Letero al la geamikoj de nia Esperanto-grupo en Kronach

Kronach, fine de oktobro 2008

Karaj geamikoj de nia grupo (aŭ ĉu ni skribu: grupeto?),
 
jesja
, estas tia nia situacio, ke ni ne trovas multajn kuncivitanojn, kiuj venus al niaj ĉiusemajnaj kunvenoj: Ĝis la komenco de la nova lernperiodo en la Popola Altlernejo de Kronach ni estis el origine ĉirkaŭ 15 nur kvar fideluloj, nome Gosbert Gehlert, Armin Grötzner, Siegbert Herrgesell kaj Brunhilde (Bruni) Lorenz. Antaŭ kvar semajnoj venis nova virino, kiu ŝajne havas seriozan intereson lerni nian komunan lingvon. Pri tio ni en pliaj komunikoj, kiam ni tiurilate vidos pli klare, raportos al Vi.

Nu, dum ĉitiu jaro ni ne produktis multon. Pro tio ni decidis komune skribi komunikojn pri tio, kiu la unu aŭ alia el ni trovis komunikinda. Kiel Vi verŝajne scias, la plej viglaj kontaktoj  – kun „viglaj“ ni ne volas troigi, sed estas ja fakte kontaktoj – estis inter Hennebont en Bretonio kaj nia urbeto de Supra Frankonio en la nordo de Bavario. – Antaŭnelonge ni legis pri la komisiito de la UEA pri ĝemelaj urboj; sur ĉitiu relo ni devus pli vaste konigi ankaŭ niajn KC-HB-interrilatojn; minimume ni parolis pri tio en la grupeto. Se Vi mem havas intereson, jen la adreso: Guojiang Wu,
ghemelurboj@yahoo.com.cn
.

Brunhilde Lorenz kaj Gosbert Gehlert partoprenis ĉijare la vojaĝon de la Kronach-a komitato pri ĝemeleco al Hennebont, postkiam ankaŭ el Hennebont jam en la februaro estis veninta vojaĝgrupo al Kronach. Tiaj reciprokaj renkontoj okazas jam de kelkaj jaroj. Sed bedaŭrinde inter la partoprenintoj kaj -antoj ĝis nun ne troviĝas homoj, kiuj en nia lingvo vidus taŭgan, ĉar facile alproprigeblan rimedon por interpersonaj kontaktoj. Pro tio partoprenas ĉefe gejunuloj, kiuj en la lernejo lernadas la francan respektive la germanan, aŭ homoj lernintaj iam iamaniere la po alian lingvon, aŭ oni interkompreniĝas „per manoj kaj piedoj“. Ni havas la impreson, ke la plejmulto eĉ ne konscias pri la ekesto de la ĝemelaj kontaktoj: Estis ja en Hennebont nia amiko Frédèric Le Magadure, kiu turnis sin al Armin Grötzner informante lin pri la deziro de sia urbo havi ĝemeliĝon kun Kronach. Arminio tuj alparolis la tiam al la urba konsilantaro apartenanta Manfred Raum, kiu sukcese persvadis la gekolegojn, por ke ili – ĉefe la konservativuloj en la Kristana Sociala Partio – ne plu kontraŭstaru la entreprenon, kiu preskaŭ fiaskis pro la fakto, ke en Hennebont tiam la urbestro apartenis al la komunistoj. Manfred Raum en la jaro 1980 estas mem elektita urbestro kaj favore akompanis la pli kaj pli firmiĝantan interrilaton.
Por ke Vi havu pli intensan impreson pri ĉitiu ĝemeleco, ni aldonas aparte du tekstojn: unu, kiun verkis Armin por la Kronacha gazetaro raportante pri informstando de la Kronacha komitato – al kiu el nia grupo apartenas Bruni kaj Armin. La alian skribis Gosbert turnante sin al la Hennebont-a klubo kaj raportante pri nia grupo ĝenerale. Do, jen unue la gazetara raporto kun ties surskribo:
 
Ereto
de la Bretonio venigita en la malnovan urbon de Kronaĥ. Komitato por la ĝemelurbaj rilatoj / Informstando tvovis grandan intereson.
Kronach – La anoj de la komitato por la ĝemelurbaj rilatoj taksas sin mem perantoj inter sia suprafrankonia hejmurbo kaj la bretonia komunumo. Ankaŭ pro tio ili partoprenas ĉiujare la feston de la malnova urbokvartalo, ĉifoje kun aparte granda efiko: La blu-blank-ruĝaj koloroj de Francio sur flagoj kaj aerbalonoj antaŭ la stando de la komitato en la Rosenau (pron. rozenaŭ = rozoprato, situas sub la okcidenta defendomuro de la malnova urboparto  inter la Bamberga Pordego kaj la rivereto Haslaĥ) kaptis la atenton jam de malproksime.
Iom pli eta, sed same okulfrapa por la multaj preterpasantaj kaj longtempe antaŭ la stando amasiĝantaj vizitantoj montris ĉe unu angulo la nigre-blanke striita flago kun la ermenosimboloj, al kiu regiono en Francio la ĝemelkomitato sentas sin ligita.
Kaj „Altenbruck“ (germane: Malnova ponto), tio la nomo de Hennebont, se oni volus traduki ĝin en la germanan, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo kaj la marborda regiono estis efektoplene prezentataj per elmetitaj mapoj kaj pendigitaj fotoj: La Bretonio valoras vojaĝon. Tion montris ankaŭ la miregon elvokanta kaj kunagon instiganta elektronika montrado de diapozitivoj pri la vojaĝoj de Kronaĥanoj al la lando ĉe la atlantika marbordo.
Frandaĵoj
por la palato ofertataj
La granda amasiĝo da vizitantoj surprizis ĉijare la komitatanojn eksterordinare. Eble la informstando iĝis ĉifoje aparte atrakcia pro la atentokapta bendo indikanta „Ĝuu ĉitie specialaĵojn el Francio“. Ĉiukaze nia bretona amiko  Jérôme Kerriel, kiun kelkaj vizitantoj opiniis profesia bakisto, devis ek de la antaŭtagmezo ĝis la vespero seninterrompe baki „crêpes“, spicitajn aŭ dolĉajn laŭ la respektiva deziro. Krome estis ofertataj delikate sukerumitaj „croustillons“   sur stangetoj kaj aldone – malhavebla en bretonia festo – „cidre“, la bobelanta pomvino.
Paralele
okazis denove sur la boule-ludejo de la Rosenau la pétanque-ludo, en kiu oni devas ĵeti per metalaj kugloj laŭeble plej proksimen al „porketo“. Fakte kelkaj vizitantoj ne sukcesis foriri el la gaja atmosfero reganta ĉe la stando de la ĝemeliĝkomitato. Ĝis la fino de la festo ĝi estis ĉirkaŭsvarmata de junaj kaj malpli junaj homoj tiel, ke la komitatanoj ne nur montris sin kontentaj, sed esperas, ke estonte la intereso pri ĉitiu urba partnereco ankoraŭ plie kreskos.

 
Kiel supre jam menciite, iamaniere nia grupeto, kiu siatempe kune kun la Hennebont-aj geamikoj instigis la ĝemeliĝon, devus ankoraŭ pli konsciigi al la publiko, kiuj estis la iniciatintoj kaj nun ankaŭ la pretaj helpantoj por la plua evoluo. – La teksto de Gosbert havas jenan enhavon:
 
1-e  En unu de la lastaj kunvenoj de nia grupeto (la areto, kiu bataladas por nia lingvo) ni diskutis pri la demando, ĉu estas multaj perleteraj kontaktoj inter la diversaj grupoj. Ni supozas, ke ne. Certe la eblecoj kontakti kun aliaj geamikoj per komputilo (interreto) estas la hodiaŭa kontaktmaniero. Kaj tiu rimedo certe forŝovas la personajn kontaktojn. Tial ni opinis, ke ni „revivigu“ la leterkontaktojn kun niaj gesamideanoj en Hennebont. En la estinteco ni de tempo al tempo interŝanĝis leterojn kun mallongaj sciigoj aŭ rakontoj pri niaj agadoj. Ni nun faru tion laŭeble pli ofte ankaŭ elektronike! Ĉu estas interesa propono?
Ni ankaŭ ĝojus, se geamikoj el Hennebont farus vojaĝon al Kronach! Vi povas esti certa, ke la Kronach-anoj kore gastigus la francajn gastojn – kaj ne nur tiujn: Ankaŭ la vizitantoj el la aliaj landoj, al kiuj ni sendas ĉitiun mesaĝon, estas elkore invitataj.
La du komitatoj en Hennebont kaj en Kronach preparas ankaŭ por la venonta jaro ek de la 2-a de februaro unu-semajnan vojaĝon de la bretonoj al Kronach. Eble tio estus la taŭga okazo por unu aŭ alia el inter Viaj Hennebont-aj klubanoj aliĝi al tiuĉi renkonto, ĉu? Tiukaze bv. kontakti sinjoron Alain Coudé sub la Hennebont-a telefon-numero 0297656483.
2-e  Ofte ni konstatas en niaj kunvenoj, farante tradukojn (egale ĉu E>G, ĉu G>E), ke ĉiutagaj aŭ banalaj vortoj ne tuj estas je nia dispono. En tiuj kazoj ni forte pripensas esperante, ke la ĝusta vorto venos, aŭ ni divenas, aŭ Armin respektive Brunhilde provas devenigi la E-vorton el aliaj lingvoj. La vortaro devas fine helpi, se neniu scias aŭ trovas la serĉatan vorton.
Ni decidis plibonigi niajn lingvosciojn kaj la kapablecon pli flue paroli nian lingvon. Tial ni nun volas tralabori la ekzercolibron „Paŝoj al plena posedo“. Estas progresiga legolibro de Esperanto kun lingvaj ekzercoj de William Auld. Ĉu vi hazarde konas ĝin?
3-e  Post longa tempo denove venis interesulino al ni. Ni jam komencis instrui ŝin. Niaj gravaj kaj ankaŭ ekscitaj demandoj estas: Ĉu ŝi ree venos, ĉu ŝi iĝos samideanino? Nu, ni ree raportos.
4-e  Nia Gosbert estis en Hennebont.  Ĉu iu el vi faris fotojn? Estus bela afero, se ni ricevus kelkajn por nia arkivo. Ĉu vi povas plenumi nian peton? – Gosbert
 
Krom la kontaktoj al la bretonia urbo ni ĝojas pri tiaj al aliaj landoj. Sed ni estas tro malmultaj kaj – pro nia relativa aĝiĝo – ankaŭ ne tro vojaĝemaj kun la konsekvenco, ke malgraŭ niaj deziroj la interrilatoj lamiĝas. Nu, la komputilaj eblecoj helpas nin iomete el la embaraso. Des pli Armin kaj ties edzino Elke ĝojis, ke en la somero venis el la alia ĝemelurbo de Kronach, nome la hungara urbo Kiskunhalas, Ágnes Bognár kun sia edzo Pál kaj unu de siaj nepinoj. Ili veturis al Jena, kie Ágnes estis studiinta la germanan, kaj interrompis ĉe ni la vojaĝon. Ili vizitis la malnovan, mezepokan urboparton kaj la fortreson, krome la bierfarejon „Kaiserhof“ („Imperiestra Korto“ laŭ la nomo de la familio Kaiser) kaj tiam hazarde okazantan „Tagon de malfermita bieno“, tre interesa por Pál, kiu mem bredas milojn da porkoj. – Similan viziton ni ja povus oferti al Vi aliaj, nome ioman paŭzon dum Viaj trans-eŭropaj vojaĝoj. Kronach ja situas preskaŭ en la mezo inter la nordo kaj sudo, oriento kaj okcidento, ĉu?
 
En Kronach mem okazas, kiel verŝajne en Viaj urboj kaj regionoj, ĉiam iu ajn, sed ofte  verŝajne ne tro komunikinda afero. Eble Vi devus ekscii, ke nia longjara urbestro, la jam supre menciita Manfred Raum, ĉijare retiriĝis el sia ofico. Al li ni dankas la subtenon de la ĝemeliĝoj, kaj li helpis al nia grupo, kiam ni bezonis lin pro la aranĝo de iu kunveno, ekz. per disponigo de la granda urba salonego en la malnova urbodomo.
 
Dum la lasta „Tago de la historiaj monumentoj“ ni eksciis, ke Kronach respektive ties ĉirkaŭaĵo havas fontojn jam en la bronzoerao, do antaŭ ol aperis la keltoj kaj multe pli poste invadis la ĝermanoj. Proksime de la domo de Armin kaj Elke troviĝas sur montopinto fortikaĵo el la 3-a jarmilo a.Kr. kun restaĵoj de muroj kaj defendoremparo. La arkeologoj tie trovis i.a. armilojn, kiuj atestas, ke la loko ŝirmis tiam gravan prahistorian straton. La moderna nomo de la loko estas „Heunischenburg“ (pron. hojniŝenburg), kio signifas „kastelo de gigantoj“. Estas interese, ke la strukturo de tiu fortikaĵo similas tiu en antikvaj kasteloj en Greklando. Kaj la Heunischenburg estas la unusola ĝis nun trovita tiamaniere fortifikita loko norde de la Alpoj. Ĝi valorus certe ankaŭ Vian viziton, se Vi interesiĝus pri tiaj objektoj.
Do, ni havas en Kronach mem du fortresojn, nome la prahistorian kaj la mezepokan, krome apud nia urbo la enakvan kastelon Mitwitz, en la distrikto la surmontan kastelon Lauenstein kaj en la najbaraj urboj la fortreson de Coburg kaj tiu de Kulmbach, riĉa regiono do je tiaj menciindaj monumentoj. – Apud Coburg oni dum la lastaj semajnoj malfermis en parko de la duka kastelo Rosenau novan galerion pri moderna vitraĵarto. La kasteleto mem estas tre vizitinda same kiel la alia Coburg-a duk-kastelo Callenberg, por nur mencii tiujn kaj prisilenti la Coburg-an fortreson kaj la enurban kastelegon, c´iuj lokoj, kiuj havas ankaŭ rilaton al la brita, belga, sveda ktp. reĝofamilioj. Jes, karaj geamikoj, nia regiono estas vere tre riĉa je historiaj objektoj! Pri la naturaj belecoj de la Frankonia Arbaro, la Frankonia Svisujo kaj Picea Montaro ĉitie nenion plu! Vi devus nur veni, por admiri – ne, ne ĉion, tio ja pro la amaso da vidindaĵoj ne eblas, sed parton de la ĉitiea trezoro.
 
Nun ni salutas Vin elkore restante Viaj
 
Gosbert Gehlert      Armin Grötzner      Siegbert Herrgesell      Brunhilde Lorenz     

 

Zurück zur Indexseite des Kronacher Arbeitskreises Esperanto - Reen al la indekso-paĝo de la Kronaĥa Laborrondo Esperanto

Zurück zur Indexseite von BELO - Reen al la indekso-paĝo de BELO