Juda historio de Kronaĥ
Unu el la plej konataj domoj de la urbo Kronach (pron. Kronaĥ) estas la juda sinagogo. Ĉitiu konstruaĵo perdis en la tempo de la nazia regado en la jaro 1938 sian religian karakteron kaj servis dum jardekoj por profanaj destinoj. Nur en la jaro 2002 post rekonstruo ĝi estis denove inaŭgurata, sed nun kiel kultura centro de la urbo indikante ankaŭ al la historio de la iamaj kronaĥaj hebreoj. – Lastatempe Willi Zaich, unu el la gvidantoj de la „Agadsocieto Kronaĥa Sinagogo“, kaj ties filino, d-rino Katja Zaich (Rotterdam), kunlabore kun la specialisto pri la juda historio en Supra Fankonio, Josef Motschmann (Burgkunstadt), verkis libron, kiu estis prezentata la 13-an de aŭgusto 2009 sub la titolo „Volonte vidataj kaj bone akceptataj – Pri la historio de la kronaĥaj judoj kaj ties sinagogo“ (Gern gesehen und wohl gelitten – Zur Geschichte der Kronacher Juden und ihrer Synagoge). Kadre de la prezentado de ĉitiu verko faris Armin Grötzner (Kronach) en la sinagogo jenan paroladon:
Estimataj gesinjoroj, karaj membroj de la Agadsocieto Kronaĥa Sinagogo,
mi estas verŝajne la plej maltaŭga por konigi al Vi ĉitie verkon, kies prezentado postulus pli da objektiveco ol mi povas dedukti el mia renkonto kun libro titolita „Volonte vidataj kaj bone ekceptataj – Pri la historio de la iamaj kronaĥaj judoj kaj ties sinagogo“. Mi ja povas nur malfacile eviti ekscitigajn emociojn. Tiel okazas, ke miaj okuloj dum la tralego de la meritplena komuna verko de Josef Motschmann, d-rino Katja Zaich kaj ties patro Willi Zaich rajpas ĉe lokoj, kiuj afliktas mian animstaton.
Antaŭ kelkaj tagoj mi kun mia edzino trafis veturante laŭlonge de la aŭstria Danubo – pejzaĝo plena de historio, tradicio literatura kaj muzika kaj de baroka arto – la iaman koncentrejon Maŭthaŭsen. Nia tute persona konsterniĝo estis duobla:
1-e La longe dormetinta kaj nun denove vekita hororo pri tio, kion homoj eblas fari al aliaj
homoj, egale de kiu aparteneco, ĉu politikaj oponantoj, militkaptitoj, judoj, ciganoj kaj
aliaj.
2-e Ankoraŭ pli terura – ĉar la unua ja estas deponebla sub la rubriko „historio“ – estis poste
por ni la negado, la kontestado de la evidentaj faktoj fare de al ni ne tro malproksima
kunparolanto: a) La „amerikanoj“, li asertis, estas instalintaj tion ĉion, kaj ĉio estas nura
enscenigo; b) oni „ne permanente trafosu ĉion“, sed „lasu greson kreski super ĝi!“
Tio rememoras min pri la silentado de la plenkreskuloj fronte al ni infanoj, kiam ili
respondis je niaj demandoj: „Silentu, tion vi ne komprenas!“
Similan konduton ni konstatas rilate al Dachau, Flossenbürg, Theresienstadt, Auschwitz, Treblinka, Sobibor, Izbica kaj multaj aliaj lokoj de la danteska inferno kun ties po sennombraj „eksteraj komandejoj“. – La reagoj estas ankoraŭ ĉiam, ĉe tro multaj ankoraŭ: ne voli kompreni la faktajn okazintaĵojn, malgrandigi la nombron de la viktimoj, forturni la okulojn kaj rifuzi la memoron.
Do mi demandas min ĉiam, kiaj sentoj dominas ĉe mi, eble ankaŭ ĉe aliaj, kiuj spertas tian travivaĵon:
- depresio sekve de la hororo,
- senpotenca kolero pri tio, kio ne povas esti farata neokazinta,
- honto pri tio, kion ne eblas estingi el la homara memoro,
- neebleco de kompreno malgraŭ la germana memprijuĝo kiel popolo de kulturiteco, aŭ
- senhelpa rezignacio vid-al-vide de la ĝis hodiaŭ reganta nekomprenemo?
- Ĉiukaze emocia kaj intelekta paralizo!
La „Neue Presse“ (t.e. kronaĥa gazeto) titolumis la 16-an de novembro 1964: „Kolektiva kulpo – ne, kolektiva honto – jes“; en ĝi la aserto, ke 99% de la kronaĥaj enloĝantoj „malŝatis la rasisman abomenon“, kaj tion la aŭtoro de la artikolo rigardas „honoro“. Sed Kronach ja estis plene karakterizita per la religio, en sia plejmulto katolika urbo, do konsistanta el homoj, kiuj
devintus alianciĝi por protesti kontraŭ la freneza politiko kaj la furiozado de la brunaj diabloj, de la Antikristo! Sed la respondo estis dum longa tempo: „Tion ni ne sciis“, respektive jam denove la stereopaĵo: „Tion vi ne komprenas“ kun la aldonaĵo, „la minaco estis ja ĉiam `Dachau´!“ Do tamen la scio pri lokoj, pri kiuj estis pli bone silenti! – Nur multajn jarojn post nia lerneja tempo mi komprenis, kial nia instruisto pri religio deklaris en sia nerealisma, abstrakta instruo, ke la kristana moralo ne postulas fariĝi herooj.
Bonŝance ni vivas en tempo, kiu ĉe ni laŭ eldiraĵo de Brecht ne plu bezonas heroojn. Sendanĝere ni hodiaŭ rajtas klarigi al ni, kio ĉitie surloke okazis al homoj, eĉ al multkonataj civitanoj, kiuj estis senrajtigataj, ekziliigataj kaj mortigataj, kvankam iliaj praŭloj dum jarcentoj estis vivintaj ĉitie.
La nomitaj koncentrejoj estas laŭ la geografio eble pli malpli for de Kronach, en la paso de la jardekoj la tieaj okazintaĵoj eble fariĝas nebulece horora rakontaĵo de la historio. Sed ĉitie, en niaj urbo kaj ĉirkaŭaĵo ekzistas konkreta elirloko de tiuj laŭtempe pli kaj pli distanciĝantaj eventoj. Izbica en la orienta Pollando, kie la kronaĥaj judaj kuncivitanoj pereis, kaj Kronach en Supra Frankonio apartenas unu al la alia!
En la nun antaŭ ni kuŝanta libro estas indikita, kiel malfacilis – por kelkaj kapoj eble ankoraŭ malfacilas – rememori la historion de la judoj en Kronach. Sendube komenciĝas la erao de la memoro laŭ la Historia Resumo aŭtore de Josef Motschmann tuj kun la en la memorlibro de la Nuremberga sinagogo dokumentita murdado de dek personoj el kvin kronaĥaj judaj familioj dum la pogromo de la jaro 1298. Poste priskribas la aŭtoro la setladon de hebreaj enmigrantoj en Kronach kaj la ĉirkaŭaj lokoj, ties malfacilaĵojn interalie pro la per la eklezio instigita antijudaismo, iliajn diversajn profesiajn farojn, finfine ilian integriĝon en la burĝan socion kune kun la partopreno je la Unua Mondmilito kaj la konstruon de propra sinagogo apud la katolika kaj evangelia kirkoj. „Volonte vidataj kaj bone akceptataj“ vortumas ja la titolo de la ĉitie prezentata libro.
D-rino Katja Zaich transprenis la verkadon de la ĉefa parto de la libro per la ĉapitrosurskribo „Florepoko kaj pereo de la juda komunumo en Kronach, 1880 – 1942“, do la epoko de la plena burĝa emancipiĝo ĝis la perforta estingado.
La kamparaj komunumoj en Küps, Mitwitz kaj Friesen perdis siajn hebreajn enloĝantojn iom post iom ek de 1861 favore al la urbo Kronach, kaj ĉitie estis starigata la sinagoga konstruaĵo, en kiun ni hodiaŭ estas kunvenintaj. La solenan konsekradon por ĉitiu domo kun ĉeestantaj reprezentantoj de la magistrato, de elstaraj personoj kaj burĝoj kaj la kunago de la ĥoro de kristanaj instruistoj Katja Zaich prijuĝas prave kiel la kulminan punkton ne nur en la vivo de la juda komunumo, sed entute en la kunvivado de kristanoj kaj hebreoj en Kronach.
Kiel inter la hodiaŭaj kronaĥanoj preskaŭ nekonata estas elstarigata fare de la aŭtorino la juda instruisto pri religio, ĉefinstruisto, gvida kantisto kaj buĉisto Moses Wetzler. Postkiam ĉitiu estis dungita en la jaro 1882 laŭ propono de la vendisto de feraj varoj Zacharias Mosbacher, li aktivis ĉitie kiel respektata viro ĝis la jaro 1921, do preskaŭ 40 jarojn. Por hebreaj lernantoj, kiuj frekventis la reĝan reallernejon en Kronach, li ofertis en sia domo ankaŭ, kiel li anoncis, „zorgeman nutradon kaj observeman prizorgon“. El ties dekdu infanoj, raportas Zaich, frekventis la du filoj Salomon kaj Siegfried la katolikan preparlernejon en la iama franciskana monaĥejo por prepari sin al la instruista profesio. Salomon laŭesplore fuĝis sukcese en la Usonon, sed Siegfried pereis en Auschwitz. Kiel destinlokon por la fine fortransportitaj judaj kronaĥanoj, nome la familioj Tannenbaum, Bamberger kaj Lamm, mencias Zaich la polan lokon Izbica oriente de Lublin.
La nombrado de entreprenoj far judaj proprietuloj en Kronach kaj ties ĉirkaŭaĵo gvidataj memorigas ankaŭ la ankoraŭ nun vivantojn pri tiam ĉitie famkonataj nomoj: Jen estas la posedanto de vaporbrikejo Julius Obermann, la industriista familio Rosenthal, la produktanto de porcelanaĵoj Julius Edelstein, la ŝufabrikantoj May kaj Wassermann kaj la ŝugrosiero Josef Strauss. Plue ni legas en la listo de la judaj profesiuloj en Kronach la negociistojn pri brutaro Lamm, la komerciston pri feraj varoj Mosbacher, la buĉiston Tannenbaum, la tekstilkomercistojn Bernhard Böhm, Arnold Rossmann kaj Leopold Adler, la alte ŝatatan kuraciston kaj akuŝiston d-ron Theodor Bamberger. Kaj ĉe ili ĉiuj Zaich nomas ankaŭ la situon de iliaj respektivaj loĝejoj.
Ankaŭ pri „bonfaradoj, donacaĵoj, publika engaĝiĝo“ de la judaj kuncivitanoj ŝi skribas, kaj tio evidente kontrastas al la demagogio en la „Kronacher Rundschau“ (tiama gazeto“) je la 19-a / 20-a novembro 1938, kiu tekstas koncerne la kronaĥajn judojn: „Jam en pasintaj tempoj ili vivtenis sin nur per uzuro, fraŭdo kaj friponaĵoj.“
Emociige legiĝas la sobra raporto de Katja Zaich pri la persekutado de la kronaĥaj judoj dum la naziismo: eksproprietigoj, nur kun granda peno sukcesaj emigradoj kaj la perforta deportado. La priskribo finiĝas per listo de 51 „deportitaj kaj murditaj judoj el Kronach kaj ĉirkaŭaĵo“. Per tio, skribas la aŭtorino, „estas estingiĝinta la pli ol 600 jarojn longa historio de homoj kun hebrea kredo en la urbo Kronach“.
„Pri la sekva tempo, 1943 – 2009“ skribas Willi Zaich en la tria granda ĉapitro de la libro. En ĝi li traktas antaŭ ĉio la restaŭradon de la sinagoga konstruaĵo.
Sed en tio estas tre pripensende, en kiom longa tempo devis evoluiĝi en Kronach la konscio pri la juda sorto: Jam en la marto 1946 la frakcio de la SPD (socialdemokratoj) en la urba konsilantaro estis postulinta la riparadon de la sinagogo. Je la 13-a de aprilo 1988 raportas la „Neue Presse“, ke la urbestro Schneider, CSU (krist-sociala partio), intencas „direkti la sinagogon al digna destino.“ Do, dum 42 jaroj estis okazinta nenio!
Ĉar la sekvintaj jaroj pasis kun la diskuto pri la financado kaj la planoj de taŭga utiligado, la „Neue Presse“ konstatis je la 20-a de majo 1992, ke nek flanke de la urba konsilantaro nek de la loĝantaro „atendeblas konsento kaj subteno“, kaj la gazetisto supozas „certan malfidon, ĉar oni timis, ke la agadgrupo eble serĉe esplorados, por ŝarĝi je kulpo jam deĉiam en Kronach loĝantajn burĝajn familiojn.“
Ankaŭ aliloke en la urba regiono ja evidentiĝis, kiel la homoj nur malfacile rememoras la neamatan pasintecon. La de la evangelia junularo iniciita kaj de Heinrich Schreiber (kronaĥa skulptisto) kreita memorŝtono honore al la viktimoj de la filio de la koncentrejo Flossenbürg en la urboparto Gundelsdorf devis esti elŝovata al la rando de la loko, laŭdire „por eviti la anoncitajn protestojn.“ Eble similaj kondutmanieroj ankaŭ kulpas pri tio, ke – kontraste al la situacio en la urboj Bamberg kaj Coburg – neniu „stumbloŝtono“, do neniu indiko sur la kronaĥa trotuarpavimo, markas domon de iamaj judaj enloĝantoj.
Nur en la oktobro 2002 la renovigita kronaĥa sinagogo povis denove esti solene malfermata, 119 jarojn depost la unua konsekrado de ĉitiu konstruaĵo kaj post 64 jaroj, do post la daŭro de unu homa vivo depost ĝia profanigo. La Agadsocieto Kronaĥa Sinagogo r.a. prenis ĝin sub sian protektadon. – Nun efektive ne devus okazi atakoj de politike frenezaj sektantoj post la krudelaj spertoj de nia historio kaj post la al nia popolo per tio atribuita humiligo.
Verkis germane kaj poste esperantigis Armin Grötzner
Reen al la komencpaĝo de la Kronaĥa laborrondo Esperanto
Zurück zur Startseite des Kronacher Arbeitskreises Esperanto
Hier finden Sie eine Fotoschau von der BELO-Tagung im Oktober 2003 in Kronach
Ĉi tie vi trovas bild-prezentadon de la BELO-kunveno en oktobro 2003 en Kronaĥ