ĝenerale kaj pri la nacia parko Sumava/Böhmerwald.  

 

La partoprenantoj povos elekti partoprenon kun favorpreza tranokto en tristela hotelo en kiu okazos la vesperaj programoj (kun duonpensio jam de EUR 128 por la tuta restado) aŭ eĉ kun la plej favorpreza
tranoktejo sen ajna manĝo, kun disponebla kuirejo por mempizorgado de EUR 35 por la tuta restado).

Pli precizajn informojn vi povas trovi ĉe www.kava-pech.cz/ekotur,
aŭ ĉe chrdle@kava-pech.cz.

Mi petas ankaŭ tiujn, kiuj ne intencas veni al Ekotur, tamen interesiĝas pri ekoturismo, aliĝi ĉe la sama retadreso, ke ni, interesatoj pri turismo en la formo de piedirado, biciklado, skiturismo, senmotora boatado aŭ ĉevalrajdado eksciu pri ni reciproke kaj povu kulabori ankaŭ estonte.

Petro Chrdle
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Petro Chrdle, Anglicka 878, 252 29 Dobrichovice
Tel.: x420 2 991 2201, fax: x420 2 991 2126
E-mail: chrdle@kava-pech.cz
http://www.kava-pech.cz

===

 

 

Saluton, karaj gesamideanoj!


Mi ĝoje informas, ke ĵus oni akceptis al la fama TTT-ejo mp3.com du miajn kantojn.

Antaŭ nelonge tie estis nur unu kanto, kaj nun jam tri. Vizitu: http://artists.mp3s.com/artists/307/mihxail_povorin.html !

Elŝutu, aŭskultu, ĝuu!


Samideane, Miĥail Povorin.

 

===

Nova konkurso de la E-Redakcio de PR

 

Karaj geaŭskultantoj

Plurfoje en niaj elsendoj ni substrekas la gravecon de viaj opinioj pri nia laboro, pri la signifo de la esperantlingvaj elsendoj kiel grava komunikilo por diverslandaj esperantistoj, kiel grava informperilo pri Pollando. Komence de februaro ni anoncis laŭvican konkurson, kiu – ni kredos – alportos novajn argumentojn al ni kaj al niaj superuloj pri la graveco de la esperantlingvaj programoj el Varsovio. Ja inter niaj geaŭskultantoj troviĝas multaj novaj radioamikoj, inter niaj superuloj (multkaze ankaŭ novaj) estas personoj, kiuj ne ĉiam tuj rimarkas la informan valoron de niaj programoj, firme kredante, ke la rolon de la internacia lingvo en la nuntempa mondo kontentige plenumas la angla lingvo. Jen nia konkursdemando:

“ Kian signifon havas por vi persone kaj por eksterlandanoj ĝenerale la Esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio en la situacio, kiam ni frontas la laŭvican etapon de la eŭxropa integriĝado kaj fenomenojn ligitajn kun la tutmondiĝo?”

Ni substreku, ke:

1.    Niaj E-elsendoj estas aŭdigataj el la naskiĝlando de Esperanto kaj ĝia kreinto Ludoviko L. Zamenhof;

2.    Niaj elsendoj estas aŭdigataj el la lando, en kiu komenciĝis la demokratiigaj procezoj en la Orienta Eŭropo;

3.    Niaj elsendoj estas aŭdigataj el la lando, kiu donis al la mondo multajn rimarkindajn kaj eminentajn figurojn, kiel ekzemple Johano Paŭlo II.

4.    Niaj elsendoj estas aŭigataj el la lando, kiu multe kontribuis al la monda kulturo kaj scienco; La nomoj de ia. M. Kopernik, M. Curie-Sklodowska, F. Ĉopin, K. Penderecki, A. Wajda, T. Kieslowski, Cz. Milosz, W. Szymborska, signifas kontribuon al la evoluo de la homaro.

5.    Niaj elsendoj estas aŭdigataj el la lando, pri kiu kaj pri kies najbaroj la informado en la mondaj amaskomunikiloj, eĉ la eŭropuniaj estas preskaŭ nula.

La respondojn - interrete, poŝte, fakse ni atendas ĝis la 20-a de marto de la 2002.

Viajn konkursaĵojn direktu do al: esperanto.redakcio@radio.com.pl; aŭ Pola Radio, Esperanto Redakcio, 00-977 Varsovio, poŝtkesto 46, Pollando aŭ Pola Radio, Esperanto Redakcio, faksonumero                    +48 (22) 645 59 17. Ni estos dankemaj se vi volos mencii vian aĝon kaj profesion.

La kontribuaĵojn al la konkurso ni prezentos fragmente en niaj dimanĉaj “Leterkestoj”, la priparolon de la konkur-rezultoj ni prezentos en la 43-a jubileo de nia Redakcio, la 4-an de aprilo nunjare kaj en sekvanta “Leterkesto” la 7-an de aprilo.

En la konkurso ni lotumos inter ĉiuj partoprenantoj valorajn objektajn premiojn.

Ni deziras al vi bonŝancon en la lotumado de la premioj.

Ni forte esperas, ke vi subtenos nian laboron per via partopreno en la konkurso.

Popularigu ĝin inter viaj samklubanoj kaj leteramikoj!

Estro de la E-Redakcio

Barbara Pietrzak

 

 



Informationen aus Bayern – Informoj el Bavario

 

 

 

JHV 2002 der Esperanto-Gruppe Nürnberg

BELO- ĈEFKUNVENO 2002

Städtepartnerschaft Forchheim(Oberfranken und Gherla(Rumänien)  Ĝemeleco inter Forchheim(Supra Frankonio) kaj Gherla(Rumanio)

Subskribkampanjo

Eventoj en Kronach

 

Termine der bayerischen Ortsgruppen

BELO- Hauptversammlung 2002

Reagoj el Esperantujo

===

 

Jahreshauptversammlung 2002 der Esperanto-Gruppe Nürnberg e.V.

 

Am Samstag, den 02. März 2001 fand in der Kaffeestube im Barockhäusla, in Nürnberg, Johannisstr. 47 die Jahreshauptversammlung 2002 der Esperanto-Gruppe Nürnberg e.V.statt

Nach der Eröffnung der Versammlung durch den 2. Vorsitzenden der Gruppe Helmut Sebastian verlas dieser den Rechenschaftsbericht für das vergangene Jahr
Hierbei ging er insbesondere auf die verschiedenen Aktivitäten und Veranstaltungen der Gruppe im Berichtsjahr ein.

„ Zum Europäischen Jahr der Sprachen“  hatten wir am 27.Januar 2001 die Möglichkeit, einen einstündigen Esperanto - Schnupperkurs im Rahmen des Bildungszentrums anzubieten, an dem 12 Personen teilnahmen.

Einige Mitglieder nahmen an der Jubiläumstagung der Bayerischen Esperanto- Liga in Hof am 12./13. Mai 2001, auf welcher die 1. Vorsitzende der Gruppe Anny  Hartwig  für ihren unermüdlichen  Einsatz für Esperanto als BELO-Ehrenmitglied geehrt wurde, und der BELO-Herbsttagung am 6./7. Okt. 2001 in Weilheim teil. Am 06.Juni nahmen Frank Kasper und Anny Hartwig artwigHin Aalen an einem ökumenischen Gottesdienst in Esperanto mit anschließendem gemütlichen Zusammensein und Besuch der Esperanto-Bibliothek teil .

An unserem Gruppentreff am 18.06. im „Garten Kreta“ besuchten uns 5 Esperanto sprechende ausländische Gäste, die am internationalen Ido- Treffen 2001 in Nürnberg teilnahmen.

Anfang Juli starteten wir, nach vorheriger Rückfrage bei den Leitern des Städtischen- und Staatlichen Schulamts, zum Europäischen Jahr der Sprachen eine Informationsaktion an 140 Schulen.Wir benutzten dazu die preiswerte Informationsbroschüre „Mia Ŝlosiltruo“ von Josef Schiffer und legten einen Begleitbrief bei.

Ein Lehrer vom Labenwolf Gymnasium hat Pit Kreiner gefragt ob eine Information über Esperanto im Rahmen eines Projekttages möglich ist. Diese Gelegenheit haben wir wahrgenommen und Helmut Sebastian hat diese Aufgabe übernommen.

Im Rahmen der Stadt ( Ver- ) Führungen haben wir uns wieder mit einer Stadtführung in Esperanto beteiligt, die Frau Zeilinger übernommen hat.

Am 25.August informierten wir wie jedes Jahr, aber diesmal bei herrlichem Sonnenschein, an unserem Infostand in der Königstrasse  über die Plansprache Esperanto. Es gab zum Teil sehr interessante Gespräche.

Auf Initiative von Anny Hartwig wurde eine Unterschriftenaktion nach dem Vorbild der Baden-Württemberger Freunde ins Leben gerufen mit dem Vorschlag an das Kultusministerium, ernsthaft zu überprüfen, ob Esperanto möglichst als erste Fremdsprache in den Schulen eingeführt werden könnte, um den Schülern das Sprachenlernen zu erleichtern.

Die Listen und Informationsblätter wurden mit der BELO-Quartalsschrift „Esperanto en Bavario“ verschickt, denn die Mitglieder sollten versuchen, im Bekanntenkreis so oft wie möglich über die Vorteile der Sprache zu informieren und Unterschriften sammeln.

Zum Schnupperkurs im Bildungszentrum am 20. Okt. hatten sich 5 Personen angemeldet, es sind aber nur drei gekommen.

Außer unseren regelmäßigen Treffen im Kulturladen, Heilig Geist und Garten Kreta fand am 19.12. in der Gaststätte Garten Kreta  eine kleine Feier zum Tag des Buches und zum Gedenken an Dr. Zamenhof mit 11 Teilnehmern statt.

Zu den einzelnen Aktivitäten und Veranstaltungen sind ausführlichere Berichte im „Rerigardo 2001“ nachzulesen, welcher aus Anlass der Jahreshauptversammlung an alle Mitglieder ausgegeben wurde.

 


.

Zum Schluss dankte der Redner allen aktiven Mitgliedern und allen, die an unseren Treffen teilnehmen herzlich für ihre Mitarbeit und ihr Kommen.

Zu Beginn der Diskussion berichtet Manfred Herrmann über einen zweitägigen Esperanto-Kurs an einer Schule in Veitshöchheim.

Elfriede Kruse berichtet, dass sie zwei Griechen erfolgreich in Esperanto unterrichtete und einen Azubi interessiert hat.

Ester Keil hat in einer Seniorengesprächsgruppe für Esperanto geworben und erfolgreich Unterschriften für Unterschriftenaktion gesammelt.

Anny Hartwig informiert über bevorstehenden Infoabend am 21.03. und dass sie wieder Info-Material an verschiedenen Stellen ausgelegt hat. Anschliessend

informiert sie über die Bitte des BELO-Vorsitzenden, die Ausrichtung der Zamenhoffeier am 30.11.2002 in Nürnberg zu organisieren und über die Durchführung des  Eisenbahnertages  am 18.04.2002 in Nürnberg. Verschiedene Mitglieder machen Vorschläge für persönliche Beiträge zu beiden Veranstaltungen.

 

Um 15.15 Uhr ist der offizielle Teil der erfogreichen Jahreshauptversammlung 2002 der Esperanto-Gruppe Nürnberg zu Ende und die Mitglieder und Gäste sitzen noch in gemütlicher Runde bei Kaffee und Kuchen zusammen

 

Frank Kasper

 

Schriftführer der Esperanto-Gruppe Nürnberg

===

Saluton !
La lingvo-klubo de Pfaffenhofen havas nun ligilon en la tielnomata "virtuala
merkatejo"(Virtueller Marktplatz) de Pfaffenhofen kaj ĉirkaŭo.
Tie vi povos doni eĉ notojn al la retejoj.
Do elektu foje:
http://www.paf-24.de
 , elektu   "Links"   kaj elektu  "Bildung" tie nia klubo estasĝis nun la sola enskribo.

 

Franz Knöferl

 

===

 

Unser DEB-,  UEA-  und  BELO- Mitglied Rudolf Kratzmann wird am 13. März 2002 90 Jahre alt.


Er freut sich sicher über zahlreiche Glückwünsche per Post, Gratulationsanrufe u.ä.

Rudolf Kratzmann

85126 Münchsmünster

An der Weide 16

Tel.: 08402 / 368

Franz Knöferl

Vorsitzender des Esperanto-Sprachklubs Pfaffenhofen

 

 

Nia membro de GEA, UEA kaj BELO Rudolf Kratzmann la 13an de marto 2002 festos sian 90an naskiĝtagon.

 

Li certe ĝojos ricevi multajn poŝtajn gratulojn aŭ gratul-alvokojn k.t.p.

 

Rudolf Kratzmann

DE-85126 Münchsmünster

An der Weide 16

Germanio

telefono: +49 8402 368

 

Franz Knöferl

Prezidanto de la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen

===

 

Anonco de E-Kurso en Munkeno

Karaj geamikoj,
ekde la 6a de februaro nia samideano Terano Mondulo ofertas intensivan E-kurson en Munkeno, EineWeltHaus, Schwanthalerstr.,
do proksime de la ĉefstaciodomo.
Por detaloj bonvolu rigardu www.esperanto-muenchen.de

Saluton
Karl Breuninger
Erikastr. 18 F
Tel.: 089-846522
82110 Germering

===

 

BELO- HAUPTVERSAMMLUNG 2002 in Neusäß bei Augsburg

 

Am   25./26.   Mai   findet   in   Neusäß   bei   Augsburg   eine   BELO-Tagung   statt. Diese Hauptversammlung hat drei wichtige Punkte: Berichte 2001, Satzungsangelegenheiten und Neuwahlen des Vorstandes.

 

Im gemütlichen Teil wollen wir den 80 Geburtstag (am 25. Mai) unseres langjährigen und jetzigen Ehrenvorsitzenden Hermann Schmid feiern Allein dieser Anlaß sollte für viele Freunde ein Grund sein, nach Neusäß zu fahren.

 

Natürlich sind auch die anderen Programmteile wichtig und es wäre wünschenswert, dass viele Esperanto-Freunde, besonders aus Bayern, an unserer Zusammenkunft teilnehmen würden. Damit bekundet Ihr nicht nur Euer Interesse an unserer Bewegung, sondern Ihr unterstützt uns durch Eure Teilnahme!

 

Also, kommt nach Neusäß!

 

Das offizielle Programm finden Sie hier.

 

Tagungslokal ist der Gasthof Schuster, Hauptstr 7, 86356 Neusäß; Telefon: 0821/467962, Fax: 0821/467910.

 

Übernachtungen können gebucht werden im Hotel Neusässer Hof,

Hauptstr 7a, 86356 Neusäß; Telefon: 0821/207910, Fax: 0821/468362.

 

Gäste sind herzlich willkommen!

 

Für weitere Auskünfte stehe ich gerne zur Verfügung.

 

Gosbert Gehlert

Am Kehlgraben 61

DE-96317 Kronach

T+F: +49(0)9261/40376

 

 


BELO- ĈEFKUNVENO 2002 EN NEUSÄSS ĈE AŬGSBURGO

 

La 25an/26an de majo okazos en Neusäss ĉe Aŭgsburgo BELO-Kunveno. Tiu ĉi ĉefkunveno entenos tri gravajn punktojn: raportoj 2001, statutaferoj kaj reelektoj de la estraro.

 

En la agrabla parto ni volas festi la 80an naskiĝtagon (la 25an de majo) de nia multjara kaj nuna honora estro

Hermann Schmid. Sole tiu okazo estu kaŭzo por multaj geamikoj veturi al Neusäss.

 

Kompreneble ankaŭ la aliaj programeroj estas gravaj  kaj  estus dezirinde,  ke  multaj  Esperanto-amikoj,   speciale el  Bavario, partoprenus. Per tio vi demonstrus ne nur vian intereson al nia movado, sed vi ankaŭ subtenus nin per via partopreno.

 

Do, venu al Neusäss!

 

Kunvenejo estas la gastejo Schuster, Hauptstr 7, DE-86356 Neusäß; Telefono: +49 821/467962, Fakso: +49 821/467910.

 

Tranokteblecojn  vi   povas   rezervigi   en   hotelo Neusässer Hof,

Hauptstr 7a, DE-86356 Neusäß; Telefono: +49 821/207910, Fakso: +49 821/468362.

 

Ĉi tie vi trovas mallongan resumon de la programo.

 

Gastoj estas kore bonvenaj!

 

Volonte mi estas je via dispono, se vi deziras pliajn informojn.

 

Gosbert Gehlert

Am Kehlgraben 61

DE-96317 Kronach

T+F: +49(0)9261/40376

 

===

 

 

Informationsvortrag:
ESPERANTO - Plan- und Brückensprache
Fragen und Antworten
pro und kontra

 

Am Mittwoch, den 23.01.2002 fand um 19:30
im Kulturladen Ziegelsteinstrasse 104

in 90411 Nürnberg ein Informationsvortrag zu obiger Thematik statt.
Es sprach: Herr Alfred Raab

Anny Hartwig

 

===

 

Vortrag über Forchheims Partnerstadt Gherla (Rumänien)

Prelego pri la ĝemelurbo de Forchheim (Supra Frankonio) Geherla (Romanio)

 

Vendredon, la 18.01.2002 estis fotoprelego pri la ĝemelurbo de Forchheim Gherla/Romanio en la popol-altlernejo en Forchheim, Hornschuchallee 21.


La prelego estis en la germana lingvo kaj ankaŭ aliaj personoj, kiuj ne parolas Esperanton, partoprenis.

La Esperanto-junulgrupo Gherla venos al Forchheim de 03.08.2002 - 11.08.2002.
 
Evi Geist


Liebe Freunde,

Am Freitag, den 18.01.2002 fand in der Volkshochschule in Forchheim, Hornschuchallee 21 ein Diavortrag über die Forchheims Partnerstadt Gherla/Rumänien statt.
Der Vortrag war in deutsch und es nahmen auch andere Personen, die nicht  Esperanto sprechen, teil.

Die Esperanto-Jugendgruppe aus Gherla kommt vom 03.08.2002 - 11.08.2002 nach Forchheim.

Evi Geist

 

===

 

La sekva raporto de la prezidantino de la Esperanto-junulgrupo Gerla Mariana Berariu alvenis en la ret-poŝtfako de BELO-RETINFO:

 

 

Opinioj pri  la 86-a Universala Kongreso

 

   

La 86-a Universala Kongreso estis la unua kongreso, kiun mi partoprenis. Mi havis ŝancon ĉar mi ne povus partopreni sen la      helpo de mia tre kara E-amikino - Evelin Geist el Forchheim.

Mi ŝatis la tutan kongreson generale; ĉio estis bone organizita, la helpantoj estis karaj.

Sed la plej grava fakto: nun mi havas novajn geamikojn, nun mi scias pli multe pri la mondo, nun mia animo estas pli riĉa.

Tie mi partoprenis diversajn agadojn; unue la Ĉe-kurso, kie mi lernis la novan metodon, tutcerte ĉi-tiu metodo helpos min ĉar

ĉi-tie, en Gherla (Romanio) mi instruas junulargrupon.

Mi ĝuis la konversacian rondon, kie mi renkontis homojn el diversaj landoj kaj ĉiuj diris ilian opinion pri la sama afero, kaj ankaŭ mi povis diri mian opinion.

Tre interesa por mi estis la prelego: "Ok jaroj ĉirkau la mondo" - la aventuro de geedzoj Robineau ĉirkau la mondo.

La teatraĵo "La plej longa tago en la vivi de Maria Terezia" estis ankaŭ tre ŝatata.

Post kvin monatoj, ankoraŭ mi havas impreson ke ĝi estis sonĝo!.

Por mi la kongreso estis aparta eksperimento, kiun mi forgesos neniam.

 

 MARIANA BERARIU

 GHERLA- ROMANIO

===

 

 

Subskribokampanjo

 

Anny Hartwig kaj geamikoj faris multajn kaj rimarkindajn klopodojn por Subskribokampanjo laŭ modelo en Baden-Virtembergo.

Tie oni jam kolektis pli ol 7000 da subskri-boj.

Mi opinias, ke la klara teksto por tiu kolektado de subskriboj por Esperanto estas bone. Ĝi substrekas la valoron de Esperanto por paco kaj interpopola amikeco.

Sen interkompreniĝo ne estas kompreno! Gravas la frazo, ke la unuiĝo en Eŭropo nur ricevos elanon, se ne nur la politikistoj (ofte per helpo de interpretistoj) sed ankaŭ la civitanoj de Eŭropo povas paroli unu kun la alia. Ofte mi diras, ke la homoj en la eŭropa domo" ne havos multajn aŭ gravajn aŭ interesajn kontaktojn, se taŭga komprenilo mankas.
Do, estas ĉiam bona kaj laŭdinda afero, se samideanino aŭ
samideano entreprenas ion por Esperanto.

 

Subtenu ni la iniciativon de nia honora membro Anny Hartwig!

Cetere, ŝi ankaŭ partoprenas en la kostoj.    

 

Gosbert Gehlert                                                                                                                     

===

 

 

 

Eventoj en Kronach (Supra Frankonio)

 

Karaj lingvoamikoj!

En la bela urbeto Kronach, kiu situas en Germanio, kaj nome en la federacia lando Bavario, du grandaj kaj gravaj eventoj staras antaŭ la pordo.

En 2002 okazos la Bavara Landa Ĝarden-ekspozicio. Tiu ekspozicio, kiu alterne en certa ritmo ĉiam estas en alia urbo en Bavario, havas du celojn: forigi ,,hontindaĵojn" en la urbo (do, resanigi ne belaspektajn urbokvartalojn ktp.) kaj plibonigi la ĝeneralajn vivkondiĉojn de la civitanoj kaj plibeligi la urbaspekton. La granda parko - estu multaj verdaj areoj en la urbo - etendiĝas laŭlonge de la riveretoj Hasslach, Kronach kaj Rodach.
Tial la moto de la ekspozicio ,,Ek al novaj bordoj!". Tiu verda oazo en la urbo kreas novajn ripozlokojn kaj placojn por plej diversaj agadoj, ankaŭ estonte, kompreneble. Scenejo por aranĝoj, infanaj ludplacetoj, ekspoziciaj haloj ktp. kaj multaj arboj kaj florbedoj faros tiun areon centro de allogo en nia urbo.

En 2003 la urbo Kronach festos dum la tuta jaro - de la silvestra tago ĝis Silvestro - la miljaran urban jubileon. La fama pentristo Lukas Cranach la pli aĝa naskiĝis en Kronach en la jaro 1472 kaj mortis en Weimar 1553. La preparadoj por tiu jubilea jaro grandskale progresas. Ne nur la urbadministrado sub gvidado de la unua urbestro, Manfred Raum, sed ankaŭ multaj institucioj, sportaj- kaj kulturaj kluboj, firmoj, artistoj ktp. klopodadas aranĝi interesan, multkoloran kaj varioplenan programon.

Nun la peto: Multaj, multaj Esperantoamikoj, ne nur en Germanio sed en la tuta mondo, sendu bildkartojn (ili faras bonan impreson) aŭ mesaĝojn (kompreneble Esparante) per alia vojo, dezirante bonan sukceson por ambaŭ okazaĵoj. Vi povas ankaŭ proponi, ke oni nomi vojeton en la parko aŭ en la urbo ..Esperanto-Weg" aŭ ,,Zamenhof-Weg" (Weg = vojo).
Plue estus via deziro, ke la prospektoj por ambaŭ eventoj ankaŭ havu gravajn klarigojn en nia internacia lingvo Esperanto. 

 

Mi esperas, ke mi ne faris vanan peton. Atentu, ke nur granda amaso da mesaĝoj montras al la urbestro, membroj de la magistrato kaj aliaj respondeculoj, ke Esperanto vivas kaj estas parolata mondskale.

 

Dankon por via helpo!

Jen la adresoj:

 

Stadt Kronach,

Veranstaltungsbetrieb,

Marktplatz 5

DE-96317 Kronach, Germanio

Faksilo: +49(0)9261/97310

Sincare kaj esperplene salutas

Gosbert Gehlert

BELO-prezidanto

===

 

 

Reagoj el Esperantujo

 

Estimata ĉefurbestro,

Estimataj bavaraj,

 

Unue mi deziras al tutaj bavaraj Feliĉan Novjaron kaj nova jaro esti, por vi ĉiuj, la plej bona.

Okaze de la Bavara Landa Ĝarden-Ekspozicio (2002) ankaŭ - de la silvestra tago ĝis Silvestro - la miljaran urbon jubileon (2003), la Asocio Esperanto el Gherla - Romanio, deziras bonan sukceson!

      

Ankaŭ mi havas proponon: estus bone ke unu vojeto el parko aŭ el urbo oni nomi "Esperanto - Weg" aŭ "Zamenhof Weg".

     

Restu sanaj kaj ĉion bonan.

 

Sincere,

 

MARIANA BERARIU

Gherla, Romanio

===

 

Multajn kontaktojn kaj sukcesojn al la Esperanto-Grupo de Kronach deziras Henri Masson, kunaŭtoro de "L'homme qui a défié Babel" kun René Centassi, eksĉefredaktoro de AFP (Agence France Presse) -- biografio de D-ro Zamenhof aperinta samtempe kun sia traduko "La Homo kiu defiis Babelon"-- ĉe L'Harmattan, Parizo.

Henri Masson  
http://www.esperanto-sat.info

===

Karaj Esperanto-gesamidenoj,
estimata urbestro de Kronach,

kun granda intereso mi legis pri la gravaj aranĝoj en la jaroj 2002 kaj 2003 en Kronach. Se ielmaniere eblas mi volonte vizitus kiel gasto la aranĝojn.
Mit tre ĝojus, se ankaŭ en internaciaj rondoj oni rimarkus tiujn eventojn.
Mi proponas la inaŭguro de "Esperanto" aŭ Zamenhof-vojo aŭ strato dum la festotagoj. Mi opinias ke tiu ĉi  povus helpi multajn eksterlandajn kaj
germanajn Esperantistiojn plani viziton en la urbo Kronach.

Gustav Neumair
Esperanto-Klubo Pfaffenhofen/Ilm
Winden 7
D-85298 Scheyern

===

 

Estimataj gesinjoroj

Okaze de via urbjubileo mi sendas tutkore gratulojn. Tamen mi tre bedaŭras, ke en via urbo ne ekzistas informojn pri ĉi tiu jubileo en la internacia lingvo
Esperanto. Mi ankaŭ proponas al via urba konsilaro, ke oni dediĉu straton aŭ vojon al la internacia lingvo Esperanto aŭ al la kreinto de ĉi tiu lingvo 
Ludoviko Zamenhof.

Mi restas kun afablaj salutoj
via
Bernhard Maurer
http://www.fen-net.de/~ea1448

 

Termine der bayerischen Ortsgruppen

Augsburg

Klubabende in der Regel am 1. Mittwoch im Monat um 19 Uhr im Bildungs- und Begegnungs­zentrum Zeughaus, Zeugplatz 4, 86150 Augsburg, Zimmer 108 (Heintzzimmer).

Nächster Klubabend: 06.04.2002 Mitgliederversammlung 2002

Klubvesperoj laŭregule la unuan  merkredon de la monato ekde la 19a horo en Lern- kaj Renkontiĝcentro Zeughaus, Zeugplatz 4, 86150 Augsburg, ĉambro 108 (Heintzzimmer).

Sekvanta klubvespero: la 06.04.2002 membrokunveno 2002

Gäste sind willkommen Gastoj estas bonvenaj!

Informationen unter / Informojn  Tel./tel. 0821/665339, Fax/fakso 0821/663466

Unsere Postanschrift Nia poŝtadreso:

Esperanto-Sprachklub Augsburg, Postfach 101524. 86150 Augsburg

Unsere E-Mail-Adresse lautet -  Nia ret-poŝta adreso estas: g.tucker@gmx.de.   

 

Forchheim

Treffen jeden letzten Montag im Monat um 19.00 Uhr ausser im April 2002 und in den Ferien , nächste Treffen: 25.02.2002, 25.03., 27.05. und 24.06.2002.

Informationen unter 09191/15218. 

Gäste sind immer willkommen.

München

Esperanto-Klub München

Der Esperanto-Klub München trifft sich jeden Donnerstag ab 19.30 Uhr im Hansahaus (Tel. 089/557704) in der Briennerstraße 39 (Nähe U-Bahn Königsplatz).

 

Münchner Esperanto-Jugend

Treffen jeden Dienstag im Bewohnerzentrum (BWZ) Neu­perlach (Kurt-Eisner-Str. 28, 81735 München)

Nürnberg

Esperanto-Gruppe Nürnberg e. V., Pirckheimerstrasse 11, 90408 Nürnberg, Tel/Fax 0911/359658 u. Tel. 0911/9904930, Fax 0911/451051 

In­ternet: http://www.esperanto-nuernberg.de/

Gruppenabend

in der Gaststätte Garten Kreta in Nürnberg-Schoppershof, Am Messehaus 20

am 25.04., 23.05. und 27.06.2002

Seniorentreff

(Cafeteria Heilig Geist, Spitalgasse 22) 15.00 - 17.00 (Esperanto-Unterhaltung bei Kaffee und Kuchen).:

am 08.04., 13.05. und 10.06.2002

NEU; Lern- und Sprechabend für Anfänger und Fortgeschrittene jeweils donnerstags von 19.00 – 21.00 Uhr

im neu eröffneten Bürgerzentrum „Villa Leon“, Philipp-Körber-Weg 1, Gruppenraum 1. Stock

(gegenüber dem ehemaligen Kulturladen Rothenburger Strasse)

nächste Termine: 18.04., 16.05. und 20.06.2002

NEU: Lernrunde „Vendreda Rondo“ jeweils freitags von 10.00 – 12.30 Uhr Im Heilig-Geist, Spitalgasse 22, Gruppenraum 1. Stock

Leiterin: Ester Keil-Grosser

Am 26.04., 24.05. und 28.06.

 

Pfaffenhofen

Info bei: Franz Knöferl (Ritter-Gerold-Str. 28, 85302 Gerolsbach, Tel 08445/ 911597

Fax 08445/9279880.

Franz Knöferl

Ulm

Germana-Internacia Societo r.a. Ulm/Neu-Ulm ĉiam ven-drede 19.30 horo kunvenas en la lernejo de la Staatliche Realschule Neu-Ulm, Albert-Schweitzer-Str. 12, escepte dum la ferioj.

 

 

 

JHV 2002 der Esperanto-Gruppe Nürnberg

BELO- ĈEFKUNVENO 2002

Städtepartnerschaft Forchheim(Oberfranken und Gherla(Rumänien)  Ĝemeleco inter Forchheim(Supra Frankonio) kaj Gherla(Rumanio)

Subskribkampanjo

Eventoj en Kronach

 

Termine der bayerischen Ortsgruppen

 

 

===

 

Informationen aus Deutschland – Informoj el Germanio

 

 

===

Bavelidotag 2002

Esperanto-Kurs der DEJ

LAMA-ARANĜOJ 2002

Eurogeld und Eurosprache

 

 

 

GROSSE  W E R B E A K T I O N  für Esperanto!
Machen Sie mit!
MIA ŜLOSILTRUO/Mein Schlüsselloch (ein in sich abgeschlossener kleiner Esperanto-Kurs und umfangreiches Informationsmaterial) ist in einer Auflage von  1 0. 0 0 0  Exemplaren erschienen!!
Daher nur Euro 0,75 / DM 1,47; ab 3 Exemplaren 10% Rabatt. Zum Verteilen an Interessenten!

Die Lehrbücher der MIA-SERIO enthalten Lösungen zu allen Übungen; daher eignen sie sich bestens zum Selbststudium.

Die Esperanto-Bücher der MIA-SERIO wurden vom Deutschen Esperanto-Institut als sprachlich einwandfrei anerkannt.

Ausführliche Informationen mit Beispielseiten und Preisangaben finden Sie hier.

===

 

 

Einladung zum Bavelidotag am 15. Juni 2002 in Ludwigsburg/Marbach

 

Wir treffen uns um 10.00h am Bahnhof Marbach anlässlich des Ludwigsburger Pferdemarktes. (Von Stuttgart aus mit der S- Bahn zu erreichen)
Geplant sind Stadtspiel /Stadtführung durch Marbach, gemeinsames Mittagessen mit anschliesender Fahrt vom Bahnhof Marbach aus mit der S- Bahn nach
Ludwigsburg, Fußmarsch 20 min. zur "Bärenwiese", wo der Rummel des Pferdemarktes aufgebaut ist. Dort Vergnügen bis zum Umfallen oder bis der
Zug nach Hause geht.
Begrenzte Übernachtung bei Familie Rommel in Steinheim nach vorheriger Absprache möglich.
Kontakt:
Familie Rommel
Lurchenweg 5
71711 Ludwigsburg
07144-209172

KarinRommel

 

===

 

Die Deutsche Esperanto-Jugend präsentiert:

Bundesweiter Esperanto-Kurs in Eisenach

 


Alle, die schon immer mal Esperanto lernen wollten, irgendwann schon mal einen Kurs angefangen haben oder einfach ihre Kenntnisse in geselliger Runde ausprobieren und erweitern möchten, sind zu diesem Kurs in Eisenach (am Thüringer Wald) herzlich eingeladen.
Je nach den Kenntnissen der Teilnehmer werden Kleingruppen gebildet.
Die Jugendherberge liegt am Fuße der Wartburg, die sicherlich auch einen Besuch wert wäre.

Datum: 1. -3. März 2002
Anreise: nach Möglichkeit bis zum Abendessen (ca.18.00 Uhr)
Abreise: ca. 12.00 Uhr (ohne Mittagessen)
Ort: JH Artur Becker
Mariental 24
99817 Eisenach
Tel: 03691 / 743259
E-mail: jh-eisenach@djh-thueringen.de


Seminarkosten je nach Kategorie:
1. Teilnehmer unter 27 Jahren zahlen 20,- ? und bekommen Fahrtkosten bis in Höhe der Bahnfahrkarte 2.Klasse mit BahnCard bis maximal 50,-? erstattet.
2. Teilnehmer ab 27 Jahre tragen die Herbergskosten in Höhe von 45,-? selbst und bekommen keine Fahrtkosten erstattet.

3. Nicht-Mitglieder der Deutschen Esperanto-Jugend können vor Ort die kostenlose Schnuppermitgliedschaft erhalten. Natürlich ist es jederzeit möglich, zahlendes Mitglied der DEJ zu werden.

Anreise:
Pkw/ Bus: A4 bis Eisenach, Richtung Wartburg.
Bahn: bis Hauptbahnhof Eisenach, weiter mit Stadtbus Linie 3 bis Haltestelle Liliengrund, 300 m bis zur JH. Bus Linie 3 fährt am Freitag jeweils zur vollen und zur halben Stunde, letzter Bus um 20:30 Uhr

Anmeldung:

Die Anmeldung geht bis allerspätestens zum 20. Februar
an:

Isabel Frey, App.246, Hunsrückstr.6a, 54295 Trier,
Tel.:0174 1363827,
E-mail: isabel_frey@yahoo.de

 

Isabel Frey

(Mail-Formular unter www.esperantojugend-sachsen.de)


===

 

Varbado

 

La redaktoro de “BELO-INFO” proponas al ĉiuj bavaraj kaj germanaj Esperantistoj viziti la hejmpaĝon

de la “Esperanto-Liga Berlin”

http://www.EsperantoLand.de

 

===

 

 

GERMANA ESPERANTO ASOCIO (GEA)

 

 

Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA)

Esperanto-Ligo Neubrandenburgo, ELN (regiona Esperanto klubo)

 

adreso : Werner Pfennig, Uns Hüsung 29 / 1104, DE - 17034 - Neubrandenburg

telefono : privata : 0049 (0) 395 422 13 98, fakso 012 12-5-196-39-507

e-posto : werner.pfennig@web.de  werner.lewien@t-online.de

Interreto : www.esperanto-nb.de (regiona klubo kaj LAMA) aŭ www.esperanto.de (GEA)

 

LAMA-ARANĜOJ de la jaro 2002

al ĉiuj personoj kaj grupoj, kiuj rilatas al Meklenburgio-Pomerio

                                                                                                 Neubrandenburgo, januare 2002

 

Tre estimataj gekolegoj,

Per tiu informo ni prezentas al vi niajn plej gravajn Esperanto-aranĝojn de nia federacia lando Meklenburgio-Pomerio al kiuj ni tre kore invitas.

 

Plej forte ni rekomendas du aranĝojn, kiuj ĉiujare okazas, nome nia :

 

SEFT (Somera Esperanto Familia-Feria Tendaro), 

 

Semajnfina Esperanto Seminario, al kiu tre bezonas kursestrojn.

 

Sendepende, ĉu vi interesiĝos pri nuna aŭ venontaj jaroj, informu nin pri viaj demandoj, petoj kaj problemoj. Permesu, ke mi prezentu al vi la novajn datojn de niaj aranĝoj, estu tre bonvenaj :

 

 

membrokunveno (baloto) de LAMA, sabaton, la 23-an de marto 2002

loko : urbo Güstrow, gastejo “Pavarotti”, Eisenbahnstr. 11, (100 m de stacidomo).

komenco : je la 09.00-a horo, fino : ĉirkaŭ je la 17.00 –a horo

programo :

            - malfermo, decido pri tagordo, akcepto de proponoj, elekto de balotkomisiono,

            - raportoj de estraro, kasisto, komisionoj,

- propono kaj elekto de membroj  pri novaj estraro kaj komsionoj,

- decido pri la akceptataj proponoj,

            - deklaro de nova estro de LAMA, prezento de agprogramo,

            - spekto de urbo aŭ regiono (ekskurso al akvomiraklo).

 

III-a Pomerania (ĉelima) Esperanto-Renkonto, 25-an de majo 2002

loko : urbo Prenzlau

komenco je : 09.00-a horo en kafejo "Ovi's Pub, tiu kafejo troviĝas en hotelo "Overdiek", Baustr. 33.

      10.00-a – 11.00-a horoj, bonvenigo, salutvortoj, interkonatiĝo, programinformo, kafumado, teumado, klaĉado,

      11.00-a - 13.00-a horoj, promenado laŭ la mezepoka urbomurego, vizito de la urbocentro,

      13.00-a - 14.30-a horoj, tagmanĝo en gastejo "Schützenhaus",

      14.30-a - 17.00-a horoj, vizito de la muzeo de la monaĥejo Domenikanoj aŭ, se ni deziras :  promeno laŭ la bordo de la lago Ueckersee.

      17.00-a - fina horo         adiaŭa kafumado, teumado, kantado, recitado, rakontoj pri niaj travivaĵoj en Esperantujo.

Alveno per aŭto:

                  La hotelo "Overdiek" videblas dekstre, se oni veturas laŭ la urba ĉefstrato de Berlina aŭtostrato en la direkton al urbo Anklam. Antaŭ la hotelo dekstren en la sakstraton, parkejo

                  por aŭtoj estas je fino de tiu strateto.              

Alveno per trajno:

                  Ekde stacidomo demandu pri urba aŭtobusa linio ĝis la hotelo.

Loka komitato: Edeltraut Henning, 00493984 807647, reto : Henning@worldmove.de

 

XXV-a SEFT (Somera Esperanto Familia-Feria Tendaro, 19-an ĝis 28-an de julio 2002

loko : tendejo Tomsdorf (Thomsdorf) apud urbeto Feldberg, en la “Meklenburgia Lagaro”

kondiĉoj : memprizorgo. Kiu bezonas subtenon, kuraĝe kaj senĝene skribu al viaj germanaj geamikoj aŭ informu nin, laŭ eblo ni volonte helpos. Detalojn: vidu apartan invitilon.

 

37-a Semajnfina Esperanto Seminario, 25-an ĝis 27-an de oktobro 2002

loko : urbo Neubrandenburgo, junularo klubejo,

tempo : de vendrede vespere 19.00-a horo ĝis dimanĉe tagmeze,

okazos kursoj, informoj, diskutoj, prelegoj.

Jam nun varbu interesulojn, novamikojn, spertulojn. Ni urĝe bezonas kursestrojn !

 

Zamenhof-festo 2002 de LAMA

loko : urbo Stralzundo (Stralsund),

dato : sabaton, la 07-an de decembro 2002

programo : prelego "la ideo de Zamenhof kaj nuntempa socio" 

                   vizito aŭ prelego pri la Hanso-urbo Stralzundo.

 

Koresponda kurso de Esperanto

LAMA metis en interreton korespondan kurson laŭ la sukcesa Schödl-kurso de GDREA.

Informu ĉiujn interesulojn pri la ebleco ellerni nian lingvon per dekdu lecionoj.

Ĉiu, kiu partoprenas tiun kurson, vi invitu al la Semajnfina Esperanto Seminario.

Hejmpaĝo de la kurso, ĝi estas iom komplika, do zorgeme tajpu ĝin :

 

http://home.t-online.de/home/rok.ovo@t-online.de

      

La saman kurson ni, laŭ peto, ankaŭ dissendos al interesuloj kaj prizorgantoj de interesuloj.

 

Kun ĝojo kaj intereso mi atendas viajn demandojn, laŭdojn, kritikojn kaj proponojn! Vizitu nin en interreto ! 

Tre kore salutas

 

Via Verner Fenig (Werner Pfennig)

estro de LAMA

===

 

Eurogeld und Eurosprache

 

Main Rheiner 11.1.2002
Eurogeld und Eurosprache

Mit der Einführung des Euro ist ein alter Traum der Esperanto-Bewegung in Erfüllung gegangen. "Die Idee einer gemeinsamen europäischen Währung ist eng mit dem Gedanken einer gemeinsamen europäischen Sprache verbunden", erläutert Ulrich Matthias, Vorsitzender der Esperanto-Gruppe Wiesbaden. Der Erfinder des Esperanto, Ludwig Zamenhof (1859-1917), habe sich bereits 1915 während des Ersten Weltkrieges für die Gründung der "Vereinigten Staaten von Europa" ausgesprochen. Von 1921 bis zum Zweiten Weltkrieg setzte sich der rumäniendeutsche Buchhändler Josef Zauner entschieden für Esperanto, die Gründung eines Europäischen Parlaments sowie für eine europäische Währung ein. Nach Informationen der Vereinigung Promeuro gilt eine von ihm herausgegebene Esperanto-Postkarte als der erste bekannte Aufruf zur Einführung einer Europa-Währung. Sein Vorschlag, Esperanto in "Europa Lingvo" ("Europa-Sprache") umzubenennen, stieß jedoch auf entschiedenen Widerstand von Seiten japanischer Esperanto-Sprecher.
"Der Euro ist da. Wann kommt Esperanto?"  red.

Mit freundlichen Grüßen
Leopold PATEK
Klosterneuburg, Stadt der Völkerverständigung

===

Bavelidotag 2002

Esperanto-Kurs der DEJ

LAMA-ARANĜOJ 2002

Eurogeld und Eurosprache

===

 

 

Informationen aus aller Welt – Informoj el la tuta mondo

 

Festivalo de Interesoj

Nova kompaktdisko el Francio

Tejo-seminario

Informletero de LVE

Radio Havanna bei ROI

Retradio: Nova redaktoro de la Revuo "Esperanto

 

Novaj interretaj Esperanto-servoj

 

 

===

Karaj samideanoj,

Ĉi tiun jaron, en la lernajo de mia pli malgranda filino ( Juliette: 6 jaroj), oni festos la printempan alvenon kun kostuma festo.
La temo estos " Infanoj el mondo".
Mi ekpensis ke, se la infanoj ricevus poŝtkartojn el diversaj landoj, eble reprezentaj infanojn, estos la okazo por iu ( mi!) paroli pri la komunikadaj eblecoj oferantaj per nia universala lingvo.


Dankegon al ĉiuj kiuj povos sendi poŝkarton reprezentanta infano(j)n el iliaj landoj, kompreneble, antaŭe la 19-an de marto.


Nur necesigas kelkajn vortojn ( "saluton el...) eble en via lingvo kaj en Esperanto.

Mi certe respondos al tiuj kiuj indikos iliajn adresojn.

La lerneja adreso estas:
Ecole maternelle "Les petits mousses"
76370 BERNEVAL LE GRAND
FRANCE

Multe dankon.
Amike.
Dominique Corrieu-Chapotard
dominique.chapotard@cario.fr

 

PASPORTA SERVO 2002 APERIS



Mi povas sciigi al vi ke Pasporta Servo 2002 aperis.

Ĉiu gastiganto ricevu ĝin ĝxis marto. Ĉiu alia Esperantisto nepre aĉetu ĝin!

 

Informu ĉiujn vojaĝemulojn kiujn vi konas, kaj mendu stokon por vendi ĝin ĉe la Libroservo de UEA. Vi eble eĉ havos malgrandan profiton:  se vi mendas tri aŭ pli, vi ricevos rabaton. Por kelkaj landoj validas specialaj rabatitaj prezoj.
 
HEJMPAGXO DE PASPORTA SERVO

La hejmpaĝo jam montras la informojn de la nova adreslibro, inkluzive de la mapoj kaj la frontpaĝo.

Ĝi eĉ jam enhavas kelkajn aldonojn kaj ŝanĝojn! Cetere, ĝi uzas la samajn kontraŭspamajn formojn de la retadresoj, kun la aldonaj ciferoj. En la parto por posedantoj de la adreslibro mi uzis specialan varianton, samkiel en la Esperanto-Adresaro.

Derk Ederveen

kompilanto de Pasporta Servo


http://www.esperanto.nu/ps

http://www.esperanto.net/ps  
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/PasportaServo


* Pasporta Servo strebas teni 1300 gastigantojn en eldono 2003! Helpu nin! *


ALIĜU AL ESPERANTO-ADRESARO:
http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo
===

 

 

Festivalo de Interesoj-4 en Ivanovo: pli ol 500 vizitintoj

 

Diversajn aranĝojn de la 4-a Festivalo de Interesoj, okazinta la 16-17-an de februaro en Ivanovo entute vizitis ĉirkaŭ. 500 personoj. La festivalon daŭre
ĉeforganizis Junulara E-teamo de Ivanovo, tial ĉeestis ankaŭ E-gastoj de aliaj urboj: de Moskvo, Ĉeboksary, Niĵnij Novgorod kaj Kostroma.

Enkadre de la Festivalo prezentiĝis multegaj kluboj, teatraj studioj, bardaj laŭreatoj, rok-muzikistoj, psikologoj, sociaj iniciatoj kaj simple interesaj homoj.

Ĉestis kontraŭnarkotistoj, montaraj grimpistoj, tuta aro da motorbiciklistoj en samaspektaj ledaj jakoj, aerobikistoj, rokenrolaj dancistoj, kaktobredistoj, skoltoj, jogoj, obstine provis enpenetri sciencologoj (ili ne estis akceptitaj, ĉar religiaj kaj politikaj organizoj ne rajtas partopreni la Festivalon) ...

Certe neniam estis forgesata Esperanto. Ĝi ne estis altrudata, sed ial tute nature ĝi regule menciiĝis. Ja Esperanto estas jam vaste konata en la medio de la junularaj
organizoj de nia urbo, ĝin aŭ parolas aŭ studis pluraj aktivuloj de tiuj.

Ĉi-jare la Festivalo estis finance kaj organize subtenita de la junulara komitato de la regiona administracio, kiu krome iniciatis kadre de FestI kunvenon pri plua kunlaboro de junularaj organizoj de la regiono. Estis amuze, ke dum tiu kunveno reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj organizoj, respondante pri ilia rilato al kunlaboro, diris proksimume tiel: "jes, ni volas kunlabori, ni eĉ kunlaboras - kun esperantistoj!". Iuj, kuntekste de la parolado pri junulara movado erare nomis ĝin

"Esperanto-movado" :-)...
Kaj tio ne estis plene hazarda misdiro, ĉar en Ivanovo reale la kunlaboro inter junularaj kluboj kaj organizoj dum lastaj jaroj estis ĉefe propagata pere de la prizorgataj de esperantistoj aranĝoj - Festivalo de Interesoj kaj somera tendaro por aktivuloj de junularaj kluboj - "Inyje". Ekzistas eĉ kiel formo de kunlaboro Asocio de ivanovo-aj junularaj kluboj (rusa mallongigo kun speciale elektita E-aspekto: AMIKO).

Pri la Festivalo abunde raportis lokaj televido, radiostacioj kaj gazetaro.

Andrej Grigorjevskij

===

 

 

Nova kompaktdisko el Francio

 

Karaj samideanoj de Bavario

Naskiĝis en Dordonjo (Francio) en la lulilo de la grupo Esperanto 24 kompaktdisko kies patro Thierry FAVERIAL jam konigis sin de la kongresanoj dum UK en Montpellier (98). Tie  li montris sian talenton kantante kaj gitarludante dum la
spektaklo "la velado" prezentitaj de "la Kompanoj".
Post sia partopreno en komuna bebo, t.e. la KD "Survoje" de la bordoza grupo "la Kompanoj", aperita en la kolekto 2000 de  Vinilkosmo, Thierry Faverial revenas soliste kun "DUONE", en  kiu li rolas kiel komponisto, muzikisto, kantisto kaj aŭtoro de kelkaj tekstoj, por prezenti 10 kanzonojn, kies plej granda parto estas originala.
"DUONE" per sia melodia riĉeco, miksas la spicajn saporojn de intimeca latinĵazo kun la diversaj ritmoj de la eŭropa kanzonaro.
Ĉiu el la titoloj estas invito al vojaĝo, en aparta etoso, kiu foje kondukas al revemo aŭ dramo, foje al voluptemo aŭ poezio.
Thierry nun produktas verkon de muzikisto, lasanta longajn sonajn periodojn por la ventinstrumentoj, tie kie la muziknotoj esprimas tion kion la vortoj ne ĉiam fidele povas diri. Oni mergiĝas en gitara kaj saksofona universo, asociita kun tekstoj ofte esprimplenaj (dankon al la amiko Marcelo Redoulez), foje pli malpezaj, universo el kiu oni ne eliras sen emocio.

   Esperanto 24
   22b rue Charnay Frachet
   24000 PERIGUEUX

Ĝi kostas 15 eŭrojn plus afrankoelspezoj.

http: //www.esperanto.fr.st

Esperante ke la sonoj de "DUONE" baldaŭ ŝvebos en via rondo.

Eblas aŭskulti parton de la kanzonoj en Real Media formato ĉe
nia TTTejo rubriko Nova.

Amike al vi.

Esperanto 24

 

 

Vera Esperanta muziko
Se iu demandas vin, ĉu Esperanto havas muzikan kulturon,
donacu al tiu la kompaktan diskon Duone de Thierry Faverial
(Francio). Ĉiuj dek kantoj estas aŭskultindaj. Faverial kantas
kaj akompanas sin mem.
La tekstoj estas verkitaj originale en
Esperanto de li kaj de aliaj personoj. La kanto Malhoma Parizo
peras tristan impreson pri la franca ĉefurbo. La longa vojaĝo
rakontas pri la kruelaj travivajoj de iu knabo.Ĉe la
oceano / Staras la infano / Larmoj el okuloj / Frontas l'
ondoluloj. / Ili nokte venis / Kaj perforte prenis / Patron
for malpace.
Oni komprenas la tekstojn ankaŭ sen la akompana kajereto.
Resume: la disko estas ege rekomendinda!

 

Walter Klag         Monato Decembro 2001


 

BONAN NOVAN JARON 2002

 

 

===

 

 

 

TEJO-SEMINARIO "AKTIVA CIVITANECO" EN LITOVIO

 

TEJO invitas vin al la seminario "Aktiva civitaneco" en Litovio, de la 10a ĝis la

17a de marto 2002. Parte teoria, pri demokratio kaj socia partopreno fare de civitanoj, parte praktika pri teama kunlaborado, interhoma komunikado kaj organizado de projektoj.

La seminario strebos doni al partoprenantoj novajn ideojn kaj spertojn pri socia aktivado.


Repagiĝos minimume 50% de vojaĝkostoj. Aliĝu rapide ĉar la lokoj estas limigitaj.

Pliaj informoj:
http://www.tejo.org/seminarioj/aktiva_civitaneco.jsp


David-Emil Wickström

tejo a komitatano por germanio
komisiono por internaciaj rilatoj
estrarano de la germana esperanto junularo

 

===

 

INFORMLETERO DE LILLE-VILLENEUVE-ESPERANTO (LVE)

 

Saluton al ĉiuj vi !

Feliĉan novan jaron 2002 !! Nome de nia asocio, mi deziras al vi sanon, feliĉon, sukceson, prosperon kaj efikan
laboron cele al la progreso de Esperanto... neforgesante multe multe da euroj ! ;-)

NOVA RETADRESO : LVE-ESPERANTO.COM !

Tion decidinte en decembro 2001, la asocio Lille-Villeneuve- Esperanto ĵus havigis al si domajnnomon !

Tiel, ekde la 1a de januaro 2002, la retejo de L.V.E. lokiĝas ĉe la retadreso : http://www.lve-esperanto.com
La reteja enhavo restas sama : frontartikoloj, asocio, novaĵoj, biblioteko, Esperanto, kurso kaj ligilaro.
Kompreneble pluas ties disvolviĝo !
Fine, de nun vi povas retmesaĝi al la asocio ĉe la retpoŝt-adreso
asso@lve-esperanto.com.

24a DE MARTO 2002 : KAJTO KONCERTOS !

Ĉiujare okazas la regiona kongreso de la Nordfranca Esperanto-Federacio (Espéranto-Nord) : ĉijare L.V.E. ĝin
organizos en Villeneuve-d'Ascq je dimanĉo la 24a de marto 2002.
Ĉiokaze, ni akceptos la nederlandan muzik-grupon Kajto, kiu koncertos !
Kajto estas unu el la plej famaj muzikgrupoj
ene de la Esperanto-komunumo. La koncerto okazos dimanĉon posttagmeze la 24an de marto 2002, ekde la 15a30, en la
urbsalono "Espace Concorde" de Villeneuve-d'Ascq.
Jam povas vi aĉeti la biletojn por rezervi viajn sidlokojn!
- - -
Informo kaj Rezervo : +33(0)320832195 (Jean-Michel) aŭ +33(0)616984102 (Michel).
- - -
"Dormu milde", unu kanzono el ĝia lasta albumo, estas elŝutebla el la retejo (formatoj RA kaj MP3).


 
http://www.lve-esperanto.com/actualite


Samideane kaj plej elkore via,

Xavier DEWIDEHEM,
Komisiito pri Interreto.

===

 

Radio Havanna bei ROI

 

Radio Österreich International (ROI) macht es möglich 2 Esperanto-Sendungen zu hören und zwar im Internet
 < http://roi.orf.at/esperanto/ >
Natürlich das eigene Esperanto-Programm, welches immer beliebter wird, wie der 1. Platz in der Hörerpoststatistik 2000 belegt und das Esperanto-Programm von Radio Havanna, Kuba.
Hören Sie sich das an!

Weitere Informationen, siehe

 http://roi.orf.at/esperanto/es_demand.html


Mit freundlichen Grüßen
Leopold PATEK   

 

===

 

 

Retradio: Nova redaktoro de la Revuo "Esperanto

 

En speciala eldono de la "Trarigardo de la Esperanto-gazetaro" Barbara
Pietrzak interparolas kun la nova redaktoro de la "Revuo Esperanto", Stano
Marĉak.

En "Esperanto Ekspreso" parolas Jennifer Bishop kaj Zdravka Metz pri la
E-elsendoj de la aŭstralia radio-stacio 3ZZZ.

En la rubriko "Homoj kaj Problemoj" parolas Amri Wandel pri "Kosmo kaj ni".

Por aŭskulti la programojn iru al:
http://retradio.start.at
http://retradio.dr.ag
http://retradio.multimania.com
http://members.xoom.it/retradio
aŭ rekte al la koncerna retpaĝo
http://linz.orf.at/gast/antobern/retradio/progr021.html

Skribu al Pola Radio: esperanto.redakcio@radio.com.pl

Viajn komentojn kaj sugestojn pri la Retradio sendu al: aldone@hotmail.com

Mi atentigas ankaŭ pri  la 19-a Internacia Festivalo en Borken
27a dec 2002 ĝis 3a jan 2003 (kun plilongiga tago):
http://www.internacia-festivalo.de

Bonan aŭskultadon
deziras
Anton Oberndorfer

 

 

===

Novaj interretaj Esperanto-servoj

 

Infoservo de la Tirola E-Grupo

Alp-Adria Forumo

Dissendolisto de HEK

 

===

 

Nova info-servo de la Tirola Esperanto-Grupo en la germana lingvo

 

Saluton E-geparolantoj en Bavario !

Nome de la Tirola Esperanto-grupo mi volas prezenti al vi novan servon de ni. Ekde januaro 2002 ni monate ofertos al interesatoj nian servon "Informationsdienst". Kontrakte kun"Bavaresperanto" nia "Informationsdienst" estos dissendlisto por la interesatoj de Esperanto en la germana.

Certe vi jam spertis la saman. En via listo de interesatoj troveblas multe da nomoj, sed pro diversaj kaŭzoj (ekzamenoj, multe da laboro, familio, ktp) multaj el ili ne partoprenas viajn renkontiĝojn, kursojn, ktp. Aliaj deziras pliajn informojn pri Esperanto kaj nur volas lerni ĝin, se ili eltrovus iam specialan profiton por si.

Do, kion fari. Alvoki ĉiujn el ili pri novaĵoj, renkontiĝoj, ktp. estas tro multekosta kaj aldone bezonas tro da tempo. Aliaj personoj ne povas partopreni kursojn, ĉar ili vivas ekz. en Garmisch-Partenkirchen kaj ĉi tie ne ekzistas Esperanto-grupo. Ekzakte por tiu ĉi kialo servu nia "Informationsdienst".

Ĉar laŭ mia scio ankaŭ ne ekzistas E-grupojn en niaj najbaraj regiono (en Bavario la parto sude de Munkeno krom Weilheim), ni ankaŭ volas informi la geinteresatojn de tie. Pro tio ni ankaŭ informos pri kursoj, renkontiĝoj kaj aliaj novaĵoj en la suda parto de Bavario, la aŭstriaj landoj Vorarlberg, Salcburgio kaj Karintio, Liĥtenŝtejno kaj en la germanlingva parto de Sudtirolo.

En tiu ĉi dissendlisto ni monate informos interesatojn en la germanparolantoj en la menciitaj regiono pri diversaĵoj:

(1) novaĵoj pri nia grupo en Tirolo, kursoj en nia universitato, renkontiĝoj
(2) laŭ bezono tiaj novaĵoj pri Sudbavario, Salcburgo, Sudtirolo, Liĥtenŝtejno, ktp
(3) novaĵoj pri aliaj grupoj kaj asocioj en la ĉirkaŭejo (Nürnberg, Forchheim, Pfaffenhofen ...; Vieno, Linz, Graz; Slovenio, Trenio, Svislando ktp.
(4) novaĵoj el Esperantujo (la plej grandaj renkontiĝoj, ekzamenoj de UEA, libroservoj, PS kaj AR, ktp
(5) aliaj (pirlot-listo, artikloj en gazetaro, E kaj ekonomio (ĉ. turismo) ktp).

Pro tio ni nun ankaŭ bezonus vian helpon. Se ni informu pri novaĵoj en viaj bavariaj grupoj ni ankaŭ uĝxe bezonus informojn de vi pri tiuj ĉi novaĵoj. Plej bone se vi sendu ilin al “Bavaresperanto”, ĉar tiam mi ricevos ilin aŭtomate.

Mi antaŭdankas al vi pri viaj subteno kaj tre ĝojus pri malgranda retletero de interesataj klubestoj ktp. Tiuokaze mi ankaŭ volas deziri al vi feliĉan kaj sanan Novan (Euro-)Jaron 2002 kaj multan sukceson pri via Esperanto-agado.

Otmar Liebhart
el Zirl, Tirolo

 

===

 

Alp-Adria Forumo

 

El s.c.e:
----------

Saluton al ĉiuj!

Bonvenon al la nova Alp-Adria Forumo, trans naciaj limoj kaj la eŭropa Alp-Adria regiono, en la esperanta etoso!:)

Se vi vivas en iu de niaj landoj kaj interesiĝas pri komunaj projektoj de Alp-Adriaj landoj aŭ se vi ne vivas ĉi tie kaj tamen interesiĝas pri nia regiono aŭ niaj projektoj, vi estas kore bonvena ĉe nia forumo je
www.tirolo.org .

Ĝis tiam,

Otmar Liebhart

 

===

 

Fermita Dissendolisto de HEK estas anstataŭigita per Dissendolisto "Hilelismo"

 

Estas malfermita Dissendolisto "Hilelismo", anstataŭiginta la 22-an de decembro 2001 fermitan Dissendoliston de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK).
Adreso de la hejmpaĝo de Dissendolisto "Hilelismo" estas
http://groups.yahoo.com/group/hilelismo .
Pere de la dissendolisto oni povas:

1) esti informata kaj informi la aliajn pri novaĵoj en Hilelistujo,

2) partopreni kaj mem iniciati diskutojn pri diversaj demandoj el sferoj de la praktika vivsaĝeco, moraleco, religieco, filozofio...

3) elŝutadi diversajn materialojn de HEK,

4) partopreni aŭtomatajn voĉdonadojn,

5) partopreni ĉiudimanĉan rektan interretan komunikadon kun hilelistoj el la tuta mondo,

6) partopreni interretajn kunvenojn de HEK...


Bonvenon al la novmalfermita E-dissendolisto!

Hilelista Esperanto-Kalendaro por la jaro 2002 estas trovebla laŭ' la TTT-adreso: http://geocities.com/hilelista_komunumo/kalendareto.htm aŭ' mendebla en la retpoŝta formo laŭ' la retadreso:
hilelista_komunumo@yahoo.com


Mato Spekuljak
la kunordiganto de HEK

===

Ĵus publikigita provizora Programo de Hilelista Domo "Ĉervar-Porat" por jaro 2002!

 

En ĵus publikigita TTT-paĝo
http://geocities.com/hilelista_komunumo/hildomo.htm oni povas trovi provizoran Pogramon de la unua Hilelista Domo

"Ĉervar-Porat" (Norda Adriatiko, Kroatio) por jaro 2002. La paĝo estos de tempo al tempo kompletigata.

Bonvenon al somere unu el la plej bela anguleto de Adriatiko!

Mato Spekuljak
la kunordiganto de HEK

===

 

 

Festivalo de Interesoj

Nova kompaktdisko el Francio

Tejo-seminario

Informletero de LVE

Radio Havanna bei ROI

Retradio: Nova redaktoro de la Revuo "Esperanto

 

Novaj interretaj Esperanto-servoj

 

 

===

 

Germanaj kaj tutmondaj Esperanto-Kongresoj kaj aranĝoj

 

79- GEK

 

UEK 2002

LORENO E-O KONGRESO/STAĜO

 

Aranĝoj en Ĉeĥio

 

 

===

 

79- Germana Esperanto-Kongreso

17a-20a de majo 2002

Husum / Norda Germanio

 

Temo: Lingvo kaj naturo

 


Specialaj gastoj:
Osmo Buller - Ĝen.
Dir. de UEA
Gerrit Berveling - Red. de Fonto

*************

Husum - la pordo al la Haligoj
kaj al la insula mondo de la Vadmaro
.

Aminda ĝi estas, la griza urbo ĉe la maro de Theodor Storm, kaj multon ĝi ofertas. Romantikajn stratetojn en la historia malnova urbo, kie ankaŭ troviĝas la Theodor Storm-muzeo. Havenan etoson kun la hejmrevenantaj fiŝkaptŝipoj, kiuj ofertas la rikoltojn de la tago. La urbocentron, ĉirkau la "Tine", figuro de fiŝkaptista virino, kun multaj butikoj kaj kafejoj. La Kastelon, iama rezidejo de vidvinoj, kun kamenoj el la 17a jarcento, nun kun daŭre ŝanĝantaj ekspozicioj. Ĉirkaŭ ĝi la parkon kun 5-6 milionoj da krokusoj viole florantaj en la printempo. Verdan strandon ĉe la urbo, for de ĉiuj trafikĝenoj. Urbo pri kiu oni parolas!
Alvenu kaj profunde spiru. Ĉu vi sentas la aroman salaeron sur viaj lipoj? Malkovru la Nordan Maron, kun la ŝanĝoj de la tajdoj, kiuj plej markas la specifan aspekton de tiu ĉi pejzaĝo. Malkovru la Vadon, la vivomedio de multaj etaj bestoj, la manĝotablo de la marbirdoj. Malkovru la verdajn digojn, kie inter paŝtiĝantaj ŝafoj vi povas senfine vagadi, kie vi povas admiri neforgeseblajn sunsubirojn.

-------------
Organizado:    Christian Darbellay,  Kaiserstr. 39
                       DE - 24143 Kiel,  Tel. +49-431-73 77 88
                       ret-poŝto:
79.GEK@web.de

Aliĝilon al:    Esperanto-Nord,  Am Ostersielzug 6
                      DE - 25840 Friedrichstadt,  Tel. +49-4881-937 880
                      ret-poŝto:
79.GEK@web.de


Pagojn al:     Henning Hauge: Postbank Hamburg
                      BLZ 200 100 20,  Konto 8447 41-202
                     aŭ UEA-konto:  HEOT-Q

*************

PPP...  Plene Provizora Programo

Vendredo 17.05.2002
11.00            Gazetara konferenco
14.00-22.00  Bonvenigo
19.00-23.00  Inter(re)kona Babilado

Sabato 18.05.2002
09.30-22.00  Giĉeto funkcias (ne dum la Malfermo)
09.00-17.00  Informstando en la urbo
09.30-1145   Malfermo kaj Festprelego:
10.00-11.45  D-ro D. Willkommen: Lingvo kaj Naturo
12.58-17.44  Ekskurso - Schleswig
13.05-17.52  Ekskurso - Friedrichstadt kun ekumena diservo
14.00-18.00  Ekskurso - Husum
18.00             Informprelego pri Esperanto
19.30-23.00  Festa vespermanĝo kun salutoj
                     Muziko: Esperanto Desperado / DK

Dimanĉo 19.05.2002
 9.00-18.00  Tuttaga ŝipekskurso al la insulo Föhr
                     tra la Haligoj kaj fokaj sablobenkoj
11.00-12.30 Jarkunveno en Wyk sur Föhr
19.30-21.00 Prelego pri Theodor Storm germanlingva
2100-2300   Distra vespero en la bierfarejo

Lundo 20.05.2002
 08.00           Katolika Meso  -  A. Kronenberger
 09.00-10.45 Fakaj kunvenoj (maks. 5)
 11.00-12.45 Fakaj kunvenoj (maks. 5)
 09.00-13.00 Ekskurso - Vadmigrado
 09.00-1300  Ekskurso - Husum
13.15            Komuna tagmanĝo kaj Adiaŭo

Kunvenejo:  Hotel Theodor Storm
                     Neustadt 60-68,  25813  Husum / Nordsee
                     Tel: +49-4841-89 660 - Fakso 81 933

******************

Ekskursoj

Friedrichstadt

estis fondita de Friedrich la IIIa de Schleswig-Gottorf en 1621, planita kiel la plej granda haveno de okcidenta Eŭropo. Tio ne realiĝis, sed ĝi estas hodiaŭ ĉarma urbeto, ofte nomata Eta Amsterdamo pro sia nederlanda konstrustilo kaj siaj multaj kanaletoj. 
En Friedrichstadt okazos la dulingva ekumena diservo en la sola remonstranta preĝejo ekster Nederlando. Ĝin gvidos la pastroj remonstranta Gerrit Berveling (NL) kaj katolika Albrecht Kronenberger. Ĝin partoprenos ĉiuj 5 konfesioj reprezentitaj en Friedrichstadt.

Husum
la griza urbo ĉe la maro estas tute bunta, kiel vi povos konstati dum tiu-ĉi ekskurso, kiu gvidos vin tra ĝiaj ĉarmaj stratoj al la domo de Theodor Storm, al la frisa muzeo Nissen-domo kaj al la Ŝipa kaj Fiŝkaptada muzeo. Eble vi trovos ankaŭ tempon por viziti la etan Infan- kaj Tabakmuzeon.

Schleswig
situas je la fino de longa marbrako malfermita al la Balta Maro, la Schlei. Tie vi vizitos la historian Landan Muzeon Kastelo Gottorf kaj la Vikingejon Haithabu, la plej malnova urbo en norda Eŭropo.

Vadmigrado
estas unikaĵo, kiun vi povos travivi nur ĉe la Norda Maro. Dum kelkaj horoj vi promenos tra tiu aparta naturfenomeno sub la gvido de fakulo, kiu klarigos al vi la funkciadon de ĝiaj faŭno kaj flaŭro.

La dimanĉa ŝipekskurso estas inkludita en la kotizo.
Pramŝipo portos nin al la verda insulo Föhr, kie okazos la jarkunveno. Tiuj, kiuj ne volas kunveni, havos la eblecon partopreni busan rondvojaĝon. Post ĉirkaŭ unuhora paŭzo, ni reveturos per privata ŝipo dum ĉirkaŭ 3 horoj. Ĝi kondukos nin al diversaj specialaĵoj de tiu ĉi regiono, kiel la
- Fokaj sablobenkoj
La ŝipo veturos proksime de sablobenkoj, sur kiuj ripozas centoj da fokoj, kiuj tie ankaŭ naskas siajn idojn.
Estas konsilinde kunporti lornon.
- Haligoj 
Hooge, Langeneß, Oland kaj Gröde kiuj laŭvorte estas unikaĵo. Temas pri etaj insuloj sur kiuj la domoj estis konstruitaj sur artefaritaj altaĵoj, la varftoj, kaj tiel ne bezonas protektajn digojn.

***************

Aliĝilo kun prezoj

Nomo:
Familianoj:
Strato:
Poŝtkodo, urbo:
Telefono/-fakso:
ret-poŝt-adreso:

Partoprenkotizoj
La partoprenkotizoj inkludas la kompletan programon, inkl. de ĉiuj manĝoj de vendredo vespere ĝis dimanĉo vespere (escepte de la dimanĝa tagmanĝo, sed jes kafo kaj kuko sur la ŝipo) kaj la dimanĉan ekskurson, dum kiu okazos la jarkunveno.


Unua prezo por ordinara membro de GEA.
Dua prezo por junulo (ekde 1.1.1975), senlaborulo, familiano. 
Naskiĝdato se junulo  
ĝis 31.12.2001                      EUR  115 / 90
ĝis 31.03.2002                      EUR  125 / 95
Surloke en Husum                 EUR  140 / 103
Infano (3-14 j.)                     EUR   60
Patrono de GEA                   EUR   65
Ne-membro de GEA aldone EUR  +30 / 15
Donaco al la kongresa kaso  EUR
Eksterlandano el A-lando      EUR  105 / 80
Eksterlandano el B-lando      EUR   80 / 60

Restado: Prezoj por 1 persono/ 1 nokto inkl. matenmanĝo
Theodor Storm *** 2-/1-lita EUR 41 / 57
Aliaj hoteloj ch. 5-10 min. piede de la kongresejo:
Hotelo ***    2-/1-lita          EUR  44 / 54
Hotelo **     2-/1-lita           EUR  30 / 35
Mi deziras loĝi kun 

Ekskursoj
Friedrichstadt    sabaton      EUR  12
Husum              sabaton      EUR  10
Schleswig         sabaton       EUR  18
Vadmigrado                       EUR
Buse sur Föhr  dimanĉon    EUR   7
Husum             lundon        EUR  10
                       Sume

La aliĝo validas nur post pago de la kotizo.
Ĝi transdoneblas al alia persono, sed nur kun adapto supren de la pago, t.e. estas se junulo transdonas al plenkreskulo, necesas alpago de la diferenco, sed se plenkreskulo transdonas al junulo, la diferenco ne estos repagata.

Mi pagis je dato            (por GEK 2002)
UEA-konto:  HEOT-Q
Henning Hauge: Postbank Hamburg,
BLZ 200 100 20,  Konto 8447 41-202

Mi kontribuos al la programo  (vidu sube)
Mi petas ĉambron por faka kunveno  (vidu sube)
Mi pretas stari ĉe la informstando

Spaco por viaj aldonaj rimarkoj:



Bonvolu resendi al:  Esperanto-Nord, Am Ostersielzug 6
                       DE - 25840 Friedrichstadt,  Tel. 04881/ 937 880
                      ret-poŝto:
79.GEK@web.de

-----------
Christian Darbellay
Kaiserstr. 39
DE - 24143  Kiel /Germanio
+49 - 431 - 73 77 88
 

 

===

 

UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO  2002 EN FORTALEZA (BRAZILO)

 

La Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Sinjoro Nikola Rasic, vizitas la urbon Fortaleza (CE), kie li restos ĝis la 12-a de
oktobro por pritrakti aferojn pri la Universala Kongreso de Esperanto okazonta de ka 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2002 en la ĉefurbo
de la Ŝtato Cearao.
La Loka Kongresa Komitato atendas sugestojn por la plej signifa esperanta evento, kiu okazos en Brazilo la duan fojon.
La sugestojn bonvolu sendi al la adreso: <michelson@bol.com.br


Fonto: Michelson Savio Herbster Moura

BRAZILA ESPERANTO-LIGO
DEPARTEMENTO PRI KOMUNIKADO

 

 

LORENO E-O KONGRESO/STAĜO

 

En la nova TTT-ejo de  ESPERANTO-THIONVILLE vi trovos la informojn kaj aliĝilojn pri:

1)La Printempa staĝo de France-Est 30 kaj 31 de Marto 2002

2)57-a SAT-Amikara Kongreso 30, 31 de Marto kaj 01, 02 de Aprilo

Du aranĝoj, kiuj okazos samloke kaj samtempe en VIGY (Moselle-Francio) inter Metz kaj Thionville.
Proksime de tri landoj (DE, LU, BE) en bela naturo!

1) La Printempa staĝo de France-Est: Kvar nivelaj kursoj, prelego pri R.Schwartz, Distra vespero...Libro-Servo.

2) 57-a kongreso de SAT-Amikaro.
En la provizora programo:
Prelegoj:
Eddy Borsboom prelegos pri Raymond Schwartz, kiu naskiĝis en Metz apud Vigy, Catherine Roux faros E-lingvan prelegon pri Asocio por impostado super la
financaj Transakcioj, por helpi al la Civitanoj ATTAC, Bruno Masala pri interreto "Diskonigo kaj kunplektado de priesperantaj datumoj en Interreto",
Armand Hubert pri UNESKa kampanjo "Ni zorgu la pacon / Cultivons la paix", kiel delegito pri homaj rajtoj.

Distraj vesperoj:
La muzikgrupo Mannijo kantos en la franca, germana, luksemburga, okcitana... kaj Esperanto. De alia flanko la OKK estas en rilato kun Jomo, kaj Jacques
Le Puil kaj esperas, ke ili venos.

Budoj: de Amnestio Internacia ; eble de ATTAC,kaj de Kamparana Konfederacio ("Confédération Paysanne"), kiu batalas kiel ATTAC kontraŭ la senbrida
ekonomia tutmondigado. Amikeca Reto gvidlibro por vojaĝi novmaniere.

Libroservo de SAT-Amikaro kaj de La Gazeto.

Tuttaga ekskurso en urbo Metz kaj regiono ; duontagaj ekskursoj en la muzeo de la lorenaj ferminejoj ĉe urbeto Neufchef  aŭ promenado per turista
trajno inter Vigy kaj Hombourg-Budange.

Kursoj kaj ekzamenoj okazos.

BONAN NOVJARON 2002 AL ĈIUJ !


ESPERANTO - THIONVILLE
Bruno HENRY
5 rue Jean Mermoz
FR - 57100 THIONVILLE
+33 (0)3 82 54 32 91


ESPERANTO - THIONVILLE
Chez Association Jacques Prévert
10 boucles des Près de Saint-Pierre
FR - 57100 THIONVILLE
+33 (0)3 82 54 32 91

 

===

 

Antaŭinformo kaj salutoj el  Ustí nad Labem (Ĉeĥio)

 

E-klubo de Jiří Kořínek en Ustí n. L. (norda Ĉeĥio) preparas siajn tradiciajn aranĝojn venontjare en jenaj tagoj:
- La 15an Internacian kulturan festivalon ... 4.-6.10.2002
- 21an Ĉeĥan-Saksan Tagon ... 7.12.2002

Invitilojn por ambaŭ aranĝoj kun pli da detalaĵoj vi ricevos de ni enfrue.

 

Salutas vin referento de la E-klubo por propagando

Josef Kriz

 

 

 

 

 

 

 

 


Esperanto-klubo de Jiří Kořínek

en Ústí nad Labem

 

 

 

P. F. 2002

 

 

 

 


...  ni, klubanoj de

 

  Prezidanto: S-ro Miroslav Smyčka

                     Kojetická 90

                     400 03  Ústí nad Labem

                     por eksterlandanoj:

                     tel. 00420-47-553 24 17

                              por enlandanoj:

                           047-553 24 17

 

 por viaj urĝaj bezonoj vi povas uzi e-mejlon:

 

 j_kriz@volny.cz inter j jak kestas _

 

 

   Esperanto-klubo de Jiří Kořínek

en Ústí nad Labem (Norda Ĉeĥio),

deziras elkore

 al ĉiuj niaj geamikoj

kaj al ĉiuj E-simpatiantoj

firman sanon

kaj prosperan la duan jaron

de la 21a jarcento kaj

de la 3a jarmilo

 

Esperanto 

 


?

Por kio ĉi tiu lingvo utilas?

 

Por  kio? - ekzemple por jena grava afero:

ü      por ke ni ĉiuj kaj niaj posteuloj povu interkompreniĝi pere de facila internacia lingvo kun ĉiuj homoj de nia planedo kaj profiti de avantaĝoj, kiujn tia lingva proksimiĝo alportas

ü      por ke ni ne intertraktu kun anoj de grandaj nacioj humiligite pere de ilia lingvo (handikapitaj laŭ grado de ĝia scipovo), sed reciproke tute egalvaloraj pere de lingvo neŭtrala

ü      por ke la instalo de tia internacia lingvo (ekz. en la estonta multnacieca Eŭropa Unio) ŝirmu la transvivadon de ĉiuj etnaj kulturoj en la procezo de kultura tutmondiĝo (= globumigo) ...  kaj por ke sekve eĉ niaj pragenepoj povu esti edukataj en la lingvo de siaj  prageavoj.

 

Projekto de la internacia lingvo ESPERANTO, kies aŭtoro estas d-ro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), estas nuntempe - post 113 jaroj de sia ekzistado - disvastigita laŭvorte sur la tuta mondo. Ĝi  ne estas praktikata nur per amatoroj kiel nobla hobio, sed sisteme per ĝi okupiĝas  eĉ multaj   profesiaj  laborlokoj. Esperanto estas  la  lingvo internacia,   reprezentanta   nepran   lingvan   egalrajtecon de siaj uzantoj. Tial ĝi estas antaŭdestinita kiel ideala rimedo por  plialtigado  de   interkompreniĝo   de   nacioj.

Esperanto baziĝas je severe logikaj principoj. Pro ĉi tiuj avantaĝoj kaj pro riĉa vortprovizo.kaj esprimkapableco esperanto fariĝas ideala   rimedo por transporto de ĉiuspecaj informoj. Gramatikaj reguloj ne havas esceptojn; vortprovizo devenas plejparte de tiel nomataj internaciaj radikoj, kiuj enhejmiĝis en la plimulto da naciaj lingvoj. Eklerni Esperanton estas kelkoble pli facile ol de kiu ajn nacia lingvo. Tion oni eluzas por diskonigo de naciaj kulturoj helpe de tradukoj en esperanton kaj pere de ili  en pluajn naciajn lingvojn. Esperanto estas ankaŭ uzata  kiel laborlingvo dum sciencaj konferencoj kaj simpozioj, por eldonado de originaj kaj tradukitaj belartaj, sciencaj kaj teknikaj literaturaĵoj. Esperanto nuntempe jam firme enloĝiĝis en ĉiuspecaj lernejoj  en multaj ŝtatoj de la mondo kiel aŭ instruobjekto aŭ instrulingvo, helpe de kiu estas instruataj objektoj de diversaj sciencaj branĉoj. Logikon de esperanto kaj eblecon de preciza kaj unusenca esprimo oni eluzas pli kaj pli ofte en komputila tekniko por konservado de informoj akiritaj helpe de tiel nomataj "fontlingvoj" kaj por maŝinaj tradukoj inter du naciaj lingvoj. Gravan signifon de esperanto agnoskas krom multaj aliaj internaciaj organizoj ankaŭ UNESCO, kiu jam ek de la jaro 1954 kontinue kunlaboras kun UEA, kaj kiu rekomendas al siaj membroŝtatoj esplori eblojn por enkonduki esperanton kiel instruan objekton en lernejojn kaj kiel laborlingvon por internaciaj neregistaraj organizoj.

 

 

 

===

Kromaj Esperanto-Aranĝoj 2002 en Ĉeĥio

 

-4-a kongreso de handikapitoj, 2002-09-14/21 en Janske Lazne (montaro Krkonose - germane “Riesengebirge”)

-2-a IBIRE (internacia biciklista renkontiĝo) 2002-09-09/14 en  Dobrichovice apud Prago

-KAEST 2002 (Konferenco aplikoj de esperanto en scienco kaj tekniko) kun la ĉeftemo "Elektronikaj rimedoj" 2002-11-8/10 en Prago

-Kongreso de ĈEA kun solenaĵo okaze de 100-jariĝo de Praga E-klubo  2002-11-22/24 en Prago

-OSIEK-konferenco kun la temo "Intimaj temoj en Esperanto-beletro",  Prago 2003-07-19/25 (ne estas mistajpo, temas pri la jaro 2003, en
  2002 ĝi okazos en Belgio)

 

Petro Chrdle,

Anglicka 878,

CZ-252 29 Dobrichovice

Ĉeĥio
Tel.: x420 2 991 2201, fax: x420 2 991 2126
http://www.kava-pech.cz

 

===

 

 

 

 

79- GEK

 

UEK 2002

LORENO E-O KONGRESO/STAĜO

 

Aranĝoj en Ĉeĥio

 

 

===

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

Informationen aus der Welt

Esperanto-Kongresse und Veranstaltungen

Impressum

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Informoj el la tuta mondo

Esperanto-Kongresoj kaj -arangxoj

pres-indikaĵoj

 

===

 

Impressum

Titel: BELO-INFO

Herausgeber: Bayerische Esperanto-Liga e.V. (BELO)

Verantwortlich für die Redaktion: Frank Kasper

Redaktionsanschrift: BELO-INFO c/o  Frank Kasper, PF 73 01 28, 90243 Nürnberg, Tel 0911/9904930, Fax 0911/451051

Internetadresse: http://belo-retinfo@esperanto-bayern.com/

 

 

Verantwortlich für die Redaktion der vierteljährlich erscheinenden BELO-Mitgliederzeitschrift Esperanto en Bavario: Franz Knöferl

Redaktionsanschrift: Esperanto en Bavario, c/o Franz Knöferl, Ritter-Gerold-Straße 28, 85302 Gerolsbach, Tel 08445/ 911597, Fax 08445/9279880 und 08441/2041.

Internetadresse: http://www.esperanto-bayern.com

Erscheinungsweise: Vierteljährlich, jeweils im Januar, April, Juli und Oktober.                                                                  

Redaktionsschluss: Für die Ausgabe 2/2002 ist der Redaktionsschluss am 15. März 2002.

Bayerische Esperanto-Liga e.V.: Juristischer Sitz: Augsburg, Verwaltungssitz: Kronach, Vorstand: Gosbert Gehlert (Vorsitzender), Grazyna Herrmann (Stellvertreterin, Betreuung der Gruppen und Mitglieder in Bayern), Gerald Tucker (Stellvertreter, Kontakte zu Gruppen und Verbänden im Ausland), Dr. Gottfried Noske (Kassenwart), Frank Kasper (Mitgliederverwalter, Protokollführer, Computerbeauftragter).

Bankverbindung: Bayerische Esperanto-Liga, Kto.-Nr. 554303, Kreissparkasse Bad Tölz-Wolfratshausen, BLZ 70054306.

 

 

Zum Anfang dieser Seite - Al la komenco de tiu paĝo

 

Archiv von "BELO-INFO" - Arkivo de "BELO-INFO"

 

BELO-Indexseite  -  Indekspaĝo de BELO