Esperanto-Tagoj
de
Badenia-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO)
kune kun Bavara
Esperanto-Ligo (BELO)
7-an
ĝis 9-an de majo 2010
ESPERANTO –
ŜANCOJN – PROFITOJN
Torhaus, Gmünder Torplatz, Aleno
La BELO-printempo-renkontiĝo ĉi-foje okazis en la urbo
Aalen komune kun BAVELO, la tegmenta organizaĵo de la Badenia-Vurtembergaj
Esperanto grupoj de vendredo, la 7-a ĝis dimanĉo, la 9-a de majo. Post ŝanĝo de
trajnoj en Nürnberg kaj Crailsheim Gerda kaj mi alvenis ĝustatempe la fruan
posttagmezon Aalen, kie ni unue iris al nia hotelo „Hotel Villa Rad“.
Por
frualiĝintoj jam je la
![]() |
![]() |
|
| La unuaj gastoj renkontas antaŭ la ŝparkaso | Frank Kasper el Nurenbergo ĉe pentraĵo de Sieger Köder |
Loĝantoj kaj alvojaĝantoj renkontiĝis al komuna vespermanĝo, akompanata de
muziko, en la restoracio „Alter Löwe“ en la malnova urboparto. La malnova
urboparto de Aalen estas vizitinda – ĉio estas ankoraŭ tiel impresa, kiel ĝi
estis en pasintaj tempoj. Renkontiĝis preskaŭ 20 partoprenantoj el Bavario kaj
kelkaj pli el Badenio-Vurtembergo.
La sabatan matenon ni renkontiĝis en la „Ulmschneider-Saal“; la programo
komencis per salutvortoj kaj ĝeneralaj klarigantaj vortoj.
Poste ni decidis pri unu de la sekvaj labor-grupoj:
10:45 h:
• Ĝemelaj urboj (Armin Grötzner)
•
Laborgrupo Kulturministerio (raporto en la germana lingvo)
(Steffi kaj Gerald Tucker)
• Vikipedio (raporto en la germana lingvo) (Alois Eder kaj Ursula Niesert)
11.30
h
•
Varbada laboro,
foiro-standoj, „Mini-München“
( Varbado por Esperanto) (Alfred
Schubert kaj Karl Breuninger)
• Esperanto-muziko
(Johannes Müller)
• Interretaj dissendolistoj - Esperanto-interna komunikado (raporto en la germana lingvo) (Frank Kasper).
Post la tagmanĝo en greka restoracio ni renkontiĝis al
ekumena Esperanto vortdiservo en la St. Johann-preĝejo en la „Alter Friedhof”.
Poste ni revenis al la „Ulmschneider-Saal”; tie okazis, separita por BELO kaj
BAVELO, la jarĉefkunvenoj, en kiuj la membroj diskutis kaj voĉdonis internajn
aferojn.
Komuna vespermanĝo en la restoracio „Bierhalle” finis la tagon. Poste estis
planita „Noktogardisto-ĉirkaŭiro“ tra la malnova urboparto.
![]() |
| Dum la urbpromenado enscenigita de "nokta gardisto" |
La
dimanĉan antaŭtagmezon estis planita vizito de la termofonta banejo
„Limes-Thermen“; Gerda kaj mi tamen partoprenis je la 10:00 la Diservon en la
evangelia urbpreĝejo, poste ni tagmanĝis en la restoracio „Bierhalle“ kaj poste
ni reveturis al Erlangen.
Dum la kunveno ni havis belan, ne tro varman veteron; laŭ mia opinio estis la
kontribuoj ĉe la laborgrupoj tre informriĉaj (el la ambaŭ laborgrupoj, ĉe kiuj
mi partoprenis, mi ricevis multajn bonajn impulsojn); tie mi salutis karajn
geamikojn kaj plaĉis al mi ĝenerale la amika atmosfero Koran dankon al la
preparado-teamo kaj al la helpantoj de la kunveno, sinjorino Simon kaj sinjoro
Eder!
Gerhard Klingenhöfer
estro de la Esperanto-Grupo de Erlangen
Lasta aktualigo : 2010-06-27
Al la indeks-paĝo pri la raportoj pri la laborgrupoj en Esperanto
Al la germanlingvaj informoj pri la BAVELO-BELO-tagoj en Aleno
Zu den Informationen über die BAVELO-BELO-Tage in Aalen in deutsch