Pri la evoluo de la ideo plani „artefaritajn“ lingvojn (Plansprachen, Universalsprachen, Welthilfssprachen)
E. Drezen, Historio de la Mondlingvo – Tri jarcentoj da serĉado, Moskvo 1931, 3-a eldono Oosaka 1967
Reinhard Haupenthal, Plansprachen, Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 1976
Pierre Janton, Einführung in die Esperantologie, Hildesheim / New York: Georg Olms, 1978
Umberto Eco, Die Suche nach der vollkommenen Sprache, München: C.H.Beck, 1994
David Crystal, Die Cambridge Enzyklopädie der Sprache, Fankfurt / New York: Campus Verlag, 1995
Detlef Blanke (red.), Internationale Plansprachen – Entwicklung und Vergleich, Beitrr. Der 14.Jahrestagung der GIL 2004, in: Interlinguistische Informationen Beiheft 12
Detlef Blanke, Interlinguistische Beiträge – Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen, hrsg. Sabine Fiedler, 2006: Peter Lang
Komenco de la historio de la planitaj lingvoj dum la 17-a jarcento
La universaleco de la racio (lat. „ratio“) devas laŭ la racionalistoj konduki al la universaleco de la
Lingvo; tio signifas, ke certaj „universalaj“ imagoj, sensaj konceptoj, ideoj trovu siajn ekvivalentojn en klasifikeblaj nocioj.
Ekzemploj: René Descartes (1629), Jan Amos Komensky (Comenius, 1641), Gottfried Wilhelm Leibniz (1768) ktp. [kaj tiel plu]
La klasifikado de la nocioj okazis per specialaj sigloj, hieroglifoj, ciferoj, eĉ muziknotoj kaj aliaj signoj en la t.n. [tiel nomataj] Pazigrafioj, kiuj povis esti nur skribataj resp. [respektive] dezegnataj.
Kontraŭe provis la Pazilalioj apliki tiujn – tre abstraktajn – signojn ankaŭ por la parola lingvo.
Entute oni diferencas ĉe la por la parolado destinitaj planlingvoj inter la a priori eltrovitaj kaj la a postiori formitaj. De tiuj du specoj ekzistas entute ĉirkaŭ 500. El ili nur Esperanto atingis la maturecon de vivanta lingvo; la aliaj restis surpaperaj projektoj aŭ ne trovis tiom da agnosko, ke mankas al ili la sufiĉe granda anaro kaj pro tio la lingva pluevoluebleco.
La ponto inter la filozofiaj, racie elpensitaj projektoj kaj la vere parolaj lingvoj estis la „Via lucis“ (1641/42) de Jan Amos Comenius (Komensky el Moravio, 1592-1670). Li oponis la siatempe regatan latinan lingvo, kiu pro siaj malfacilaĵoj ne taŭgis por la ĝenerala uzo de pli vasta publiko. Comenius postulis laŭ la idearo de la racionalisma skemismo klarecon de la nocioj; sed same la nova lingvo posedu lingvistikan perfektecon, sub kiu li komprenis facilecon, precizecon kaj belsonecon. Per tiuj postuloj li praktike estis survoje al la natureco de planita lingvo.
Inter la diversaj provoj simpligi la interkomprenon inter diverslingaj homoj furoris en la 19-a kaj 20-a jarcentoj simpligitaj antikvaj aŭ modernaj lingvoj (minumlingvoj), ekz. [ekzemple] Weltdeutsch (Lichtenstein 1853), Latino sine flexione (G.Peano 1903), Wede (Baumann 1915), World English (J.W.Hamilton 1924), Anglic (Zachrisson 1930), Panoptic English ( C.K.Ogden 1929), el kiu iĝis la de la brita registaro pompe protektita Basic English (1935).
Inter la elpensitaj („artefaritaj“) parollingvoj estis la plej sukcesplena antaŭulo de Esperanto en la jaro 1879 la Volapük de la pastoro Johann Martin Schleyer (1831-1912). Li verkis unue universalan skribsistemon (Pazigrafion) kaj poste universalan lingvon, kiu estis tute regula, sed havis tre plumpan gramatikon. Schleyer trovis sian vorttrezoron per forte simpligitaj, stumpigitaj vortoj el naturaj eŭropaj lingvoj kaj provizis ilin per certaj afiksoj por estigi derivaĵojn, ekz. world > vol - speak > pük – Berg > bel – animal > nim. Por derivaĵoj li evoluigis ekz. jenon: pük = Sprache – gepük = Antwort – lepük = Bejahung – pükig = sprachlich – püköf = Beredsamkeit – pükofav = Redekunst.
Ekzemplo: Reidanes valik lüvipobs nulayeli läbik ä benüköli = Den Lesern wünschen wir ein glückliches und gesundes Neues Jahr
La Schleyera lingvo tre rapide disvastiĝis. Post dek jaroj ĝi disponis jam pri 25 gazetoj, 283 asocioj kaj lernolibroj en 25 naciaj lingvoj. Sed malavantaĝe estis por ties plua evoluo a) la arbitreco de la vortfarado (t.e. [tio estas] la mutilado de originaj vortoj) kune kun b) la malfacileco de la lernado kaj
c) la persistemo de Schleyer pri sia aŭtoreco je la lingvo. Tio bremsis la pluan evoluon de Volapük per demokrate funkcianta komunumo. Sekve Volapük preskaŭ subite malaperis, kiam ek de la jaro 1887 aperis la Lingvo Internacia de Ludwig Lazarus Zamenhof, laŭ la pseŭdonimo de la aŭtoro hodiaŭ „Esperanto“ nomita.
Ĉilasta surkampe de la planlingvoj pli kaj pli iĝinte „vivanta lingvo“ supervenkis ankaŭ la postajn projektojn, ekz. la per skismo inter la esperantistoj estiĝinta Ido (1908), la Interlingua (1903), Occidental (1922), Novial (1928), Mondial (1943) kaj Interlingua (1951). Esperanto estas ne nur la unusola mondvaste „vivanta“ lingvo, sed ankaŭ agnoskita de la UNESCO (ek de 1954).
Armin Grötzner
Reen al la komencpaĝo de la Kronaĥa laborrondo Esperanto
Zurück zur Startseite des Kronacher Arbeitskreises Esperanto