Ingo Cesaro:
SEN FLUGILOJ
|
senflugile ili soras antaŭ niaj okuloj tra la aero tiel ke spektante ni preskaŭ svenas
multoj asertas anĝeloj ne bezonas flugilojn flugiloj perturbas lezojn ili suferas se entute nur ĉe la flugiloj
daŭris jarcentojn ĝis ili lernis vivi sen flugiloj nur kun la doloro ĉe la rando de la neekzistantaj iel tutproksima malsenteble lontana
estas pli facile por ili sen flugiloj sed multe pli grave suferi je tiu lontana sed tiel proksima doloro sen flugiloj
|
Tradukis el la germana: Armin Grötzner
Reen al la komencpaĝo de la Kronaĥa laborrondo Esperanto
Zurück zur Startseite des Kronacher Arbeitskreises Esperanto
Hier finden Sie eine Fotoschau von der BELO-Tagung im Oktober 2003 in Kronach
Ĉi tie vi trovas bild-prezentadon de la BELO-kunveno en oktobro 2003 en Kronaĥ