de Badenia-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO)
kune kun Bavara
Esperanto-Ligo (BELO)
7-an
ĝis 9-an de majo 2010
Raporto pri la laborgrupo „Ĝemelaj urboj“
I. Ĝenerale:
1. La interŝanĝo (skriba, buŝa aŭ persona) kun ne-germane-parolantaj partneroj estas por lokaj esperanto-grupoj sencohava pro la
- spertado de Esperanto kiel vivanta, vigla lingvo,
- instigo por la lingvolernantoj.
- senpera kaj reciproka ekkonado de la „fremda“ mondo.
2. Partnerecaj kontaktoj estiĝis private inter diversnaciaj grupoj, ofte ankaŭ multdirektite. Kutime ili ne estas finance subtenataj
flanke de iuj publikaj instancoj, sed nun utiligante la interreton ili disponas pri pli simplaj kontakteblecoj.
3. Ek de la formiĝo de la „Konsilantaro de la Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj“ en la jaro 1984 (germana sekcio prezidata de la
Supera urbestro de Stuttgart, d-ro Wolfgang Schuster) estiĝis ankaŭ peresperantaj kontaktoj kadre de t.n. urbaj ĝemeliĝoj; parte
ĉilastajn eĉ iniciatis unuopaj grupoj per siaj translimaj interligoj.
4. La partoprenantaj Esperanto-grupoj/-kluboj sentas sin konformaj al la opinio de la
Konsilantaro, ke „politikaj amikecoj inter ŝtatoj devas esti flegataj jam ĉe la bazo“.
II. Spertoj:
1. La kontaktoj inter diversnaciaj grupoj ne nepre dependas de la ekzisto de interurbaj ĝemelecoj.
2. Sed se tia ekzistas, la tiudirekta grupa aktivado laŭsperte trovas aplaŭdon, kelfoje eĉ subtenon.
3. Simile al la oficialaj interurbaj ĝemelecoj mem, kies vigleco dependas de la engaĝiĝo de la unuopa komunumo, la ebleco por la
peresperantaj kontaktoj respektive de ties daŭrigado dependas de la ekzisto de kunagemaj grupanoj.
4. Malfacile estas komencigi Esperanto-kontaktojn kun ĝemelaj urboj, kiam tie esperante parolantaj partneroj ne ekzistas aŭ nur malfacile troveblas.
5. Ĉikoncerne eventuale helpos – sed estas ankaŭ subteninda – la iniciato de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu instalis tiucele
centralon interrete atingeblan sub ghemelurboj@yahoo.com.cn.
III. Rezultato:
1. En oficialaj deklaracioj pri interurbaj ĝemeliĝoj preskaŭ ne rolas la lingva demando respektive estas konsiderata nur tiam, kiam temas pri la
instruado de lingvoj tradicie instruataj (en Germanio kutime la angla kaj la franca).
2. La antaŭkonferenca enketo inter la lokaj grupoj en Bavario montras, ke aŭ ankoraŭ malmultaj grupoj konscias pri la graveco de transnaciaj
intergrupaj kontaktoj aŭ ne estas interesitaj pri la instalado de ĉitema informreto, eble pro tio, ĉar ili ja jam havas „siajn“
eksterajn interrilatojn. Supozeble en Baden-Virtembergio la situacio similas al tiu en Bavario.
3. Aliflanke dum la kunsido estis raportate pri tre viglaj kaj ideoriĉaj partnerecaj interrilatoj aŭ kadre de urbaj ĝemelecoj aŭ pere de privataj kontaktoj.
4. Cele la formadon de sudgermana informreto pri peresperantaj (urbo-)partnerecaj kontaktoj montris sian intereson parte per detaligitaj raportoj,
parte per persona ĉeesto dum la kunsido sep representantoj de lokaj grupoj el Bavario kaj tri el Baden-Virtembergio,
nome el Bavario: Augsburg – Erlangen – Forchheim – Kronach – München – Pfaffenhofen – Weiler-Simmerberg,
el Baden-Virtembergio: Aalen (du reprezetantoj) – Karlsruhe.
5. La kunordigon de la en Aalen decidita informreto transprenis provizore la reprezentanto de la laborgrupo Esperanto en la
Popola Altlernejo de Kronach, Armin Grötzner.
Armin Grötzner
Letzte Aktualisierung am : 20.06.2010
Reen al la indeks-paĝo pri la raportoj pri la laborgrupoj en Esperanto
Reen al la informoj pri la BAVELO-BELO-tagoj en Aleno en Esperanto
Zum Bericht über die Arbeitsgruppe "Partnerstädte" (in deutsch)
Zurück zur Indexseite zu den Berichten der Arbeitsgruppen (in deutsch)
Zurück zu den Informationen über die BAVELO-BELO-Tage in Aalen (in deutsch)
Reen al la raporto pri la BAVELO-BELO-tagoj en Aleno (en Esperanto)
Zurück zur Übersichtsseite von BELO in deutsch